Fundamento de Spirito of EPA

Fundamento de Spirito

Klarigo pri la terminoj de Oomoto

1.
pri ortografio de Diaj nomoj
La doktrino de Oomoto, koncerna al Dio, estas unika, kompare kun tiu de aliaj ekzistantaj religioj, inkluzivante ĉiujn elementojn, nome, monoteismon, panteismon kaj politeismon. Pro tio tre ampleksa estas ankaŭ la dikoncepto, kaj do estas malfacile ĝuste esprimi ĝin per la grafismoj nun ekzistantaj.
Sekve, en ĉi tiu libro ni uzis jenajn rimedojn.

a) Koncerne la nomojn de la ununura Dio aŭ Kreinto, kiu estas ekzisto de absoluta kaj senfina, ni unuecigis vortuzon per etmajuskloj tra ĉiuj paragrafoj; tamen la komenca majusklo estas uzita ĉe pronomo kaj refleksivo, respondaj al subjekto “DIO”, Por distingi de alia Dio aŭ dio.

Ekzemple: La Dio, kiu kreis ĉion en la universo, estas unusola; Li nomiĝas DIO AMENOMINAKANUŜI.

b) Antaŭ propra nomo de Dio, kiu estas duagrada manifestiĝo de la ununura Dio kaj kiu estas Lia rekta partospirito (kiel ekzemple ĉiu reganto de la suno, luno, tero k.a.), ni uzis la vorton “Dio” kun komenca majusklo.

Ekzemple: La spirito de Dio Susanoo estas la Spirito de Mizu.

c) La spiritojn, kiuj estas partospiritoj de la ununura Dio kaj kiuj plenumas Liajn ekstremajn laborojn t.e. ĉielluloj (la spiritoj loĝantaj en la ĉielula regno), oni nomas “dioj” en Oomoto. Ĉikaze ni uzis la vorton “dio” kun komenca minusklo por distingi disde la kazoj de a) kaj b). (Ni uzis la vorton “dio”, anstataŭ anĝelo, ĉar la koncepto pri anĝelo en kristanismo k.a. ne ĉiam samas kun tiu de Oomoto)

Ekzemple: La dio Konohanasakujahime

Dioj aperintaj en ĉi tiu libro

Surbaze de la supre klarigitaj principoj, sube ni montras Diojn aŭ Diajn nomojn, aperintajn en tiu ĉi verko.
a)
la unuagrada manifestiĝo
MASTRO
MASTRA DIO
VERA DIO
DIO AMENOMINAKANUŜI
DIO OOKUNITOKOTAĈI

b)
la duagrada manifestiĝo
Dio Takamimusubi
Dio Kamumimusubi
Dio Izanagi
Dio Izanami
Suna Dio
Luna Dio
Dio Kunitokotaĉi
Dio Tojokumonu
Dio Uŝitora
Dio Hicuĵisaru
Dio Amaterasu
Dio Susanoo
Dio Cukijomi
Dio Kinkacukane

c)
la triagrada manifesting
dio Ŭakahimegimi
dio Konohanasakujahime
dio Hikohohodemi

2.
pri ortogrfioj de l’ diversaj mondoj

En 1997 marto 3, “Diaj Vojsignoj” (doktrina verko de Majstro DEGUĈI Onisaburo) estis eldonita unuafoje en Esperanta lingvo. Kaj, en tiu okazo, inter la membroj de la Doktrina Komitato, la specialaj vortoj de la Oomoto-doktrino estis multe pritraktataj, t.e. por ke la legantoj bone komprenu sen kaprompo. Kaj, kiam en 1999 februaro 3, estis eldonita en Esperanto “Diaj Revelacioj” de DEGUĈI Nao, Fondintino de Oomoto, preskaŭ ĉiuj terminoj estis transprenitaj senŝanĝe. Sed, ĉifoje, survoje de la tradukado, mi rimarkis en kelkaj vortoj maloportunecon. Sekve, mi faris iometan modifon plejparte en grafismo.
Aliflanke, en ĉi tiu verko ĉirkaŭ duono de la enhavo estas okupita de Ĉooka (unu speco de japanaj fiksformaj poemoj) kaj en Oomoto ĉi tiun poemon oni ĉantas laŭ japanaj malnovaj melodio kaj takto. Kaj, ĉar mi multe klopodis por ke oni povu ĉanti laŭ la melodio kaj takto, mi ŝanĝis ne malmulte la esprimojn por koincidigi la poemajn silabojn al la takto (ritmo). Por tiuj ĉiuj terminoj mi aldonis en la krampoj la klarigon, kiel mi ŝanĝis la esprimojn en poemo.

la Spirita Mondo
la Materia Mondo
la Obskura Mondo
la Intera Regno
la Spirita Regno (alia nomo de la Intera Regno)
la Dia Regno
la Ĉiela Regno (same al la Dia Regno)
la ĉielula regno (en poemo = la regno de ĉielo, la ĉielo, la regno de ĉielulo)
la anĝela regno aŭ la misiista regno (en poemo = la regno de anĝelo, la regno de misiisto)
la Infera Regno (en poemo = infero, la regno de infero)

la abisma kaj malluma regno (alia nomo de la Infera Regno) (en poemo = regno de abismo, regno de mallumo)

tradukinto

Fundamento de Spirito
Internacia eldono

Originala titolo: 霊の礎 (Tama no iŝizue)
Aŭtoro: DEGUĈI Onisaburo
Kompilinto: La Doktrina Komitato de Oomoto
Tradukinto: MAEDA Ŝigeki (el la originala japana)
Unua eldono: 2019, junio
Kopirajto ĉe Oomoto


/////////////////////////////////////////////////////////////



Fundamento de Spirito

1

En la Spirita Mondo troviĝas tri grandaj regionoj, t.e. la Dia Regno, la Intera Regno kaj la Infera Regno.
La Dia Regno temas pri Takaamahara (laŭlitere: ĉiela ebenejo), esprimata de ŝintoistoj, pri Gokuraku-ĵodo (Sukavato), esprimata de bonzo, kaj pri Paradizo, esprimata de Jesuo Kristo.


*

La Intera Regno temas pri Ame-no-jaĉimata (ĉiela vojkruco kun ok vojoj), esprimata de ŝintoistoj, pri Rokudo-no-cuĵi (vojkruco kun ses vojoj), esprimata de bonzo, kaj pri Seiŝin-kai(psika sfero), esprimata de Jesuo Kristo.

*

La Infera Regno temas pri Ne-no-kuni kaj Soko-no-kuni (la malluma kaj abisma regno), esprimata de ŝintoistoj, pri Haĉiman-ĵigoku (infero kun multaj pasioj), esprimata de bonzo, pri Ĵigoku (infero), esprimata de Kristo.

*

Pro tio, Ame-no-jaĉimata ne temas pri Takaamahara nek pri Nesoko-no-kuni, sed temas pri pozicio aŭ stato ĉirkaŭ la mezo inter ambaŭ regionoj; temas pri la regiono, kien homoj iras tuj post la morto, t.e. la Intera Regno. Post pli aŭ malpli longa restado en la Intera Regno, laŭ la bonaj aŭ malbonaj agoj en la Materia Mondo, homoj aŭ supreniras al Takaamahara, aŭ malsupreniras al Nesoko-no-kuni.

*

Kiam la spirito de mortinta homo troviĝas en la stato de la Intera Regno (Ame-no-jaĉimata), ĝi staras nek en la Ĉiela (Dia) Regno nek en la Infera Regno, sed staras sur Rokudo-no-cuĵi (vojkruco kun ses vojoj) aŭ apud la rivero Sanzu (Postmonda Rivero).

*

Por la homo la animstato de Takaamahara (la Dia Regno) okazas tiam, kiam en li harmonias vero, bono kaj belo, unu kun la alia, kaj la animstato de Nesoko-no-kuni (la Infera Regno) okazas tiam, kiam en li malico kaj mensogo akordiĝas unu kun la alia.

*

Kiam harmonias vero, bono kaj belo en la animo, tiu homo tuj supreniras al la ĉielula regno, kaj kiam malico kaj mensogo akordiĝas en la animo, tiu homo tuj falas en la Inferan Regnon. Tiaj aferoj okazas, kiam homa animo restas en Ame-no-jaĉimata (la Intera Regno).

*

La homaj spiritoj, restantaj en Ame-no-jaĉimata (la Intera Regno), estas tre multaj. Jaĉimata estas la unua kunvenejo de ĉiuj mortintoj kaj ĉi tie iliaj animoj estas ekzamenataj kaj preparataj. La periodo, kiam homaj spiritoj vagas aŭ loĝas en Jaĉimata, ne estas difinita. Troviĝas kaj tiu, kiu tuj supreniras al Takaamahara (la Dia Regno), kaj tiu, kiu tuj falas en la Inferan Regnon. Tiu kun ekstremaj bono kaj vero tuj supreniras al Takaamahara (la Dia Regno), kaj tiu kun ekstremaj malico kaj malbono tuj falas en la Inferan Regnon. Aŭ troviĝas tiu, kiu restas dum kelkaj tagoj aŭ tiu dum kelkaj semajnoj aŭ tiu dum kelkaj jaroj. Sed ne troviĝas tiu, kiu restas ĉi tie dum pli ol tridek jaroj. Tio, ke tiel diferencas la periodo, ja okazas laŭ la proporcio inter la internaĵo kaj eksteraĵo de koncerna homo.

*
Kiam homo mortas, Dio tuj juĝas ties animon, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona. Sekve, malbonulo iras al malbela komunumo en la Infera Regno, ĉar lia amo, ĉefa elemento, apartenis al la Infera Regno, kiam li estis en ĉi tiu mondo. Kaj ankaŭ tio ke bonulo iras al la bona kaj bela komunumo en Takaamahara (la Dia Regno), okazas, ĉar liaj amo, bono kaj belo, ĝuste jam aliĝis al la komunumo en la ĉielula regno, kiam li estis en ĉi tiu mondo.

*

Tiel la limo inter la Ĉiela Regno kaj la Infera estas tre klara, kaj tamen tiuj, kiuj fariĝis amikoj kaj konatoj, precipe fariĝis geedzoj, fratoj kaj fratinoj inter si, kiam ili travivis la karnan vivon, povas intervidiĝi en Ame-no-jaĉimata sub Dia permeso.

*

Eĉ se tiuj estas amikoj, konatoj, geedzoj, fratoj kaj fratinoj inter si, ili ne povas ree renkontiĝi unu kun la alia kaj en Takaamahara kaj en la malluma kaj abisma regno, se ili unufoje disiĝis en ĉi tiu Jaĉimata. Sed, tiuj, kiuj havis saman dikredon, saman amon kaj samajn karakteron kaj sentimenton inter si, povas ree renkontiĝi kaj konatiĝi en la ĉielula regno.

*

Post la morto ĉiu homo devas trapasi tri statojn antaŭ ol iri al Takaamahara aŭ la malluma kaj abisma regno. La unua estas la stato de eksteraĵo, la dua estas la stato de internaĵo kaj la tria estas la stato de preparo. La regiono, kie oni trapasas la statojn, estas Ame-no-jaĉimata (la Intera Regno). Sed, kiel mi jam menciis, troviĝas tiuj, kiuj kaj tuj supreniras al Takaamahara kaj tuj falas en la Inferan Regnon, ne trapasante la statojn. Tio, ke troviĝas tiuj, kiuj tuj supreniras aŭ kondukataj al Takaamahara, okazas tial, ĉar kiam ili estis homoj en la Materia Mondo, ili jam sciis Dion, kredis je Li, praktikis la vojon de bono, iliaj animoj jam reviviĝis kiel dioj, kaj tiamaniere ili estis jam preparitaj supreniri al Takaamahara.
Tiu, kiu manifestis bonon ekstere, enhavante malbonon interne, t.e. hipokritulo, kiu profitis bonon por trompi alian, kaŝante sian kruelecon, aŭ tiu, kiu ne estis pia kaj ne kredis la ekziston de Dio, tuj falas en la Inferan Regnon kaj ricevas eternan suferon.

*

Iu homo diras, ke estas tre malfacile pasigi spiritan vivon por loĝi trankvile en Takaamahara post la morto, ĉar oni devas rezigni la mondon, kaj devas tute forlasi tiel nomatajn karnajn dezirojn. Tia homo kredas, ke li povos resti for de la mondo kaj karno, kaj fari la spiritan vivon, se li rifuzos sociajn aferojn konsistantajn el riĉeco kaj nobleco, se li kolektos piajn pensojn pri Dio, Budho, savo kaj eterna vivo, kaj se li klopodos por la preĝado, voĉlegante sutron kaj akumulante bonfarojn. Sed, al la ĉielula regno oni ne povas supreniri tiamaniere. Klopodi por forlasi la mondon kaj karnon, kaj fari spiritan vivon, estas male ellerni ian malfeliĉan vivon: oni ne povas ricevi la plezurojn de Takaamahara, ĉar la vivo de ĉiu homo estas daŭre konservata eĉ post la morto.
Se ni volas supreniri al Takaamahara kaj ĝui la plezuran vivon eterne, ni devas preni la socian laboron en la Materia Mondo kaj plenumi ĝian devon kaj pasigi la moralan civilulan vivon, kaj post tio unuafoje ni devas akcepti spiritan vivon. Escepte de tio, nenie troviĝas la vojo, per kiu nia spirito povu prepari la supreniradon al Takaamahara. La homo devas fari eksteran vivon kune kun la pura interna vivo, se ne, lia vivo estas kvazaŭ kastelo sur sablo: kliniĝas iom post iom, falas muro, rompiĝas planko, kaj fine disfalas kaj renversiĝas. Ha, kamnagaratamaĉihaemase!( Ĉio estu laŭ Dia koro)

2

Post la morto de beboj kaj infanoj


Nun detale mi rakontu pri l’ postmorta stat’
de la beboj kaj infanoj, kiuj iris for,
kvankam multe bedaŭrinde, de ĉi tiu mond’

*

Homo, kiu enkarniĝis en ĉi tiu mond’,
iam nepre reviviĝas en alia mond’.
Tio iĝas ebla danke al la forto de
l’ Sanktaj Vortoj Kamigoto, kaj de l’ vortanim’.
Dia ver’ troviĝas en la Sanktaj Vortoj kaj
vortanim’; pro Dia vero reviviĝas hom’
kaj sciiĝas li pri Di’ en la Spirita Mond’.

*

Kiam mortas infanetoj, de l’ mondsava Di’
ili estas akceptataj kun profunda am’,
malgraŭ tio ke iliaj patro kaj patrin’
estas bonaj aŭ malbonaj, ĉu gepatra kred’
estas vera aŭ ne vera; kun la ĝentilec’
eĉ Di-regne disciplinas infanetojn Li.

*

Beboj estas edukataj en tre bona ord’
kaj ricevas la edifon por la kulturad’
de la emoci’ rilate al la bon’ kaj bel’.
Kulturata estas vera saĝo kun la pov’
de l’ klarvido kaj post tio venas al la stat’
de la harmonio kune kun erudici’
kaj iluminiĝo. Tiel kun la progresad’
ili estas kondukataj al la regno de
Di’ kaj iĝas ĉieluloj kaj Di-infanar’.

*
Ajna homo kun profunda saĝo pri l’ soci’
ne naskiĝis por malsupren iri al infer’,
al la regno de abismo, regno de mallum’,
sed naskiĝis por la servo en la entrepren’
sankta kaj en la regado de la MASTRA DI’.
Se malsupreniras iuj homoj al infer’
al la regno de abismo, regno de mallum’,
tio ja okazas tial, ĉar la homoj mem
faras pekojn, kiam ili vivis en la Mond’
Materia kaj suferon tiras mem al si.
La animoj de la beboj estas puraj kaj
belaj, ĉar neniom en la Materia Mond’
ili faras pekojn kiel homoj kun la karn’

*

Kiam beboj kaj infanoj, de l’ reala mond’
iras al alia mondo, kun nenia ŝanĝ’
ili estas beboj eĉ en la Spirita Mond’.
Kaj al ili mankas sci’ kaj kono pri l’ soci’,
tamen ili estas puraj kun honesta kor’.
Ankaŭ tiu amindeco, kiel dum la viv’
de ĉi tiu mondo, daŭras kun nenia ŝanĝ’.
Ili havas nur nature ĝermon de merit’
kaj kapablo por ke ili iĝu ĉielul’
aŭ anĝelo en la regno de ĉiel’ aŭ Di’.
Aha, Kamnagara, Kamnagara,
Kiel sankta estas tiu Dia kompatem’!

*
Ja mirinda estas tio, ke la stato de
homoj, kiuj iras for de la reala mond’,
al la Mond’ Spirita, tute samas en la viv’
kiun ili faris en la Materia Mond’.

*

Infaneto en la stato kiel infanet’,
kaj infano ankaŭ en la stato de infan’,
kaj junulo, plenkreskanta homo kaj ordul’ ,
en Intera Regno ĉiuj vagas en la stat’
sama, kiam ili vivis en ĉi tiu mond’.
Sed, post la restado en la regno de inter’
ja okazas la ŝanĝiĝ’ ĉe l’ respektiva stat’.

*

Tion, ke l’ situaci’ de l’ bebo aŭ infan’
ja superas la aliajn, kaŭzas tia fakt’:
dum la efektiva vivo de l’ reala mond’
ili havis purajn korpon kaj animon kaj
vivis sen malbonaj pensoj kaj kondutoj kaj
tial ne estiĝis karmoj plenaj je pekar’,
konsistanta en la regno de l’ abism-mallum’.
Bebo kaj infan’ kun puraj korpo kaj anim’
estas ujo por ricevi l’ veron de la kred’
kaj la bonon de la amo: en ilia kor’
estas jam plantita ĉio de l’ Spirita Mond’.

*

Nu, ĉe ĉio, infanetoj de l’ Spirita Mond’
ja superas infanetojn de l’ reala mond’ .
Tiuj, kiuj vivas en la materia form’ ,
estas obtuzega, tial, jam de la komenc’
ili sekvas la regulon de l’ ekstera mond’,
ne de la Spirita Mondo, kiam en la kor’
ili sentas la tuŝiĝon de la emoci’ .

*

Tial beboj sur la tero restas kun klopod’
por la studo, kiel paŝi sur la tero kaj
kiel agi en bonord’ kaj eĉ pri elparol’
ili devas lerni: kia maloportunec’!
Eĉ koncerne la sensaron, kun malpacienc’
pro l’ penego funkciigi la okulojn kaj
la orelojn kaj la buŝon, ĝis la certa cel’
nur apenaŭ ili povas atingigi sin.

*

Sed, ĉar beboj kaj infanoj de l’ alia mond’,
tute male al la beboj de l’ reala mond’,
restas en spirita sfero, de l’ interna flank’
venas ĉiu ag’ ilia; tial sen lernad’
ili havas la kapablon de l’ parol’ kaj paŝ’.
Ĉielula lingvo en la regno de ĉiel’
estas konsistanta el konceptoj en pensad’
kaj elfluas la esprimoj laŭ emociiĝ’ .
Jen la diferencaj punktoj inter la homar’
de l’ reala mond’ kaj tiu de l’ Spirita Mond’.

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922


3

Por supreniri al la ĉielula regno en Takaamahara (la Dia Regno) ni devas fondi en nia interno la ĉielulan regnon de amo kaj kredo jam kiam ni restas sur la tero. Ne estas eble ricevi post la morto la ĉielulan regnon ekster ni.

*

Ni, kiel homo, posedu la ĉielulan regnon en ni mem, se ne, la ĉielula regno, ekzistanta ekster ni, neniam alfluas al ni, aŭ ni ne povas ricevi ĝin. Resume, la homo devas konstrui la ĉielulan regnon en si mem, dum li restas en la reala mondo. Kaj, por mem konstrui kaj malfermi la ĉielulan regnon, ni bezonas unueciĝi kun la ekzisto senlima kaj absoluta, ĝin amante kaj kredante. Dum la homo estas parto de ĉi tiu ekzisto, li nepre devas ami kaj kredi la Veran Dion, sinliman kaj absolutan, senkomencan kaj senfinan, se ne, li ne povas teni la trankvilecon animan kaj karnan.

*

DIO AMENOMINAKANUŜI, kiu estas la VERA DIO, estas nomata DIO AMATERASUSUME aŭ DIO CUKI, kiam Lia spirita virto estas kompleta. Kaj, la prapatra Dio de fajro (spirito) estas nomata Dio Takamimusubi aŭ Spirito de Izu, kaj la prapatra Dio de akvo (korpo) estas nomata Dio Kanmimusubi aŭ Spirito de Mizu.

*

La reganta Dio de la spirita sistemo estas nomata Dio Kunitokotaĉi aŭ Spirito de Izu, kaj la reganta Dio de la korpa sistemo estas nomata Dio Tojokuninuŝi aŭ Spirito de Mizu.


*

Supraj tri Dioj havas diversajn nomojn laŭlabore, sed ili troviĝas en triunuo kaj finfine revenas al unu Dio, nome, al DIO AMENOMINAKANUŜI (aŭ DIO OOKUNITOKOTAĈI).


Pro tio oni nomas Lin la VERA DIO ununura; unu Dio, t.e. multaj dioj, kaj multaj dioj, t.e. unu Dio. Resume, oni nomas Lin la MASTRO. Spirito de Izu estas la MASTRO por la homoj en la Spirita Mondo. Spirito de Mizu estas la MASTRO, kiu gardas kaj regas la internon de la homoj en la Materia Mondo.

*

La homoj en la Materia Mondo nepre devas konstrui la ĉielulan regnon en si mem, se ne, post la morto ili neniel povas ricevi la ĉielulan regnon ekster si. Kiuj volas ricevi la ĝojon de la ĉielula regno post la morto kaj pasigi la feliĉan vivon en la reala mondo, tiuj nepre devas ricevi la gardon de Spirito de Mizu. Nome, elĉerpinte la fontantan puran akvon de la vivo, la homo devas malsekigi sian malsatan soifan animon. Ĉi tiu fontanta pura akvo temas pri la vortanimoj, montritaj pere de la manoj kaj buŝo de Spirito de Mizu. Per la “Rakontoj el la Spirita Mondo” la homo povas sufokiĝi pro la larmoj de ĝojo, povas teni la eternan vivon kaj povas konstrui la ĝojan mondon post la morto.

*

DIO aŭ MASTRO spiras la spiron de akvo kaj fajro, tenas la vivon senlime kaj absolute, kaj fariĝas la fonto de ĉia vivo en universo.

*

La suno spiras la spiron de akvo kaj fajro kaj liveras lumvarmon al ĉio en la universo. Sed la aero, kiun la Suna Dio spiras ne estas la aero, kiun la Luna Dio spiras. Kaj ankaŭ la aero, kiun la homoj spiras, ne estas aero, kiun la MASTRO kaj Suno-Luno spiras. Pro tio, ankaŭ la aero, kiun spiras ĉiu estaĵo, malsamas respektive. La aero, kiun Dio spiras, ne estas la aero, kiun la reala korpo spiras. Se pripensi ĉi tion, estas evidente, ke ĉiuj fenomenoj inter la Materia Mondo kaj la Spirita diferencas inter si. Sed, se rigardi de ekstere, la Materia Mondo kaj la Spirita estas preskaŭ samaj inter si. Tio estas tial, ĉar ĉio en la Materia Mondo estas speguliĝo de la Spirita Mondo.

*

La ĉielula regno en Takaamahara (la Dia Regno) konsistas el la karaktero de la MASTRO (DIO). Pro tio, inter la ĉielula regno, kien iras homoj kun ĉiuj virtoj, kaj la ĉielula regno, kien iras homoj kun unu virto, du virtoj aŭ tri virtoj, per si mem troviĝas la diferencoj, ĉu alta, ĉu malalta. Kaj, laŭ la okuloj de homoj, kiuj rigardas la MASTRON, diferencas Lia karaktero.

*

Kaj, tio ke en ĉies okuloj Li ne speguliĝas same, okazas ne pro tio ke ĉe la MASTRO okazas ia variado. La virtoj de homoj aŭ homaj animoj, rigardantaj la MASTRON, estas variaj kaj homoj mem fiksas la normon laŭ sia emocio.

*

En la ĉielula regno ekzistas diversaj komunumoj, altaj kaj malaltaj, grandaj kaj malgrandaj, klasifikitaj laŭ la virtoj de spiritoj, tie loĝantaj. La spiritoj kun tutvirto, kiuj amas kaj kredas la MASTRON, supreniras al la plej alta ĉielula regno kaj ĝuas la plej ĝojan situacion, kaj la figuro de la MASTRO speguliĝas en iliaj okuloj ekstreme vera, ekstreme bela, kaj ekstreme bona. Tiel, en la ĉielula regno naskiĝas diversaj malsamecoj kaj al la okuloj, rigardantaj la karakteron de la MASTRO, estiĝas diferencoj: alta kaj malalta, supera kaj malsupera.

*

Kaj, koncerne la pekplenajn nekredemulojn ekster la ĉielula regno, kiam ili vidas la MASTRON, ili havas netolerebaln angoron kaj en iliaj okuloj Lia fizionomio speguliĝas tiel malbone, ke ili ne povas ne teruriĝi

*

Kiam la MASTRA Dio sin manifestas en ĉiu komunumo de la ĉielula regno, Li igas sin simila al fizionomio de unu ĉielulo. Sed, inter la MASTRO kaj la aliaj ĉieluloj troviĝas la granda diferenco same kiel inter la ĉielo kaj la tero. Ĉar la Dia karaktero de la MASTRO mem brilas ĉe la korpo pro la tutvirto.

*

Unu spirito kun kvar ecoj (funkcioj), t.e. purspirito, aktivo, harmonio, saĝo kaj amo, kaj ĉiu homo havas la purspiriton, kiu prezidas la kvar ecojn. Kiam la kvar ecoj komplete funkcias en bono, amo kaj kredo, kaj estas bone utiligataj, tion oni nomas tutvirto. La spirito aŭ animo kun tutvirto tuj supreniras al la plej alta pozicio en la ĉielula regno; la bonutiligo de tri ecoj nomiĝas trivirto kaj tiu de la trivirto iras al la dua ĉielula regno; la bonutiligo de du ecoj nomiĝas duvirto kaj tiu kun la du ecoj iras al la tria ĉielula regno; la bonutiligo de unu eco nomiĝas unuvirto aŭ unubono kaj atingas la plej malaltan ĉielulan regnon. Tiu sen eĉ unuvirto aŭ unubono, kiu vagas en herbodensejo aŭ vagabondas en la Intera Regno.

*

Kontraŭe, tiu kun forta malbono, sen kredo, sen amo kaj sen virto, laŭ la pezeco de ties peko falas en la Inferan Regnon kaj ricevas la suferon, proporcian al la peko.

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922


4

Tie nepre malfermiĝas la ĉielula regno, kie loĝantoj estas rekonataj, amataj kaj konfidataj de la VERA DIO aŭ la MASTRA DIO, kiu estas Izu-Mizu, aŭ kie loĝantoj rekonas, profunde konfidas kaj forte amas la MASTRAn DIOn. Ĉar malsamas bono kaj virto laŭ komunomo, malsamas ankaŭ la maniero por preĝi al la MASTRA DIO. Pro tio, troviĝas diversaj ĉielulaj regnoj kaj estiĝas diferencoj inter ili, en kiuj transnaskiĝas homoj. Sed, tio ke la ĉielula regno estas ĉiam paca, okazas, ĉar tiamaniere ekzistas varieco. Tio estas kvazaŭ sur unu sama florarbo troviĝas diversaj branĉoj, aŭ kvazaŭ troviĝas diversaj floroj plenflorantaj, duonflorantaj kaj ankoraŭ butonaj, kaj tiamaniere unu florarbo plenumas sian devon.

*

La ĉielula regno estas unuo, formita per skismintaj korpoj, diversspecaj aŭ diversmanieraj, kaj la skismintaj korpoj estas ordigitaj en la plej harmonia formo. Ĉiu ajn kompleta aspekto devenas de la akordiĝo inter diversaj skismintaj korpoj; tio estas komprenebla, se ni konsideras la naturon de la aĵoj, belaj, ĝojaj kaj kontentigaj, kiuj tuŝas niajn senton kaj koron. Ĉar ekzistas multaj skismintaj korpoj, kiuj akordiĝas kaj kunlaboras unu kun la alia, aŭ samtempe aŭ serie estiĝas ritmo kaj harmonio; ĉi tio naskas la aspekton kompletan, sed ununura korpo aŭ afero neniam naskas tian aspekton. Pro tio, ni tage kaj nokte rigardas la aktualan pruvon, ke diversaj ŝanĝiĝoj naskas agrablon. Kaj la naturan aspekton de ĉi tiu agrablo difinas tio, nome, kia estas la karaktero de la ŝanĝiĝo. Do, ni povas klarigi tiel, ke la aktuala pruvo de la perfekteco en la ĉielula regno rezultas de la diversaj metamorfozoj.

*

La tuton de la ĉielula regno oni povas kompari kun unu giganto. Ekzemple, oni povas atribui la komunumon A de la ĉielula regno al la kapo aŭ al ĝia parto, la komunumon B al la brusto aŭ al ĝia parto, la komunumon C al la talio aŭ al ĝia parto. Sekve, la plej supera ĉielula regno aŭ la unua ĉielula regno okupas la lokon de kapo ĝis kolo; la meza aŭ la dua ĉielula regno okupas la lokon inter brusto kaj talio aŭ genuo; la plej malsupera aŭ la tria ĉielula regno okupas la lokon de kruro ĝis krur-fundo kaj de kubuto ĝis la interoj de fingropintoj.

*

La ĉielula regno troviĝas ne nur en la supra direkto. Ekzistas kaj en supro kaj en mezo kaj en malsupro. La homa korpo havas naturan karakteron tian, ke ĝiaj membroj, sendistinge pri supro kaj malsupro, de kapo ĝis krur-fundo, ĉiu laboras laŭvole. Sekve, troviĝas spiritoj kaj ĉieluloj, kiuj loĝas en malsupra flanko de la ĉielula regno. Kaj, troviĝas tiuj, kiuj loĝas en la supra flanko kaj ankaŭ en la meza. Ekzistas la ĉiela Dia Regno kaj ankaŭ la tera, kaj laŭ la diferenco de virto diferencas ankaŭ la loĝejo.

*

En universo ne perdiĝas eĉ unu objekto kaj haltas nenio. Pro tio, povas okazi tiel nomata metempsikozo aŭ renaskiĝo. Kaj tamen, iu diras, ke, se homo renaskiĝas post la pereo de la dumvivaj memoro kaj volo, t.e. se li renaskiĝas sen konscii pri si mem, tio neniom malsamas kun tio ke li ne renaskiĝas. Ja komprenebla opinio. Se la volo kaj emocio de homo ne forputras eterne, li iras al la ĉielula regno kun memoro kaj volo, laŭ la konsidero pri senmorteco de animo. Sed, kiam la homo renaskiĝas en la Materia Mondo, lia korpo unufoje fariĝas malgranda, tial li ne povas facile elvoki la memoron. Krome, eĉ se li konservas iajn memoraĵojn, ĉi tiuj alportas nenion utilan; ne nur tiom, tamen, ilin akompanas diversaj malbonoj por la vivo. Kontraŭe, kiam la homo iras al la ĉielula regno, la memoraĵoj kaj pensoj fariĝas pli kaj pli klaraj. Sekve, en la ĉielula regno oni ne diras “renaskiĝo”, sed diras “reviviĝo”.
*


Ne estas vane, ke diskutemuloj pri spiritaj aferoj diversmaniere provas priparoli pri la cirkonstancoj de spiritposedo kaj pri la postmorta mondo. Sed, ili troviĝas inter la du enigmoj, nome, komenco kaj fino, kaj ne scias detale pri la afero. Ili nur unu paŝon sekvis la mortinton, kaj iom da tempo restis en la mondo sen tempo kalkulebla, kaj ili nur restis en stuporo, perdinte la spuron de mortinto en mallumo. Do, estas tute vane, eĉ se ni petus ilin ke ili prilumu la sekretojn aŭ faktojn de la universo.

*

La sekretojn aŭ faktojn de la universo la moderanaj homoj tute ne povas kompreni per malmultaj vortoj. Cetere, eĉ se ni vere rakontus pri ili, tute ne eblus ke ili ĉiuj eniru en la homan cerbon. Iaj ajn sanktuloj kaj saĝuloj, se ĉi tiuj estas ordinaraj homoj, neniel povas koni la sekretojn kaj faktojn de la ĉielula regno kaj la Spirita Mondo. Ĉar ĉi tiuj sekretoj kaj faktoj estas senlimaj kaj absolutaj, neantaŭvideblaj kaj senfinaj, same kiel la universo mem.

*

Oni diras, ke se mortintoj daŭre vivas en la Spirita Mondo, ili devas iamaniere komuniki al ni, kia ĝi estas. Sed, en tia tempo, kiam mortintoj povas paroli kun ni, iliaflanke ili ne havas la materialojn por raporti al ni, kaj, kiam ili havas la aferojn por raporti al ni, ili jam restas en la ĉielula regno, kie ili jam ne povas komunikiĝi kun ni, kaj ili estas jam eterne distancaj for de ni homoj.

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo,1922
(reviziita de Oni(saburo), en la 3-a de junio, en la 10a jaro de Ŝooŭa,1935)

5

La spirito de homo, kiu reviviĝis en Takaamahara, povas okupiĝi je la diversaj sanktaj laboroj ĝoje kaj aktive, en la sino de Dio, kun pensoj, sentoj kaj konscioj k.a. kiujn li havis kiam li vivis en la reala mondo sur la tero. Ĉi tion mi jam menciis.

*

Nu, neniu saĝulo donas ĝustan solvon al la demando, kial la homo naskiĝas kun homa karno en la Materia Mondo. Sed, tio estas tute natura. Kompreni la situacion de la Spirita Mondo, senlima kaj absoluta, estante homo, knede solidigita per materia elemento, estas kvazaŭ serĉi fiŝon sur arbo aŭ kvazaŭ serĉi fajron en marfundo. Pro tio, kiom ajn klopodos homo en la Materia Mondo por serĉi la postmortan vivon kaj la faktojn de la Spirita Mondo, li tute ne povos atingi la sukceson. Tio estas natura afero. Devas esti ke iu, kiu ricevis la specialan permeson de la Dia Regno kaj vaste esploris en la Spirita Mondo, komuniku ĝian parton al la Materia Mondo. Se ne, ajnaj asertoj de nunaj sciencistoj povas esti nuraj konjektoj.

*

Nu, ankaŭ la ĉieluloj, loĝantaj en Takaamahara, t.e. spiritoj, kiuj vivis en la Materia Mondo kiel homoj, havas geedzan amrilaton kaj naskas spiritan bebon, kaj miksas ĝin kun la spiro de karnaj geedzoj, kaj igas ilin naski homon. Pro tio oni diras ke la homo estas Dia infano aŭ Dia sanktejo. Ĉar ĉio sur la tero estas speguliĝo de la ĉielula regno, kiam geedzoj en la ĉielula regno havas amrilaton kaj semas spiritidon sur la teron, la surteraj geviroj, motivprofundaj kun la ĉielulaj geedzoj, tuj spirite simpatias kun ili kaj koncipas embrion. En ĉi tiu embrio estas koncipita la spiritido, semita de la ĉieluloj. Ĉu la embrio aŭ bebo evoluos ĝis bono, ĉu ĝi degeneros en malbonon, tio dependas de la stato de ĝia prisemita kampo; do, estas neeviteble, ke la bebo ricevas pli aŭ malpli grandan influon. Neeviteblas, ke estiĝas saĝulo kaj malsaĝulo, bonulo kaj malbonulo. Semo, semita sur ŝtono, neniel kreskas. Troviĝas granda diferenco inter semo, semita sur malfekunda tero, kaj semo, semita sur fekunda tero. Konsiderante ĉi tion, ni, homoj, en ia ajn okazo, devas klopodi por la plej bona konduto kun la koro, justa, pura, varma, amema kaj bela. Se ni igos la ĉielan karan semon fali en kriplon aŭ igos ĝin eĉ ne atingi naskiĝon, ni malsukcesos plenumi la sanktan aferon por naski homon kaj ĉi tio invitos grandan damaĝon al la universo.
La homo naskiĝas en la Materia Mondo por senlime disvolvi la ĉielulan regnon sur la tero, t.e. Ĉielo igis lin malsupreniri kiel la formadejo de la spirita korpo, nenial por fari la mallongan karnan vivon nur dum dekoj da jaroj. Resume, kune kun homa korpo kreskas la spiritido por ke ĝi servu en la sankta afero de la ĉielula regno. La ĉieluloj, loĝantaj en la ĉielula regno, unufoje nepre bezonas eniri en la homan korpon por plenkreskigi la spiritidon, elfari la spiritan korpon saman kiel la homo de la Materia Mondo, akumuli virtojn en la modo sur la tero, kaj reveni al la ĉielo kiel la perfekta spirita korpo. Sekve, ni devas kompreni, ke la korpo de la reala homo devas esti bedo aŭ lernejo por formi ĉielulojn.

*

Embrio daŭrigas la pacan vivon en la malluma membrana ujo (placento) de patrina korpo kaj post 10 monatoj ĝi naskiĝas en la Materia Mondo for de la patrina korpo, ne sciante, ke ĝi vivos por la diversaj emocioj, kaj tamen, kiam venas la tempo por naskiĝi, ĝi devas nepre naskiĝi; tiel same, se venas la tempo por reviviĝi en la ĉielula regno, ankaŭ la homo nepre devas reviviĝi en la Spirita Mondo, transirante unu barieron, tiel nomatan “morto”, kia ajn estas la maniero. Kiel embrio naskiĝas en ĝusta tempo, postlasante unu kadavron nomatan “placento”, ankaŭ la homo naskiĝas (reviviĝas) en la Spirita Mondo, postlasante unu kadavron nomatan “karno”. Pro tio, en la rigardo de Dia flanko, la vivo estas eterna, kaj tiel nomata morto tute ne ekzistas. Ni povas nomi “morto” la staton kiam animo disiĝas de korpo, t.e. ni konsideru nian ruiniĝintan korpon “postnaskaĵo”, kiam ni reviviĝas kiel ĉielulo. Kiam naskiĝas feto, ĉi tiu havas suferon, tiel same, kiam la homa substanco disiĝas de la karno, okazas ankaŭ sufiĉa sufero. Sed ĝia daŭro estas tre mallonga. Jen estas la morta stato de la homo, kiu reviviĝas en la ĉielula regno.
La animo de homo, kiu falas en la abisman regnon, ricevas ekstreman suferon kvazaŭ tiu en malfacila akuŝo ĉe homo: la doloro superas tiun de naskato. Interalie, troviĝas tia homo, kiu falas en la senliman inferon kaj el ĉi tiu jam neniam li povas saviĝi, kiel feto, morte naskiĝanta, en tiel nomata “mortakuŝo”. Sekve, la homo nepre devas kompreni tion, ke post la morto ekzistas la alia mondo, se ne, li ne povas realigi la veran moralon. Oni devas kompreni, ke tra la Tri mondoj, Dia, Obskura kaj Materia, rigore ekzistas la rekompenco por la kondutoj bona kaj malbona, justa kaj maljusta, diligenta kaj maldiligenta, se ne, oni
neniel povas plenumi la devon de la homa vivo.

*

La ĉieluloj, loĝantaj en la ĉielula regno, ekstreme bonvenigas la homon, kiu suprenvenas al la ĉielula regno for de sur la tero; ili atendas lin aŭ ŝin, ludante diversajn muzikojn. Tial, mi nomas la ĉielulan regnon naskiĝloko de animo.
La VERA DIO aŭ la MASTRA DIO tre ĝojas, ke la homo kaj bone evoluas, kaj fariĝas kompleta ĉielulo, kaj supreniras al la ĉielula regno, kaj partoprenas en la spirita sankta afero, estante loĝanto en la ĉielula regno. Ankaŭ la ĉieluloj en la ĉielula regno tre bonvenigas la homon, kiu fariĝas kompleta spirito kaj suprenvenas al la ĉielula regno kaj fariĝas ilia kamarado.
Ekzemple, la Dian koron ni povas kompari kun tiu de fiŝbredisto, kiu lasas 10 mil karpidojn en la granda lago kaj atendas kun granda plezuro la kreskadon de ĉiuj karpidoj senescepte. Se okazus tio --- iu fiŝbredisto nutris 10 mil karpojn kaj post la paso de difinita tempo li ekzamenis ilin, kaj li eksciis ke la kreskado de la karpoj estas tre malbona kaj krome ili malmultiĝis ĝis centono, kaj aliaj senescepte mortis aŭ estis ŝtelitaj de malbonuloj --- la malesperiĝo de la fiŝbredisto estas ekstreme granda. La klopodo de la fiŝbredisto estas nur por la materia enspezo, sed la amdeziro de Dio estas tute ne komparebla kun la materia deziro. Pro tio, la homo devas ĝisfunde kredi kaj ami Dion, klopodi por realigi bonon, klopodi por perfekte evoluigi la animon kiu estas homa substanco, kaj klopodi por ke li povu reveni al la apudo de la ĉiela Dio kiel Lia trezoro. Se ne, la homo ne povas plenumi la devon de homa vivo, sed ne nur tiom, povas okazi ke li mem devas iri al la abisma regno, kiun Dio plej abomenas. Ho, Kamnagaratamaĉihaemase! (ĉio estu laŭ Dia volo)

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922
(la 4-an de junio en la 10a jaro de Ŝooŭa, 1935, reviziita de Onisaburo)

6

La figuro de la ĉieluloj en la ĉielula regno, kiu okupas la plej altan kaj la plej eminentan situon, tiel nomatan “la unua ĉielula regno”, estas tiel bela, kiel floro, kiel oro kaj kiel lazura lumo, krome, ili ĉiuj estas ĉieluloj, kiaj konservas la haŭtan koloron, kelkdekoble belan ol diamanto. Kaj tie loĝas plejparte koloraj rasoj, inter ili multaj estas la flavaj, kaj la blankaj estas tre malmultaj. Se ĉi tiujn suprenrigardas la loĝantoj de la dua aŭ la tria ĉielula regno, ili povas vidi nur ke homaj figuroj blindige brilegas.
En la dua kaj la tria ĉielula regno multe loĝas la blankaj rasoj kaj ankaŭ la koloraj estas multaj. Kaj, la blankaj rasoj organizas la grupon, okupatan nur de la blankaj kaj kolektiĝas tie, kaj tamen, ŝajne la koloraj rasoj estas relative malmultaj.
Kaj laŭ religia diferenco, ankaŭ la ĉielula regno, kien iras homa spirito, malsamas. Budhanoj supreniras al la ĉielula regno budisma, kristanoj al tiu kristanisma, islamanoj al tiu islama, kaj ili ricevas la konvenan ĝojon kaj okupiĝas je la sanktaj aferoj en la ĉielula regno. Kaj ŝintoismaj kredantoj supreniras al la ĉielula regno ŝintoisma kaj okupiĝas je la sanktaj aferoj. En ŝintoismo troviĝas diversaj sektoj kaj, se la sektanoj havas malsamajn kredojn inter si, ili apartenas al la organizo, konvena al sia kredo; ili agadas tie en sia organizo kaj ĝuas la vivon en la ĉielula regno kun ĝojo.

*

Ĉiu kredanto, en ia ajn religio, havas kvalifikon supreniri al la ĉielula regno, se ilia instruo ne estas tia, kia ne admiras bonon kaj ne malamas malbonon. Se tiu instruo estas sufiĉe profunda, estas malfermita la alta kaj supera ĉielula regno; dume, al tia religio, kies instruo estas nekompleta kaj nedetala pri la cirkonstancoj en la Spirita Mondo, estas malfermita la plej malsupera ĉielula regno, kie estas kreitaj nur la organizoj de la homoj kun malvasta horizonto. Nunaj kelkaj religioj alteniĝas nur al la etikaj instruoj kaj ne informas pri la cirkonstancoj en la Spirita Mondo; ĉar ili ne komplete scias pri la faktoj de la Spirita Mondo, inter ili, bedaŭrinde, multaj vagadas en la Intera Regno.
Kiuj povas aliĝi al komunumo en la ĉielula regno, tiuj devas havi firman kredon je Dio kaj profundan amon al Li. Eĉ homoj, kvankam malpiaj, povas atingi la ĉielulan regnon, sed tiaj estas tre malmultaj. Kiuj iras al la ĉielula regno sen kredi je iu ajn religio, sen gardi ĝian instruon kaj sen scii la ekziston de Dio, tiuj tre embarasiĝas, bedaŭras kaj surpriziĝas pro la ekzisto de la ĉielula regno kaj postmorta vivo. Troviĝas tiaj homoj, kiuj, sen povi iri al la ĉielula regno, vagas en la Intera Regno aŭ falas eĉ en la Inferan Regnon, fervore kredante religion kaj Dion dum la vivo en la Materia Mondo. Troviĝas sufiĉe multaj, kiuj, estante misiisto de Dio aŭ de Budho, vagas en la Intera Regno aŭ falas en la Inferan Regnon, sen povi supreniri al la ĉielula regno. Vere kompatinda estas postmorta vivo de tia misiisto, kiu faras Dion aŭ budhon semo de sia profito, ŝajnigante sin bonulo laŭaspekte en la reala mondo, nehavante Dikredon kaj amon en la koro kaj ne konsentante la ekziston de Dio aŭ budho. Aliflanke, kiu havas seriozan Dikredon kun kompletaj amo kaj vero, tiu post la morto aliĝas al komunumo en la ĉielula regno kaj ĝuas la ĝojon. Kontraŭe al tio, inter gravaj misiistoj, kiuj devas esti gvidantoj al la ĉielula regno, multaj falas en la Inferan Regnon, dum malmultaj iras al la ĉielula regno; ĉi tio okazas, ĉar multaj homoj faras Dion kaj Budhon sia komerca instrumento. Dum en la Materia Mondo troveblas multaj farendaj entreprenoj kaj komercoj, la pseŭdreligiuloj sen rilati al ili faras tian aferon kvazaŭ senlabore gajni monon aŭ profiti Dion kaj Budhon por mono, en la Spirita Mondo ili estas nenio alia ol embarasuloj kaj multaj el ili iras al la Infera Regno.

*

Koncerne la komunumojn en Takaamahara (la Dia Regno), troviĝas de la granda ĝis la malgranda, ekzemple, kun loĝantoj de 100 mil, 50 mil, 30 mil, 10 mil, 5 mil, kaze de tre malgranda eĉ kun loĝantoj de 40 aŭ 50. Pro tio, la ĉieluloj en ĉiu komunumo deziras, ke en la komunumo, al kiu ili apartenas, pli multiĝu eĉ unu loĝanto: ili akceptas kun granda simpatio la homojn, kiuj suprenvenas al la ĉielula regno.
La ĉieluloj en ĉiu ajn komunumo de la ĉielula regno havas la figuron: se tiu estas viro, la figuron, ĉirkaŭ 30-jaran, se virino, la figuron, ĉirkaŭ 20-jaran, se kompari ilin kun homoj en la Materia Mondo. La homa korpo en la reala mondo estas tia, kia jaron post jaro kadukiĝas kun blanka neĝo surkape kaj kun faltoj surhaŭte, sekvante la leĝon de la Materia Mondo. La homa animo kaj emocio estas senkadukiĝa kaj senmorta kaj eterne ne ŝanĝiĝas, tial, la figuro de la ĉielulo en la Spirita Mondo ne ŝanĝiĝas, kiom ajn forpasas la tempo.
Pro tio, eĉ homo, kiu mortis 80-jara aŭ 90-jara en la Materia Mondo, restas kun fortika animo post la reviviĝo en la ĉielula regno en la Spirita Mondo, tial neniom okazas la seniliĝo. Troviĝas la vortoj “la kvin velkofazoj de ĉielulo”, sed ĉi tiu ne temas pri ĉielulo; temas pri homo en la Intera Regno, vaganta en Jaĉimata(vojkruco kun ok vojoj) de la Spirita Mondo. Do, ofte okazas, ke homoj, kiuj iras al la ĉielula regno kaj renkontiĝas kun siaj gepatroj, gefratoj, aŭ amikoj kaj konatoj, ne povas tuj rekoni ilin. Tio okazas, ĉar iamaj niaj infanoj jam kreskas en la ĉielula regno, kaj niaj maljunaj gepatroj tenas la spiritan korpon de fortika plenaĝulo, saman kiel la nia. Kaj tamen, se ni atente rigardas ilin, ni povas trovi iliajn iamajn trajtojn. Koncerne la mondon de spiritoj, ĉio konsistas el la spiritaj elementoj, tial ne facile okazas la ŝanĝiĝo, same kiel la objektoj en la Materia Mondo. Jen estas diferenca punkto inter la mondoj spirita kaj karna.
Ho, Kamnagaratamaĉihaemase!(ĉio estu laŭ Dia volo)

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922

7

Ĉiuj homoj supreniras tuj post sia mort’
al la ĉielula regno de l’ Spirita Mond’
kaj ĝojegon la eternan ĝuas el korfund’
pro l’ natura karaktero, propra al la hom’,
ĝuste tiu estas kor’ de Di’ kaj de spirit’,
de Nipono, tiu estas bonza pura kor’.
Nu, troviĝas tiuj, kiuj pasis tra la pord’
de metempsikoz’, vivadis tra l’ cirkonstancar’
de la bestoj kaj naskiĝis fine kiel hom’.
Aŭ rezulte de l’ rilato de geedza am’
en la ĉielula regno, semoj de spirit’
estas disĵetataj teren, ili miksas sin
en la spiron de geviroj, plenaj je motiv’,
tio estas, en la spiron de l’ pozitiv’ kaj
negativo, en la spiron de la akvo kaj
fajro, kaj naskiĝas en la Materia Mond’.
La animo de la homo estas fajna kaj
delikata, sendistinge pri la pasintec’,
estanteco kaj futuro, vivas sen la lim’.
Ĉia ajn spirit’ ripetas sur la vojo de
l’ viv’ kaj mort’ la cirkuladon ekde la pratemp’,
longe sen la lim’, kaj faras bonon dum la viv’
kaj finfine kiel hom’ naskiĝas en ĉi mond’.
Do, kun tia sorto, kial homoj, ni,
malfacile supreniras al la regno de
ĉieluloj en la sankta ĉiel-ebenej’?
Ha, ha, Kamnagara Kamnagara,
tre dankinda estas Dia amo kaj kompat’ .

*

Homo, la infano Dia, estas kun la ĝerm’,
kiu igas lin ascendi al la regno de
ĉieluloj en la sankta ĉiel-ebenej’
kaj gustumi la ĝojegojn tie en ĉiel’
malgraŭ bono kaj malbono, justo kaj maljust’.
Tiun ĝermon oni nomas Dia karakter’.
Se troviĝas homoj, kiuj falas al la mond’
mallumega, nome, en la regnon de l’ abism’ ,
tiuj estas nur animoj, kiuj, en la nub’
perfortisma, egoisma kaj de obstinec’,
estas envolvitaj, kaj mem rompas sin,
semas mem la kaŭzojn de la regno de infer’,
kaj mergiĝas mem kaj dronas en sufer-abism’ .
Sed, la MASTRA DI’, kreinta la ĉielon kaj
teron, estas kompatema kun la granda am’,
tial eĉ diablajn homojn ne malamas Li.
Por ke eĉ malhomoj iru al la regno de
ĉieluloj, Li klopodas por ilia sav’:
Dio igas misiistojn iri al la ter’
disvastigi la instruojn tra la tuta mond’
por konduki homojn. Ja dankinda estas Di’!

*
En okuloj Diaj ĉiuj homoj, sen disting’
pri l’ sanktuloj kaj virtuloj, pri l’ saĝuloj kaj
malsaĝuloj, speguliĝas en la egalec’;
Ĝuste tio estas kor’ de l’ Dio Miroku.
Forlumigas longan nokton de la viv’ kaj mort’,
jen la suno de la ver’ ĉe l’ fenomena mond’
kaj la Luna Di’, ekzisto por la eternec’,
fordetruas la suspektan nubon de l’ pasi’ .
Homoj en ĉi mond’ naskiĝis en la Difavor’,
en la senekzemple sankta temp’ ekde l’ pratemp’ ,
por ricevi la instruojn de la kompatem’,
por forpuŝe malfermi la mallumon de l’ kor’.
Ke l’ gvidilon de l’ ĉielo enmanigis ni,
tio estas kvazaŭ gajnus plej necesan ni,
tio estas kvazaŭ prenus ambaŭmane ni
la juvelon kun senlima Dia forto kaj
tio estas kvazaŭ gajnus helan torĉon ni
en la mallumega nokto de la homa mond’.
Ha, ha, Kamnagara, Kamnagara,
sufokiĝas mi kun larmoj pro la profundec’,
senlimec’ kaj eterneco de l’ Dia kompat’ ,
kaj mi vagabondas sur la ondoj de l’ dankem’.
Origine, Dio kreis la animon de
l’ homo tiel ke ĝi estu sen la sensivec’
kontraŭ ĉiaj aĵoj krom la aĵoj de l’ feliĉ’.
Do ekzistas la anim’ de ia ajn person’
por la ĝuo de l’ plezuro por eterna temp’.
Nu, koncerne la plezuron de la hom-anim’,
tiu estas la plezuro ja ekscii kaj
konvinkiĝi pri l’ aferoj plene en la mond’.
Ne troviĝas tiom trista homo en la mond’:
sen ekscii kaj kompreni ĉion pri la mond’
li pasigas sian vivon en la mallumeg’.
Antaŭ ĉio, la senscio pri l’ postmorta viv’
estas tio malfeliĉa en la malfeliĉ’ .
Ha, ha, Kamnagara, Kamnagara
Ĉio estu en prospero en la Difavor’!

En decembro, en la 11a jaro de Tajŝoo, 1922
(reviziis Onisaburo, en la 5a de junio, la 10-a jaro de Ŝooŭa, 1935)


8

Kiam la homo en la Materia Mondo eniras en la Spiritan Mondon, fininte la procezon nomatan “morto”, la unua bariero de homa vivo, la situacio malsamas laŭ individuo. Kiam la homo kun ekstrema bono supreniras al la ĉielula regno tuj post la morto, li kaj aŭdas klaran muzikon, kaj estas ĉirkaŭita de la neesprimebla aromo, kaj estas bonvenigata de l’ amaso da ĉieluloj kun belaj trajtoj aŭ ĉieluloj, kiuj estis liaj amikoj, konatoj, gepatroj kaj gefratoj, jam mortintaj dum li vivis en la Materia Mondo; aŭ troviĝas homo, kiu tuj supreniras al la impona ĉielula regno, flugante en la senlime vasta kaj bela aero, aŭ homo, kiu tre trankvile marŝas sur la vastega kampo de junaj herboj, ĉirkaŭita de verdaj montoj, aŭ homo, kiu tuj iras ĉielen kun la korpo, ĉirkaŭita de bonaŭgura purpura nubo kun radiado de kvinkoloraj lumoj. La humoro en tiu momento, plena je paco, kvieto kaj ĝojo, estas komparebla kun nenio: oni sentas sin atinginta la kulminon de feliĉo. Pro tro da ĝojeco ni tute forgesas niajn gepatrojn, gefratojn, amikojn kaj konatojn, kaj ceterajn karnajn dezirojn, postlasitajn en la Materia Mondo. Se ni ekrememoras surterajn aferojn, mezvoje al la ĉielo, kaj se ĝermas diversspecaj alligitecoj, nia spirita korpo tuj konfuziĝas kaj peziĝas, kaj denove komencas fali surteren. La ĉieluloj, kiuj venas renkonte al novaj suprenvenantoj, cerbumas por ke ili ne tro bedaŭru la forlason de la tero kaj ne refalu pro tio, kaj multe klopodas por igi ilin laŭeble perdi la sopiron je la reala mondo, kaj ludante diversajn muzikojn, kaj aromante, kaj prezentante belajn objektojn. Ankaŭ montoj, riveroj, herboj, arboj, akvofluoj, lumradioj k.a. estas kelkoble puraj kaj belaj, kompare kun tiuj en la mondo sur la tero. Sed tian situacion povas ĝui la spirita korpo de tia mortinto, kiu praktikis la plejbonon kiel homo sur la tero, profunde kredis kaj amis Dion, kaj strebis al la realigo de bonaj aferoj por la mondo kaj publiko.

*

Koncerne la homan spiriton, ĝiaj sento kaj konscio, la substanco de homa memo, daŭre vivas eĉ post la pereo de la karna korpo. Pro tio, la spirita korpo de homo, reviviĝinta en la ĉielo, faras la vivon en la Spirita Mondo, kun la sama mensostato kiam ĝi forlasis la korpon. Por tiu homo, kiu unufoje supreniris al la ĉielula regno kaj fariĝis tiea loĝanto, aliĝinte al la grupo de ĉieluloj, estas malfacile reveni al la reala mondo kaj komuniki kun amikoj, parencoj kaj konatoj, kiuj posedas la materian korpon. Sed, se troviĝas tia mediumo, kiu posedas ian spiritkapablon kaj kies spirito estas evoluinta, li povas komuniki pere de tiu mediumo. Al la mediumo ĝenerale konvenas virino. Ĉar, kompare kun viro, la senso de virino estas forta kaj akra, kaj la percepto kaj sento estas subtila. En la spiritjuĝejo, kie troviĝas homo kun evoluinta mediumeco, foje okazas ke spirita korpo sin prezentas en la formo, kiu speguliĝas eĉ en la okuloj de reala homo, kaj la figuron iu ajn povas rigardi. Kiam la homo en la reala mondo tuŝas la spiritan korpon, ĉi tiu igas lin senti kaj povas moviĝi kaj interparoli kun li. Sed la spirita korpo, kiu eniris en la ĉielulan regnon kaj renaskiĝis kiel ĉielulo, jam de si mem ne deziras komunikiĝi kun la reala homo. Nur pro lia forta peto ĝi komunikiĝas pere de mediumo.
Kaj tamen, la spirita korpo en la Intera Regno, foje volas komunikiĝi kun parencoj aŭ amikoj, vivantaj en la Materia Mondo, tial ĝi esperas la aperon de la konvena mediumo. Ĝi volas kaj plendi pro sia doloro kaj peti celebri la spirit-konsolan diservon. La spirita korpo kun forta alligiteco volas paroli pri siaj gepatroj, fratoj aŭ fratinoj, loĝantaj en la Materia Mondo, aŭ pri heredaĵoj. Tia spirita korpo forte alligiĝas al la reala mondo kaj tial ĝi sentas la grandan suferon sen povi supreniri al la ĉielula regno dum senlime longa tempo.

*

Kiam ni parolas pri la situacio de la Spirita Mondo kaj postmorta vivo, troviĝas homoj, kiuj neas postmortan vivon dirante “tio estas absurda kaj senbaza”. Ili estas ne dubemuloj, sed sensciuloj. Sciigi al tiaj homoj la fakton de la Spirita Mondo kaj ekspluati en ili Dian saĝon ja estas afero, tute neebla kaj eĉ senespera.

*

La karna morto de homo tute ne temas pri pereo nek pri forpaso. Ĝi signifas nur unu ŝtupon de la ŝtuparo, tiel nomatan progreson, laŭ kiu homo eterne supreniru, t.e. nur ŝanĝo de homaj sidloko kaj starpunkto. Konscio, amo kaj memoro, ĉiu estas parto de individueco, kaj ili restas senŝanĝaj kaj senmovaj. La homa vivsituacio post la morto daŭras same kiam li aŭ ŝi vivis en la Materia Mondo bonorde: ĉiu homo faras la vivon en la grupo de la ĉielula regno, en la rango konvena al ĉiu.

*

La malbonulo, kiu estis malnobla kaj malklera, senmorala kaj senhumana, falas en la Inferan Regnon sen lumo, amo kaj libero, kaj suferas. La homo, kiu antaŭ la morto jam falis en la Inferan Regnon, kaj kiu estas malpaca kaj mankhava, malluma kaj suferplena, devas penti kaj korekti sian konduton, ami Dion, forlasi la egoismon, kaj senigi la malklerecon pri Dio kaj obstinecon kontraŭ Li, kiam li restas en la Materia Mondo, se ne, li tute ne povas fari sekuran vivon post la morto. Tiu, kiu jam en la reala mondo aliĝis al la grupo de la malluma Infera Regno, daŭrigas la vivon maltrankvilan kaj senluman kaj ĉiam suferas en la Materia Mondo. Tiu laŭeble frue malfermu la okulojn de la obstina koro antaŭ Dia lumo, kaj klopodu por ŝanĝi la grupon al tiu de la ĉielula regno.

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922

9

Forlasinte la realan mondon, iris mi
al la mondo surĉiela. Tie vidis mi
la ekziston de l’ direktoj, nome, orient’,
okcidento, sud’ kaj nordo, kiel en la mond’
sur la tero. Diferencis tamen la loĝej’
de la ĉieluloj: en la oriento kaj
okcidento ĉieluloj kun la virto de
am’ kaj bono loĝis kaj mi sentis tion ĉi
forte kaj pli evidente en la orient’,
tamen sentis mi nebule en la okcident’.
Ĉieluloj kun la lumo de l’ iluminiĝ’,
konsistanta el la virto de la Dia am’
loĝis en la lok’ , direkto, de la sud’ kaj nord’.
Kaj en la direkto suda nur ĉielular’
kun la iluminiĝlumo klara loĝis kaj
en la norda, ĉieluloj kun nebula lum’.
Ĉieluloj en la regno de anĝelo aŭ
misiisto, kie regas DI’ la MASTRO, kaj
ankaŭ ĉieluloj en la regno de ĉiel’
ĉiuj sekvas la regulojn en la bona ord’ .
La anĝela regno, kiun regas MASTRA DI’,
estas tia, kia plenas je la virt’ de am’ ,
sed la ĉieluloj, kiuj sekvas, laŭ la virt’,
Veran Lumon, diferencas de aliaj, kaj
amo la koncerna al la regno de l’ ĉiel’,
tiu devas esti amo al la MASTRA DI’,
kaj la vera lumo, kiu venas de la am’,
povas esti la kulmina Di-iluminiĝ’.
Kaj la vera amo en la regno de anĝel’
estas amo por publiko, kaj la Di-kompat’
aŭ Miroku oni nomas tiun amon, kaj
Vera Lumo de Miroku aŭ la Di-kompat’
povas esti saĝo sur la bazo de la DI’,
kaj ĉi tiun saĝon oni nomas la Di-kred’.

*`

La Ĉiela Regno en la administrad’
de la MASTRO dividiĝas en du partojn kaj
la Ĉiela Regno, kie Sin trovas la DI’,
ja nomiĝas la anĝela regno kaj la mond’,
kie loĝas ĉieluloj, estas regno de
ĉielulo. La diversaj mondoj en ĉiel’,
konsistantaj la du regnojn de anĝelo kaj
ĉielulo, ne troviĝas en la samdirekt’.
La loĝantoj de l’ ĉiela regno, kun ador’
sin direktas al la suno kiel MASTRA DI’ ,
kaj loĝantoj de l’ anĝela regno kun ador’
sin direktas al la luno kiel MASTRA DI’.
Kaj direkt’, en kiu DIO manifestas Sin,
estas orient’. La VERA DI’ aŭ MASTRA DI’
en la ĉielula regno manifestas Sin
en aspekto de la suno kaj manifestas Sin
en aspekto de la luno en la regno de
misiisto aŭ anĝelo. Kial DIO Sin
manifestas dufigure? Tial, ĉar la grad’
ĉe la akceptado de la amo kaj la kred’
diferencas: virto de la bono kaj la am’
al la fajr’ respondas, kaj la kredo al la lum’
ja respondas. Jen kialo ke ekzistas du
regnoj, nome, de l’ anĝelo kaj de la ĉiel’.

*

Jen la suno, spegulata en okuloj de
ĉieluloj, kiuj loĝas en la regno de
Dio, Takaamahara, malpli lumas ol
tiu efektiva en la Regno de Ĉiel’.
Kaj la luno ankaŭ samas kun la kaz’ de l’ sun’:
speguliĝas en okuloj malpli hele ol
tiu efektiva en la Regno de Ĉiel’.
Ĉar la fajra varmeg’ de la suno sur la ter’
proporcias al memamo, kaj la suna lum’
proporcias al mensogo, invitata de
la memamo. Dekomence, tiu ĉi memam’
tute kontraŭdiras Amon de la MASTRA DI’;
la mensogo, kiu venas el egoa am’,
tute kontraŭdiras Dian Veron, posedatan de
l’ MSTRA DI’. Kaj, kio spitas Dian amon kaj
Dian veron de la MASTRA DI’, spegulas sin
en la ĉielulokuloj pli mallume kaj
ĉieluloj en la regno ĉielula sin
turnas ja adore al la MASTRA DI’
kiel oni sin adore turnas al la sun’,
kaj loĝantoj en la regno de anĝelo sin
turnas ja adore al la luno en ĉiel’.


*

Tiuj, kiuj restas en la regno de infer’,
amas nur sin mem kaj sian propran mondon kaj
spitas Dion; tial ili restas en mallum’.
Ili agas kontraŭ Dio kaj forlasas Lin,
MASTRAN DION. Tiujn oni nomas Kirei,
Ogroj la spiritoj, nome, ogroj de infer’.
Ha, ha, kamnagara, kamnagara,
kia mirindega estas Mond’ de l’ MASTRA DI’!

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝo, 1922


10


En la Ĉiela Regno de Takaamahara, same al la mondo sur la tero, troviĝas loĝejoj kaj konstruaĵoj, kaj vivas ĉieluloj. Ĉi tio similas al la vivo de la homoj en la surtera mondo. Se homoj en la Materia Mondo aŭskultas tion, ili moke ignoras kiel revon senkonsidere. Tio tamen estas komprenebla, ĉar ili ĝis nun neniam vidis ĉielulojn kaj ne scias ke ĉieluloj estas homoj; ĉar ili pensas ke la loĝejoj de ĉieluloj troviĝas en la ĉielo, kiun homoj en la reala mondo ĉiam rigardas de sur la terglobo. Cetere, homoj pensas, ke la ĉielo estas simpla spaco, kaj tial ankaŭ la ĉieluloj konsistas el ia gasa formo. Pro tio, homoj en la surtera mondo ne povas kompreni, ke ankaŭ la objektoj en la Spirita Mondo estas samaj kiel en la natura mondo. Homoj en la reala mondo aŭ la natura mondo dubas, ĉar ili ne scias, kio estas “spirita”. Nekonsciante, ke la reala mondo sur la tero estas speguliĝo de la Spirita Mondo, homoj pensas, ke la ĉieluloj vestas sin per la ĉielrobo kaj en la aero libere flugas. Ĉi tiu homa penso eraras. Ĉieluloj ridas, dirante ke la homoj estas frenezaj.

*

Koncerne la ĉielulan vivsituacion, laŭ individuo ĝi malsamas; la loĝejo de digna ĉielulo estas la plej nobla. Kaj tiu, kiu sekvas post la plej nobla, havas la loĝejon konvenan al li. Pro tio, ankaŭ ĉieluloj havas la sopiron al renomo, rango, gratulo kaj feliĉo, same kiel homoj en la reala mondo, kaj ili eĉ progresas kaj pliboniĝas: ili neniom restas en la difinita sama situacio. Laŭ la progresado de bonvirto de amo kaj kredo, ili atingas la ĉielulan regnon, pli kaj pli imponan, aŭ ili komencas loĝi en la pompa tereno aŭ konstruaĵo, aŭ ili povas surmeti la belegan kaj brilan veston sur sin. Sed, ĉar, ĉiukaze, estas spirita vivo, laŭ la virto ĉio estas donacita de la MASTRA DIO. Se ni forĵetos ĉiujn suspektojn, kredos la vivon de la ĉielula regno kaj komprenos la situacion post la morto, ni povos vidi tute nature la noblajn kaj grandiozajn objektojn kaj ricevi grandan ĝojon.

*

Ĉielulaj loĝejoj neniom diferencas de la domoj en la surtera mondo. Nur la beleco multe pli superas, ol la surteraj. En la domo, same kiel en la surteraj, troviĝas interna ĉambro, dormoĉambro, ĉambroj, pordoj, interna ĝardeno, monteto, florejo, arboj, mont-arbaretoj kaj kampoj, fonto, puto k.a. kaj dense kaj vice staras konstruaĵoj unuj apud aliaj, kiel en urbo. Kaj ankaŭ troviĝas glata vojo, mallarĝa vojo, krucvojoj k.a. same kiel la surtera strato.

*


Ankaŭ en la Ĉiela Regno troviĝas diferenco inter kvar klasoj, t.e. samurajo, kamparano, metiisto kaj komercisto. Sed, sen droni en sia propra profito, kiel homoj en la reala mondo, ĉiu ĉielulo nur publike klopodas por la ĉielula regno, plenumante sian propran mision kun plezuro kaj montrante sian kapablon. Kaj, tiel esprimita samurajo en la ĉielula regno nenial temas pri militisto, sed temas pri misiisto, kiu instruas al ĉieluloj la veran vojon, t.e. bonon, amon kaj kredon. Tiu bonvirtulo, kiu fariĝis merita misiisto sur la tero kaj klopodis por sia devo, eĉ en la ĉielula regno daŭre plenumas sian laboron kiel misiisto. Homoj transportas siajn volon, senton kaj eĉ entreprenon en la mondon post la morto. Kaj ankaŭ en la regnoj ĉielula kaj anĝela troviĝas diferenco inter riĉo kaj malriĉo kaj inter alto kaj malalto. Tiu, kiu bone uzis la riĉon en la surtera modo, estas riĉa ankaŭ en la ĉielula regno; tiu, kiu kredis je Dio kaj utiligis oron, arĝenton kaj trezoron por Dio, estas la plej supera riĉulo en la ĉielula regno; tiu, kiu bone utiligis la posedaĵon por la savo de publiko, fariĝas mezgrada riĉulo. Kaj, tiu, kiu malbone utiligis la riĉon, konsumis aŭ akumulis ĝin nur por sia propra profito por ĉiam, degeneras en ekstreman malriĉulon en la Spirita Mondo kaj falas en la Inferan Regnon, tiamaniere ke lia riĉeco tuj ŝanĝiĝas aĵoj malpura, malbonodora, mizerega kaj ŝanĝiĝas malluma nubo. Tiu, kiu deziras fari la ĝojan vivon ankaŭ en la postmorta mondo, devas kaj kompreni, kaj ami kaj kredi Dion, kaj fari la ĝojan vivon antaŭ la morto. Tiu, kiu volis daŭrigi la spiritan vivon, forlasinte la realan entreprenon, ermitiĝante en montaj arbaroj kaj evitante la mondajn aferojn, por supreniri al la ĉielula regno kaj por ne ricevi la suferojn en la Infera Regno post la morto, daŭre pasigas la izolitan malfeliĉan vivon same kiel en la vivo antaŭ la morto. Pro tio, se la homo deziras fari la sekuran vivon en la ĉielula regno, li devas fari, kiel eble plej grandan klopodon por plenumi sian propran laboron antaŭ la morto; se ne, li tute ne povos fari la trankvilan kaj feliĉan vivon post la morto. La homoj devas esti tiel: se vi estas samurajo (misiisto), vi prave plenumu la laboron kiel samurajo (misiisto), kaj se vi estas kamparano, la laboron kiel kamparano, se vi estas metiisto, la laboron kiel metiisto kaj se vi estas komercisto, la laboron kiel komercisto, ĉiuj klopodu kiel eble plej bone, kaj komprenu kaj sciu Dion, amu kaj kredu Lin, kaj akumulu respektive la bonvirtojn. Kaj, sufiĉas ke misiisto plenumu sian devon kiel misiisto, malgraŭ tio, okupiĝi je agrikulturo, je industrio aŭ je komerco, spitante al sia vera misio pro socieca deziro, estas profani la sanktan laboron de misiisto, kaj tio invitas nur tian malsukceson ke oni vagos en la Interna Regno post la morto kun akiro de nenio. Pro tio, la misiisto de Dio devas klopodi por doni jubilan lumon al publiko, farante la sinoferan propagandon de Dia vojo, kondukante la homojn en la mondo al amo kaj kredo, kaj igante ilin scii kaj kompreni la situaciojn de la ĉielula regno kaj la anĝela regno. La MASTRA DIO en la Ĉiela Regno ĵetis sur la teron la lumon de la luno por edifi la popolojn sur la tero, malsuprenigante la Anĝelojn de Miroku. Ĉi tiun lunlumon la misiisto devas fari forto por poluri siajn animon kaj koron, kompreni kaj plene scii Dion, senti amon kaj kredon, kaj ĉi tion ĉion li devas komuniki al ĉiuj popoloj. La misiisto devas ne forgesi, ke la kompleta Dikredo devas esti la unua elemento por li. Sendistinge pri la Ĉiela Regno kaj surtero, ju pli tiaj animoj, kiaj servas por Dia vojo, des pli feliĉaj kaj ĝuas la plezuron.

Ha, ha, Kamnagaratamaĉihaemase! (ĉio estu laŭ Dia volo)

En decembro, en la 11a jaro de Tajŝoo, 1922


11
Ankaŭ en la Ĉiela Regno aŭ la Dia Regno troviĝas palacoj kaj temploj, kie okazas kultoj kaj diservoj. Tiuj, kiuj okupiĝas je prediko aŭ lekcio, kompreneble misiistoj en la Ĉiela Regno. Ĉar, koncerne amon kaj saĝon, ĉieluloj ĉiam deziras fari ilin perfekta kaj senmanka, kaj faras ilin (predikon aŭ lekcion) nutraĵo por sia spirita korpo. Ĉieluloj havas intelekton kaj volon, same kiel homoj en la surtera reala mondo. Ĉieluloj kunvenas en la temploj aŭ predikejoj de la Ĉiela Regno por aŭskulti la evangelion intelektan kaj intencan, kaj tiel ili ĉiu deziras fariĝi pli kaj pli perfekta; la intelekto, laŭ diversaj veroj, kiuj apartenas al saĝo, kaj la intenco, laŭ diversaj bonoj, kiuj apartenas al amo, ĉiam pli progresas al la situacio, perfekta kaj senmanka.

*

La prediko en la Ĉiela Regno estas limigita en la instruado pri bonaj kondutoj, farataj de ĉieluloj mem. Resume, ili kaj predikas kaj aŭskultas por pasigi la vivon, en kiu ili komplete enkorpigu amon, kompaton kaj kredon. Predikanto staras meze de katedro, kaj antaŭ li situas tiuj, kies lumo de komprenpovo superas, kaj aŭskultantoj sidas en ronda formo ĉirkaŭ predikanto por ke li ne deturnu sian rigardon de ili. La temploj kaj predikejoj, en la ĉielula regno, ŝajnas lignaj, kaj en la anĝela regno, ili ŝajnas ŝtonaj. Tio estas tial, ĉar ŝtono konformas al vero, kaj ligno al bono. Kaj, koncerne la sanktajn lokojn en la ĉielula regno, ĉi tiujn oni nomas nek templo nek predikejo, sed oni nomas simple Dia Domo. Kaj, la konstruaĵoj ne estas tiom grandiozaj, sed tiuj en la anĝela regno estas iom pli grandiozaj.

*

Tiun misiiston kun la dev’ de instruad’
por la ĉieluloj en la regno de ĉiel’
oni nomas la sendito de la MASTRA DI’.
Misiisto-Disendito venas ĉiu ajn
senescepte el la regno de anĝelo aŭ
misiisto. Instruad’ ne estas la misi’
ĉielula, ĉar spiritoj de la regno de
misiisto origine venas de la bon’,
restas ĉe la ver’ kaj konas ĝin en profundec’.
La loĝantoj de la regno ĉielula aŭ
paradiz’, la veron gajnas laŭ la virt’ de am’,
sed ili nur sensas: ili restas sen parol’.
Ili, ĉieluloj en la regno de ĉiel’,
volas lerni pli detale la aferojn jam
komprenitajn, kaj klopodi por la komprenad’
kaj konado pliprofunda de la veroj kaj
faktoj, nekonataj, kaj se aŭdi en hazard’
veron, ili penas koni tiun veron tuj,
kaj post tio, ĝin perceptas. La ĉielular’
amas veron konsekvence: utiligas ĝin
por la bono de la vivo, asimilas kaj
realigas ĝin en sia vivsituaci’
kaj klopodas por progreso de l’ anima viv’.

*

La spiritoj, nomumitaj de la MASTRA DI’,
kiel misiistoj, estas favorataj jam
naturdote per talento de la predikad’,
sed krom ili al neniu donas rajton Di’
stari antaŭ ĉieluloj por la predikad’.
Kaj, la misiist’ ne povas iĝi diservant’,
ĉar plenumi la diservon estas la misi’
de l’ loĝantoj en la regno ĉielula kaj
tamen estas ne misio de la misiist’.
La kialo estas tial, ĉar la ŝarĝlabor’,
plenumado de l’ diservo, en la regno de
Dio, Takaamahara, estas la labor’
Didestina por loĝantoj de la regno de
ĉielulo. Origine sankta dilabor’,
la ritservo, plenumiĝas por sincera serv’
al la MASTRA DI’, sidanta en la regno de
misiisto, por rekompenci Lin pro tiu virt’
de l’ profunda am’ al ĉio. La suverenec’
de l’ Ĉiela (Dia) Regno estas en la regno de
misiistoj aŭ anĝeloj, kiuj faras just’
la vervirton, devenantan de la bono, kaj
ĉiam vivas laŭ la vero. Kaj la predikad’
en la plej profunda loko de la regno de
Dio, Takaamahara, la ekstremon de
la kompreno ja atingas; en la predikad’
de la mezĉiela multe pli superas saĝ’,
ol de l’ plej malalta regno de la ĉielul’.
Ĉar la predikad’ okazas en la proporci’
al la saĝo kaj kompreno de l’ aŭskultantar’.
La ĉefaĵo aŭ esenco de la predikad’
estas tio: oni strebas al la instruad’,
por ke ĉiu, kiu studas en la predikad’,
konvinkiĝu pri l’ Dieca homa karakter’,
kiu estas posedaĵo de la MASTRA DI’ .
Escepte de tio estas ja nenia cel’.
Kiam ni pripensas tion, ni rimarkas tuj,
ke, escepte de l’ Dieco kaj la imponec’
de la misiistoj en la Materia Mond’,
kaj de l’ MASTRA DI’, nenio por la predikad’
ja ekzistas. Ha, ha, ĉio laŭ la Dia vol’!
Kun jubilo kaj respekto kore kultas mi
la reganton de l’ Ĉiela Regno, pro la am’
kaj pro tiu vero de la sankata MASTRA DI’ ,

En decembro, en la 11-a jaro de Tajŝoo, 1922


Dia Volo


Modernuloj pensas : en la regno de abism’
jam de la komenc’ ekzistas la diabla reĝ’,
kiu regas la diversajn sferojn de infer’,
kaj spiritojn, alfalintajn al infera sfer’ ,
punas pro la pekoj, tiel timis ĝin publik’.
La diablo origine estis ĉielul’
lumoplena kaj supera, tamen pro la pek’
de ribel’ ĝi falis en la regnon de infer’
kune kun vasaloj siaj. Tia kredo jam
de pratempo gravuriĝas en la homa kor’
tro profunde; ja neniu scias pri la fakt’.
Se resumi, kaj diablo kaj satano kaj
lucifero ĉiuj temas pri la sferoj de
la infer’; precipe nomo “la diabla reĝ’”
temas pri l’ infero, kiu en la dorsa flank’
trovas sin, kaj tiuj, kiuj loĝas tie ĉi
estas ogroj tre ferocaj; la infera sfer’,
situanta en la fronto, estas ja satan’.
La satan’ malpli kruelas ol diabla reĝ’,
tial tiu ĉi nomiĝas la feroc-spirit’,
kaj la lucifer’ signifas diojn de malic’,
kiuj apartenas al la regno de Babel’ ,
kaj teritori’ ilia disvastiĝas kaj
eĉ ĝis la Ĉiela Regno atingigas sin.
Do, ne ĝustas, ke troviĝas la diabla reĝ’,
kiu regas la inferon; pruvas tion ĉi:
ajnajn okazaĵojn kaŭzas la spiritoj de
l’ homoj, kiuj loĝas en la regnoj de Infer’
kaj Ĉielo senescepte. Ekde la komenc’
de la mondo ĝis la nuna tempo kun soci’
la moderna kontraŭstaris al la karakter’
de la MASTRA DI’ senlime granda nombro da
homspiritoj, kiam ili vivis en la mond’
materia; proporcie al la kontraŭstar’
kontraŭ Di’ estiĝis peko al unuopul’
kaj la pek’ akumuliĝis post akumuliĝ’
kaj finfine iĝis ogroj tre malicaj kaj
tio naskis la inferon. Do, komprenu ni
tion ĉi kaj penu fari la purigon de
la animo respektiva ĉiam pli kaj pli
por ascendi al la regno, kie estas Di’,
aha, Kamnagara, Kamnagara,
Mitamasaĉihaemaŝimasejo!
(Ha, ha, ĉion mi konfidu al la Dia kor’!
Estu bono kaj prospero al tut-animar’!)

*

Nu, la Vera Dio, plena je la virto de
am’ kaj bono, kaj vivanta kun la kredo kaj
vero, ekskluzivas homojn, plenajn je pekar’
kaj mensogoj, deturnante la vizaĝon de
kompatem’ kaj glor’; Li igas ilin al infer’
fali, multe koleriĝas kontraŭ la malic’,
punas tion ĉi kaj donas rompon al krimul’.
Tiel ja diradis jam de la malnova temp’
predikantoj de diversaj religioj kaj
sektoj. Tiu ĉi aserto estas la rezult’
de demencaj scienculoj kun la miskompren’
pri la grandioza koro de la MASTRA DI’.
Ha, vizaĝon sian Dio ne deturnas de
ia ajn krimul’, ĉi tiun ne ekskludas Li
kaj neniun igas fali en la regnon de
la infero pro kolero; ĉar la amo kaj
bono estas sankta korpo de la MASTRA DI’ .
Tute ne okazas, ke la korp’ de bono mem
estas noca, kaj nenial amo kaj kompat’
ekskluzivas homojn; se Li sin deturnus de
ia ajn krimul’, kolerus kaj forpelus lin,
tio estus nur perfido kontraŭ kompatem’,
am’, naturo, kaj eĉ kontraŭ Dia karakter’.
Tial, kiam Dio tuŝas la animojn de
ajnaj homoj, nepre frontas kun kompatem’
am’ kaj bono. Jen tiel la Dio Miroku
pensas ĉion laŭ la bono por la homoj kaj
amas kaj favoras ilin per la kompatem’!
Aha, Kamnagara, Kamnagara
Mitamasaĉihaemaŝimasejo!
(Ha, ha, ĉion mi konfidu al la Dia kor’!
Estu bono kaj prospero al tut-homaro!)



*

Ĉio, kio fluas al ni, homoj, de la Di’,
estas sole lumoj el la bon’ de amo kaj
el la ver’ de kredo; ĉio, kio venas de
la abisma regno, estas nur la mava kaj
kruelega. Por ke homoj al la bona voj’
retrovenu for de l’ mava voj’, la Vera Di’
ĉiam klopodegas; male la spiritoj de
la infera regno ĉiam kun malpacienc’
ja klopodas por instigi homojn al la voj’
de malbono. Sed se inter ambaŭ regnoj de
la ĉielo kaj infer’ ne povus vivi ni,
devus vivi ni sen pensoj, senc’, libero kaj
elektado, kaj pereus fine niaj korp’
kaj anim’. La homo restas kun du flankoj de
bono kaj malbono; tio estas la donac’
de la MASTRA DIO por la ekvilibro de
bono kaj malbono. Se Li sin deturnos de
la spirit’ de hom’, ĉi tiu faros laŭ la plaĉ’
malbonaĵojn kaj seniĝos tuj je l’ kvalifik’
kiel hom’. La lumo, kiu fluas de la Di’
cele al la homoj, estas nur la virto de
bono, tamen ĉiuj, kiel la animoj de
homoj senkompare bonaj, tiel ankaŭ de
homoj tre malbonaj, ĝuas tiun virton de
Dio. Sed troviĝas iom diferenca part’
inter ili: Vera Dio penas igi, for
de malbono, malbonulojn por la savo kaj,
kaze de l’ animoj bonaj, igi pli kaj pli
progresintaj, instigante ilin ĉiam pli
akumuli bonajn agojn. Tia diferenc’
ja ekzistas, ĉar la homo mem en sia kor’
faras ĝin. La homoj restas en la regno de
la intero kiel ujoj de la alfluaĵ’
de la regnoj de l’ Ĉielo kaj de la infer’.

*

Ĉiuj homoj en la mondo, pro la alfluaĵ’
de la regno de l’ Ĉielo faras bonon kaj
pro la alfluaĵo de la regno de l’ infer’
faras mavon. Tial diras Sankta Skribo de
Fondintino, “La aferoj ĉiuj, en la mond’
okazantaj, ja devenas de l’ spiritoj de
la Spirita Mondo. Tamen homoj pensas kaj
kredas: la kondutojn ĉiom faras ili mem,
kaj pro tio, malbonaĵoj, elfaritaj de
ili, iĝas ja iliaj posedaĵoj kaj
algluiĝas en la fundo de ilia kor’.
Sekve, la deveno de la semoj de la mav’
kaj mensogo ne troviĝas en ni homoj mem.
Mavo kaj mensogo, kiajn tenas la anim’
homa, estas la infero en la homa kor’.
La esprim’ “Infera Regno”, kaj esprimo mav’
aŭ malbono ambaŭ temas pri la samafer’.
Ĉar la homo estas kaŭzo de la mavaĵar’,
kiun li mem enposedas, al Infer’ li mem
iras kaj suferas en ĝi. Tial Vera Di’
absolute ne igas lin fali al Infer’,
ĉagreniĝi kaj ricevi punon en la sfer’.
Se malbonon ne deziras kaj ne amas li,
Di’ la homon savas el la regno de infer’
kaj kondukas lin ĉielen; do komprenu ni
ke la MASTRA DI’ nenial volas igi lin
fali ja malsupren en la regnon de infer’
Ho, ho, kara Di’, konfidas ĉion ni al Vi,
gloron al Vi, Vian benon donu do al ni!

<el la unua ĉapitro de la 56-a volumo, “la Rakontoj el la Spirita Mondo”>


Situacio en la Spirita Regno


La situacio en la regno de spirit’
estas tia: similegas ĉio al la mond’
kie ni karnuloj loĝas, nome, tiu ĉi
mond’ reala. Ebenejo, monto kaj montet’
rokoj, valoj kaj ravinoj, akvo kaj river’,
fajro, kaj eĉ ĝis folioj de la vegetal’,
ĉiuj estas samaj kun la aĵoj en ĉi mond’,
laŭaspekte. Sed, ĉar ili havas, en la mond’
de spirito, sian fonton, ili ĉiuj nur
en okuloj de spiritoj speguliĝas kaj
tamen tute ne en tiuj de la enkarnul’.
La ekziston kun la formo vidas nur la hom’
de la materia mondo, ĉar konservas li
la naturan originon. La distingo de
la Spirita Mondo kaj la Materia Mond’
klare kuŝas en la leĝo, starigita de
l’ Dio, do la homoj en la Materia Mond’
estas ne vidpovaj pri la fenomenoj de
la Spirita Mondo. Kiam en la regnon de
la spiritoj ili iras, laŭ permeso de
l’ Dio povas ilin klare vidi ĉiuj ajn.

*

Male, ĉieluloj kaj la enirinta hom’
en la regnon de spirito, restas sen la pov’
vidi la aferojn de la mondoj de natur’
aŭ fiziko. Tiam, kiam ili korpon de
hom’ depruntas pere de la sankta manier’,
apenaŭe ili povas vidi parton de
la reala mond’ kaj tion diri al la hom’.
La okuloj de karnuloj taŭgas por akcept’
de la lumo de la forma mond’ kaj tiuj de
ĉieluloj kaj spiritoj taŭgas por akcept’
de la lumo de l’ Ĉiela Regno; jen la Di’
kreis tiel bone kaj en la okuloj de
ambaŭ ĉio speguliĝas kiel egalaĵ’ .
La substancaj fenomenoj de l’ Spirita Mond’
ĉiuj estas aranĝitaj de la MASTRA DI’ ;
tion ĉi kompreni, por la homoj en la mond’
de natur’ , neniom eblas. Homoj kun la sens’
karna ne facile povas kredi krom afer’
kiun ili povas vidi nudokule aŭ
krom aferoj, alpreneblaj per la palposent’
de la mano kaj piedo kaj per la vidad’.

*

Homoj de l’ reala mondo pensas sur la baz’
de l’ aferoj, kiel mi jam tuŝis: la pensad’
estas ne spirita, sed al la materiec’
ja devias. Inter Mondoj de Spirito kaj
Materio estas, kiel jam menciis mi,
simileco. Post la morto pensas ajna hom’
ke ankoraŭ daŭre loĝas li en la vilaĝ’,
kie li naskiĝis, en la mond’, de kie li
venis. Tial, multaj homoj diras ĉe la mort’,
“De nun mi ekiros cele al postmorta mond’,
al la Mond’ Spirita, regno de la similec’.

*

Tiun staton, kiam homoj iras al la mond’
de spiritoj, forirante de ĉi tiu mond’,
oni nomas “morto”. Tiu, kiu mortas kaj
celas al la Mond’ Spirita, portas ĉion ajn,
kio apartenas al la korpo kaj anim’.
Sed la materian parton ja forlasas li
sur la ter’, ĉar ĝi forputras; tiel kun la korp’,
forme sama, kiel en la Materia Mond’,
li eniras en la vivon post ĉi tiu mond’.
Ĉe l’ rigard’ troviĝas inter materia korp’
kaj spirita korp’ nenia diferenca part’.
Sed, reale, la agadon de spirit’ la korp’
jam komencas, apartiĝas disde aĵoj kaj
ecoj materiaj, iĝas pura kaj la stat’
de la interkontaktiĝo kaj intervidiĝ’
kun spiritaj aĵoj, same kiel en la Mond’
Materia, ja okazas . Kaj post la enir’
en la regnon de spirito, kredas ĉiu ajn
ke li daŭre restas en la korpo, kiun li
havis en la materia mondo, sen memor’,
kiel mortis kaj foriris de l’ reala mond’.

*

Eĉ post la eniro en la regnon de spirit’
homo ja konservas daŭre la sentumon de
karno aŭ ekstero, tial ĉiuj, kiujn li
vidas, aŭdas, diras, flaras, gustumprovas kaj
tuŝas, senescepte samas kiel en la Mond’
Materia. Ankaŭ en la regno de spirit’,
homoj havas la deziron de reputaci’,
rang’, feliĉo kaj riĉeco. Homoj pensas kaj
introspektas, kortuŝiĝas, havas amon kaj
memkonscion; kiuj amas la sciencon, kaj
legas kaj klopodas verki librojn. Tial “ mort’ ”,
alivorte, nur transiro al alia lok’
de ĉi tiu loko. Ĉiujn konservaĵojn ni
portas kun ni en diversajn lokojn ien ajn
kaj aktive agas. Sekve, “morti” temas nur
pri l’ formorto de la formoj materiaj, sed
ne signifas la perdiĝon de la propra viv’.

*

Kiam homoj renaskiĝas en ĉi tiu mond’
laŭ la Dia volo, ili ne memoras jam
la antaŭajn okazaĵojn; tio estas spec’
de la puno kaj troviĝas jam nenia voj’
ĝin eviti. Ĉiuj, kiuj fojon en la Mond’
de Spirito reviviĝas kaj en homa mond’
ja denove renaskiĝas, estas, laŭ rigard’
de ĉe l’ regno de spirito, nur animoj de
malfeliĉo. Dum la homo vivas en la mond’
materia, li bezonas paŝi sur la voj’
de l’ kvin ĉefaj virtoj, kun la kulto al la Di’
kaj plenumi la mondsavon. Kiel filoj de
Dio, homoj ni, klopodu por la realig’
de la komisi’, donita de la MASTRA Di’;
tio gravas por ni homoj, se ne povus ni
realigi, devus vagi ni ja post la mort’
en la Mond’ Intera aŭ sur la infera voj’.
En la regno de abismo suferegojn ni
havus multe kaj diverse. Do, decidu ni
havi la solidan kredon je la Vera Di’,
realigi bonon, studi belon kaj, kun fort’
la plej granda, peni por la devo kiel hom’.
Tiel, diligentaj estu homoj pri l’ prepar’
por la supreniro al la regno de ĉiel’,
porĉiama kaj eterna, kun esper’ kaj ĝoj’.
Unuiĝas la spirita mondo kaj la mond’
materia, viv’ kaj morto ne malsamas, kaj
spitas vojon: pensi vivon pli malpeza ol
morto, kaj estas malbone: pensi vivon pli
peza ol la mort’. Poluru kaj purigu vi
la animon, ja momenton post momento, kaj
sin dediĉu al la sankta plano de l’ regad’
universa en la Dia Regno kaj la Mond’
Materia. Jen parolis mi laŭ Dia vol’.

(postparolo de la 15-a volumo de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”)



Mondo de “animo-super-korpo-ismo”


La Spirita Mondo temas pri la mondo de pensado, kaj ĝi estas senlime granda mondo de spiritoj. La reala mondo estas speguliĝo kaj miniaturo de la mondo de spiritoj. La speguliĝo de la formoj de la Spirita Mondo estas la reala mondo aŭ natura mondo. Pro tio oni nomas la realan mondon spegulita mondo (Ucuŝijo).

*
Ekzemple, se oni fotas la grandan Monton Fuĵi, altan je 13000 ŝakuoj(futoj)1), la bildo de Monto Fuĵi reduktiĝas en la papero de du kvadrataj sunnoj2); jen tiu foto temas pri la reala mondo aŭ spegulita mondo. Monto Fuĵi en la foto estas tre malgranda, sed la reala aĵo mem estas, kiel scias la homoj, alta montego, etendita sur tri provincoj de Sun, Kou kaj Bu (Suruga, Kai kaj Musaŝi). Jen la dispirita regno estas tiom granda, kiom la homoj en la reala mondo tute ne povas havi eĉ la revon pri ĝi. Eĉ la ĉefa navo de iu jaŝiro nur en unu kvardata kenno3), en la Spirita Mondo ĝi estas tiom granda, kiom preskaŭ 10 kvadrataj rioj4), laŭokule de la homoj en la reala mondo. Ĉar la aĵoj en la reala mondo ĉiuj estas speguliĝoj de la dispirita regno.

1) Ŝakuo = japana malnova mezurunuo pri longo (unu ŝakuo egalas 30 centimetrojn)
2) Sunno = japana malnova mezuerunuo pri longo ( unu sunno egalas 3 centimetrojn)
3) Kenno = japana malnova mezurunuo pri logo (unu kenno egasa 180 centimetrojn)
4) rio = japana malnova mezurunuo pri longo ( unu rio egasa 3927 metrojn)

*
Eĉ en tiom malgranda altaro, kiom nur malpli unu ŝakuo, senlime multaj dioj kaj prapatraj spiritoj loĝas, ne sentante la malvastecon. Ĉi tio okazas, ĉar dioj aŭ spiritoj konsistas en la mondo de emocio kaj penso kaj ili povas libere plilongigi la penson. ”Sur la plej solida tero ni starigas la pompan kolonon, faras plej alte ĉigiojn* sur la tegmento de Dia Templo”, jen tiel oni dediĉas la preĝvortojn, konstruante kapeleton nur kun grandeco de tri kvadrataj ŝakuoj, aŭ oferante nur malmultajn manĝajojn, oni recitas la preĝvortojn, “ni monte oferas la manĝaĵojn sur la tabloj de altaro”: la preĝvortoj neniom falsas. Ĉar la reala mondo estas mondo de modelo aŭ formo, la kapeloto kaj oferaĵoj, kiel mi jam menciis, samas kun la foto de Monto Fuĵi: en la dispirita regno estas konstruata ekstreme pompa kapelo, kaj la oferaĵoj fariĝas tiom multe da manĝaĵoj, kiom ne mankas, eĉ se senlime multaj dioj manĝas.

Ĉigioj = krucitaj trabetoj ĉe la tegmento de ŝintoa templo
*

En la mondo, ĉe ĉio, ĉefa estas la Spirita Mondo, kaj subalterna estas la reala mondo aŭ la forma mondo. Ĉio kaj ĉiuj aferoj estas organizataj animo-super-korpo-isme, jen ĉi tio estas fakto de la universo kaj regado de Dio. Se aŭdos tian aserton homoj, kiuj ne scias ke, escepte de la reala mondo, evidente ekzistas la dispirita regno, plejeble moke ignoros. La verajn fenomenojn en la Spirita Mondo, senlima kaj absoluta, senkomenca kaj senfina, per la intelekta povo de homoj, kiuj loĝas en la limigita reala mondo, neniu povas kompreni.

(resuma priskribo en la 21-a volumo de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”)


Sankta parolo

En la universo troviĝas du mondoj, t.e. la Spirita Mondo kaj la Materia Mondo. Kaj, en la Spirita Mondo troviĝas du flankoj, t.e. la Dia Regno kaj la abisma-malluma regno; meze inter ĉi tiuj du flankoj estas unu mondo, t.e. la Intera Regno aŭ la spirita regno. Kaj, en la Materia Mondo aŭ la natura mondo troviĝas diferencaj partoj, nome, tago kaj nokto, malvarmo kaj varmo; ĉi tion oni povas kompari kun tio ke en la Spirita Mondo ekzistas du Regnoj Ĉiela kaj Infera. La homo ricevas la rektan aŭ malrektan internofluon de la Spirita Mondo, kaj per la materio en la natura mondo, t.e. per la triopo da korpaj ecoj (solideco, moleco kaj flueco) estas kreita la karno, kaj farante ĉi tiun karnon sia loĝejo, restas spirito. La spirito estas ja homo mem. Unuvorte la karna ujo de l’ homo estas nenio alia ol la loĝejo de spirito. Ĉi tiun principon oni nomas animo-super-korpo-ismo. La spirito estas unu individuo, formita el la bono de amo kaj vero de kredo, kiuj estas Dia karaktero. Tiel, la homo posedas, unuflanke penson de amkredo, aliflanke karnan deziron, kiu kreskigas la korpon kaj igas lin vivi kaj labori en la reala mondo. Ĉi tiu karna deziro venas de, tiel nomata, amo. Sed, amo por korpo estas memamo. Amo, kiu rekte venas de Dio, estas nomata Dia amo t.e. universala amo ami Dion kaj ĉion. Kaj, memamo estas tia, kia amas memon kaj amas socian profiton, necesan por si mem, kaj ĉi tio estas memprofita koro.

*

Dum la homo havas sian korpon, memamo estas nepre necesa; samtempe, li devas retroiri al la fonto kaj klopodi por reveni al la vera Diamo. Se rigardi de la Spirita Mondo, la homo estas spirito, kaj la spirito inkluzivas ambaŭ flankojn, bonan kaj malbonan. Pro tio, la homo estas animalo spirita kaj ankaŭ korpa. La spirito kaj progresante fariĝas ĉielulo, kaj degenerante fariĝas ogro en la Infera Regno, nome, ĝi staras sur la akvodisiga eĝo de bono kaj malbono, justo kaj maljusto. Kaj, preskaŭ ĉiuj homoj, se rigardi de la Dia Regno, vagas en la spirita regno (la Intera Regno) farante la homan karnon sia loĝejo. Tiel, la spiritojn, kiuj apartenas al bono, oni nomas garddio, kaj la spiritojn, apartenantajn al malbono, oni nomas vic-(flanka)garddio. Garddio estas spirito, kreita de Dio por servi al la celo aŭ laboro de la ĉielula regno, ricevante la rektan internofluon de Dikaraktero kaj farante la homan karnon kiel organon; ĉi tiu garddio salte fariĝas primara garddio kaj aliĝas al la vico de ĉieluloj, kondiĉe ke ĝi ne estas lezita de malbona spirito aŭ vic-garddio kaj bone reguligas la vic-garddion. Aliflanke, kiam la garddio fariĝas tia malnobla spirito, ke li estas superregata de malbona spirito aŭ vic-garddio kaj eĉ kontente akceptas ĝian ordonon, la spirito mem estas faligita en la Inferan Regnon kune kun vic-garddioj. En ĉi tiu tempo bona spirito estas preskaŭ kunigita kun malbona spirito, kaj nur vic-garddioj superregas kaj aroge kondutas. Kaj ĉi tiu malbona spirito estas tiu, kiu formiĝas el la plej forta memamo en la natura mondo, t.e. diversaj malbonoj kaj mensogoj, enŝteliĝintaj de ekstere. Tiun, kies animo estas okupita de tia malbona spirito, oni nomas homo de korpo- super-animo-ismo. Kaj, ĉiuj kune, kiel bonaj spiritoj, tiel ankaŭ malbonaj, resume nomiĝas spirito.

*

Koncerne la modernajn homojn, preskaŭ ĉiuj el cent personoj ne konservas la staton de ĉielula animo, t.e. de primara garddio; ili apartenas al la spirita regno (la Intera Regno), kaj en la spirita regno plejparto da homoj apartenas al la Infera Regno, kie disvolviĝas nur eksteraĵoj. Kaj, iuj ajn scienculoj en la nuna tempo kaprompe cerbumas por interpreti ĉion en la universo, kaj ili studas kaj studas, sed ili ankoraŭ ne scias, kio estas spiritaj aferoj. Kaj tamen ili klopodas por atingi la veron de la universo kun la sinteno freneza-demenca. Ĉi tion ni nomas la studo korpo-super-animo-isma. Tre bedaŭrinda estas tio ke troviĝas multaj, kiuj falas en la studon de korpo-super-animo-ismo. Ĉiuj estas senescepte vic-garddioj, gardantaj nokton aŭ malluman mondon, kiel diras Diaj Revelacioj. Tiel skribitaj “survojaj fieruloj” estas tiuj, kiuj vagas en la spirita regno, ekzistanta survoje al la ĉielula regno aŭ al la Infera Regno.

Ĉar en la universo ekzistas du dividitaj partoj, t.e. la Spirita Mondo kaj la Materia, oni tute ne povas vidi la veron nur per unu flanko. Esplori la veron de la Spirita Mondo, senlima kaj absoluta, senkomenca kaj senfina, agnostika kaj neantaŭvidebla per la scienca kono, t.e. sur la bazo de la natura leĝo, estas nesaveble stulte kaj freneze. Antaŭ ĉio, la scienculoj en la moderna tempo faru la transformadon de sia cerbo, eĉ iomete rekonu la ekziston de la spiritaj aferoj, sciu la veran bonon per la rekta internofluo de Dio, kaj kaptu la kondukilon por kompreni la veran veron, se ne, ili atendu dum 100 jaroj ĝis nature puriĝos Hoanho (Flava Rivero). Eĉ se scienculoj klopodos dum milionoj da jaroj en la nuna sinteno, ili povos atingi la celon neniam. Kiel someraj insektoj ne povas konvinkiĝi pri la ekzisto de vintra neĝo, ĉe la nunaj scienculoj la saĝo estas malluma kaj la scikono estas malprofunda, kaj krome ili estas fieraj kaj orgojlaj, kaj ili pensas, ke ĉiuj problemoj en la universo estas solveblaj per iliaj scikonoj, aŭ ili pensas, ke ili jam solvis preskaŭ ĉiujn. Mi devas diri, kiel simplanimaj ili estas! Koncerne la movadon de astroj, la rotacion de la tero, la bonordan iradon de la luno, kaj la principon de malvarmo kaj varmo k.t.p., troviĝas nenia solvo, kiu konvinkas nin. Kun la solvo, plena je kontraŭdiroj kaj konfuzoj, ili vagadas en la mallumega stato, kontraŭas al la suna lumo, kaj ekvidinte nur feblan vaglumon de la transtomba mondo, ili brue dissciigas kvazaŭ ili faris grandan inventon. Kia mizero! Se rigardi de tiuj, kiuj iluminiĝas eĉ iomete, la stato estas tia, ke nokte svarmas monstroj. Koncerne la mezuron en la reala mondo, oni povas esplori ĝis ia grado per la scikono pri kalkulo. Sed, kiom ajn eminenta estas la doktoro de matematiko, li tute ne povas solvi la lastan parton. Ekzemple, dividinte dekon en tri partojn, tiun trionigon ni daŭrigu laŭvice unu post alia, kaj tamen, en la fino, nepre restas detala cifero “unu”. Ĉi tiu “unu” estas tute ne solvebla cifero, kiom ajn ni klopodos studi. Kiel oni faru unu paŝon tra la pordo de la situacio en la Spirita Mondo per tia stulta kaj nebula scikono, kia ne havas la kapablon konduki al la rezulto, kiom ajn oni antaŭenpuŝas la studon de la aferoj, naturaj aŭ sciencaj, estante en natura mondo?

*

Mi, diktanto, malsekretigas la cirkonstancojn de la Spirita Mondo al la homoj en la reala mondo, malsaĝaj kaj malkleraj, ricevinte el la Spirita mondo la rektan internofluon de la Dikaraktero, konsistanta el la ambono kaj kredvero de Dio, aŭ la nerektan internofluon de diversaj anĝeloj; ĉi tio tamen donas al mi tian sentimenton kvazaŭ mi donus perlon al porko. Se mi dirus tiel, aŭskultantoj moke ignorus min kiel frenezulon aŭ megalomaniulon. Sed, en mia rigardo, nenie troveblas tiom malbonaj kaj obstinaj uloj, kiom scienculoj en la nuna tempo. Tio estas tre ridinda, ke la sintitolantaj sciencistoj, kiuj, desegnante krucetojn (sur kotonŝtofo) kaj konfeitojn (nomo de kuko), farante pluson kaj minuson ununura armilo, kaj kies studo pri la reala mondo ankoraŭ ne atingas la pordon, volas enŝovi sian nazon en la temon pri la aferoj de la Spirita Mondo kaj volas prijuĝi ilin. Pro tio, koncerne la komprenon de ĉi tiu verko “la Rakontoj el la Spirita Mondo”, neeviteble estiĝas diferenco laŭ la grado de la saĝo kaj iluminiĝo de la legantoj aŭ laŭ la grado de dispiritoj, kiuj reagas al la legantoj.

*

La vero de la universo, ekde la genezo ĝis la eterna estonteco, neniom ŝanĝiĝas. Sed, laŭ la grado de ĉies iluminiĝo speguliĝas diverse, nome, oni devas scii, ke la ŝanĝiĝo ne okazas ĉe la vero mem, sed okazas ĉe la homa scikono. Se la homoj en la nuna tempo povus aparteni al la komunumo en la Ĉiela Regno, rekte regata de Dio, kaj aliĝi al la vico de ĉieluloj, ili povus facile kaj klare vidi la sistemon kaj strukturon de la universo, sen rompi la kapon, sen dolorigi la koron, sen difekti la pulmojn kaj sen alporti neŭrastenion, kiel okazas ĉe la nunaj sciencistoj.

*

Ĉi tie mi povas prezenti la sanktan metodon nomatan “Ĉinkon-kiŝin”, kiel ununuran rimedon por komunikiĝi kun la Spirita Mondo. Oni nomas “Kiŝin” la staton unuiĝi kun Dio, tiel ke homa spirito ricevas la internofluon de la Dikaraktero rekte de la Granda Origina Dio, t.e. la MASTRA DIO (aŭ Dio). ”Kiŝin” signifas, ke nia animo revenas kaj unuiĝas al la karaktero de Dio, kiu estas la origino de la homa spirito. Ĉar pere de “Kiŝin (Diposedo)” oni povas ricevi la rektan internofluon de Dio, la ricevinto estas komunikanto de la faktoj de la Spirita Mondo, plej necesa kiel profeto.

*

Due, tia estas nomata “Ŝinken (anĝelposedo)”: ĉieluloj, kiuj, prilumitaj de la karaktero de Dio, akiris la saĝ-iluminiĝon kaj progresis ĝis la rango de anĝelo, malsupreniras al homa spirito kaj komunikas al la homa mondo la cirkonstancojn de la Dia Regno. Aŭ ĉi tion oni nomas nerekta internofluo de Dia karaktero. Ankaŭ ĉi tiu estas sankta metodo por komuniki la cirkonstancojn de la Spirita Mondo ĝis ia limo al la homa mondo tiel ke, serĉante profeton, anĝelo igas ties spiriton plena je sia karaktero.

*

Plue, ekzistas tiaj malicaj spiritoj, kiuj, penetrante en homan korpon, mensogas kaj faras malbonon. Ilin oni nomas “Huku-Ŝugoĵin (vicgarddio)”. Ĉi tiu stato estas nomata “Ŝinpjoo (aŭ obsedo)”.

*

Ĉiuj pseŭdprofetoj aŭ pseŭdosavantoj (kies spiritoj mem) profunde kredas la flustradon de vicgarddio, kaj ankaŭ la penetranta spirito konsideras sin mem nobla dio kaj prenas la aferojn, pri kiuj ĝi persvadas kaj instruas, kiel Diajn vortojn. Tia Ŝinpjoo (aŭ obsedo) estas faro de sinistra spirito kun memamo kaj honoramo; gi embarasas publikon kaj treege malhonoras la sanktan karakteron de Dio. Ĉi tiu obsedo estas faro de tiaj spiritoj, kiaj, apartenante al iaj grupoj de la Infera Regno, intencas pereigi al la homoj de l’ reala mondo iliajn bonajn spiritojn kaj ankaŭ karnojn. Tiuj homoj, kiuj lastatempe sin nomas majstro de “Tengancu” aŭ “Senrigan” (klarvido), aŭ majstro de mediumismo, preskaŭ ĉiuj estas vicgarddioj apartenantaj al la Infera Regno. Apenaŭ en la nuna tempo, en la okcidentaj landoj, pere de mediumoj oni komencas kompreni, ke krom la Materia Mondo ekzistas ankaŭ la Spirita Mondo, sed, koncerne ĉi tiun studon, eĉ tre progresintaj homoj restas en tia nivelo, ke ili nur faras unu paŝon en la spiritan regnon (aŭ la Interan Regnon): koncerne la cirkonstancojn de la ĉielula regno, ili povas imagi ja neniom. Ŝajne tre malofte aperas tiaj mediumoj, kiuj, rigardante de malproksime nur lumpecon de la ĉielula regno, plej malaltklasa, arbitre konjektas. Oni devas esplori la veran fakton de la Spirita Mondo, kaj penetri ĝian profundon, se ne sufiĉe, almenaŭ en ĝian certan parton. Se oni komunikas la cirkonstancojn senorde al homa mondo, oni male pli kaj pli grandigas la suspekton en la homo, obstina kaj malklera. Pro tio, la studantoj pri la Spirita Mondo devas sufiĉe studi la ordinaran karakteron de mediumo, kaj supersufiĉe serĉi kaj esplori lian animon. Se ili studas malsincere pro scivolemo, la studantoj mem devas ne nur iri al la Intera Regno, sed eĉ fali sur la vojon de infero. Ĉi tio neeviteble okazas pro la emocioj en ilia koro.

*

Nu, oni resume nomas Kamigakari, kaj Diposedon (Kiŝin) kaj anĝelposedon (Ŝinken) kaj obsedon (Ŝinpjoo), sed ni devas scii ke inter ili troviĝas grandaj diferencoj pri nobleco kaj malnobleco. Mi, diktanto, havis honoron ĉeesti apud la Fondintino de Oomoto dum ĉirkaŭ 20 jaroj, rigardante al ŝi la situacion de la Diposedo. Fondintino ĉiam karesis sian frunton per la dikfingro de dekstra mano, dirante ke Dio eniras en la korpon tra la frunto. Frunto estas la plej sankta loko, aplikebla al la plej alta parto de Takaamahara (la Dia Regno); la internofluo de la karaktero de Dio komenciĝas nepre de la frunto, kaj finfine atingas la tutan vizaĝon. Tiel la homa frunto, aplikeblas al ambono, kaj la vizaĝo aplikeblas al la tuta interno de Dikaraktero. Kvankam tro respektinde, mi, diktanto, kiel Saniŭa (juĝisto pri dio aŭ spirito) atentadis tiun punkton dum longa tempo kaj fine komprenis ke ŝi estas ununura granda profeto surtera, plenigita de la sankta spirito de Dio.

*

Kaj, en Takaamahara (la Dia Regno) troviĝas du grandaj distingoj, t.e. la anĝela regno kaj la ĉielula regno, kaj de nun mi klarigu, provizore nomante la ĉielulojn, loĝantajn en la anĝela regno, dimisiaj ĉieluloj, kaj tiujn en la ĉielula regno diservaj ĉieluloj. Nome, la internofluo (nerekta), venanta de dimisia ĉielulo, estas sentata ĉe diversaj flankoj de la tuta korpo homa kaj fine enfluas en la cerbon. Oni faras la kolektopunkto la tutan spacon, de frunto aŭ tempio ĝis la tuta cerebro. Ĉar ĉi tiu parto estas aplikebla al la saĝo de la anĝela regno. Kaj, la internofluo (nerekta) de la diserva ĉielulo komenciĝas de la parto, nomata metencefalo, kie troviĝas ankaŭ cerbeto, t.e. enfluas ĉe la tuta loko, de oreloj ĝis la cerviko. Tial, ĉar ĉi tiu parto aplikeblas al iluminiĝo.

*

Kiam la supre menciitaj ĉieluloj volas interparoli kun homoj, kiel mi jam klarigis, ili eniras en la homaj pensoj. Ĉiuj, kiuj parolas kun ĉieluloj, povas ankaŭ vidi la objektojn, tie estantajn, per la lumo de Takaamahara ( la Dia Regno). Tio estas tial, ĉar la internaĵo (spirita sensivo) de tiu homo estas envolvita en tiu lumo. Kaj ĉieluloj povas vidi la surterajn objektojn pere de ties internaĵo. Alivorte, ĉieluloj vidas la realan mondon per la internaĵo de koncerna homo, kaj la homo vidas la tutajn objektojn de la Ĉiela Regno, envolvite en la lumo de l’ Ĉiela Regno. La ĉieluloj en la Ĉiela Regno harmonias kun la objektoj en la reala mondo per la homa internaĵo, kaj tiamaniere ankaŭ la reala mondo harmonias kun la Ĉiela Regno. Ĉi tion oni esprimas “la identeco de la mondoj spirita kaj materia”, “la unueco de spirito kaj karno” kaj “la unukorpeco de lumo kaj mallumo”.

*

Kiam Dio interparolas kun profeto, Li ne enfluas en la homan internaĵon, kiel okazis en la pratempo aŭ la Dia tempo. Unue Dio plenigas iun spiriton per sia figuro kaj tiun transformitan spiriton sendas al la korpo de profeto. Pro tio, ĉi tiu spirito, plenigita per la spirita virto de Dio, komunikas Liajn vortojn al profeto. Tia kazo ne temas pri la enfluo de Dia karaktero, sed temas pri komunikado. Ĉi tiu komunikado temas pri la ago anonci al la homoj de la reala mondo la cirkonstancojn en la Spirita Mondo aŭ la volon de Dio.

*

Pro tio, tiuj vortoj de la komunikado aŭ anoncado ja temas pri sanktaj vortoj, rekte eldiritaj de Dio: ili ĉiuj estas senŝancelaj, eternaj kaj plenaj je Dia karaktero. Kaj la sanktaj vortoj ĉiuj inkludas en si sekretaĵojn. Kaj tamen, ĉar por vidi la sekretaĵojn la ĉieluloj en la Ĉiela Regno klopodas laŭ la spirita aŭ ĉiela valoro, ili povas tuj kompreni Dian volon; sed, ĉar la homo klopodas interpreti la sanktajn vortojn laŭ la natura aŭ scienca valoro, li fariĝas pli kaj pli dubema kaj tute ne povas atingi la kontentigan solvon. Tial, por realigi la celon, t.e. la akordiĝon de la Ĉiela Regno kun la reala mondo aŭ la akordiĝon inter la Spirita Mondo kaj la Materia, kaj por realigi la staton “unuiĝo de Dio kaj homo” Dio igis la Spiriton Mizu malsupreniri por detale interpreti la sanktajn vortojn, eldiritajn de l’ rekta profeto, kaj por instrui kaj gvidi la homojn en la Materia Mondo.

*

Se vi legas tion, kion ĝis nun mi klarigis, certe vi povas klare kompreni, kiamaniere spirito, plenigita de Dia karaktero, sin metamorfozas. La spirito, plenigita per la karaktero de Dio, kredas, ke ĝi mem estas Dio, kaj tamen ĝi scias nenion krom tio, ke la vortoj, kiujn ĝi eldiras, devenas de la Dikaraktero. Kaj, ĝis tiam, kiam ĝi diras ĉion direndan, ĝi firme kredas, ke ĝi estas Dio kaj la vortoj, kiujn ĝi eldiras, estas tiuj de Dio, sed se ĝi plenumas la mision, Dio jam reiras al la ĉielo. Tiam la Dikaraktero tuj malsuperiĝas kaj la vortoj komencas perdi klarecon, kaj, en tia stato, ĝi perceptas kaj konstatas, “mi estas simpla normala spirito, miaj vortoj ĉiuj devenas de Dio”. Kaze de la Fondintino de Oomoto, dekomence ŝi jam bone sciis, ke ŝi komunikas Dian volon pere de la rekta internofluo de Dio, kaj ke ŝi, kun la spirito saturita per Dia karaktero, plenumas la rolon de la komunikado por publiko. Tiuj pruvoj estas registritaj tie kaj tie en “Diaj Revelacioj”. Ĉar nun mi evitas superfluan ĝenon, bonvolu bone studi la Diajn Revelaciojn de la Fondintino kaj vi povos klare vidi la cirkonstancojn.

*

Kiu rekte posedis la Fondintinon, estis DIO OOKUNITOKOTAĈI, la Granda Origina Dio, kaj Liaj spiritoj estis nomata dio Kunitakehiko kaj dio Ŭakahimegimi. Sekve en la diversaj lokoj de “Diaj Revelacioj” troviĝas tiaj frazoj: “... manifestiĝas la Prapatra Dio de ĉi tiu mondo kiel la dio Kunitakehiko...” aŭ “... unuiĝinte kun la spirito de Ŭakahimegimi Mi sciigos ĉiujn aferojn de la tri mondoj, materia obskura kaj Dia, al la popoloj en la mondo. T.e. saturante la spiritojn de la dio Kunitakehiko kaj la dio Ŭakahimegimi en la spirita regno, la DIO venis al la animo de la profeto nome al la Fondintino, surtera ĉielulo, apartenanta al la Ĉiela Regno, kaj donas sanktajn vortojn. Jen ni povas kompreni tiel.

*

La ĉielulo komprenas per nur unu aŭ du vortoj la signifon, kiun la homo en la Materia Mondo apenaŭ komprenas per kelkcent vortoj. Tial, la sanktaj vortoj, montrataj de Fondintino aŭ Profeto, estas tuj komprenataj de la ĉielulo, sed la vortoj ne estas komprenataj de tiuj homoj en la reala mondo, kiuj vagadas en la Intera Regno, ĉar iliaj scikonoj estas mallumaj, iliaj okuloj estas malklaraj kaj iliaj oreloj estas duonfermitaj. Sekve, kiel la komunikanto, kiu persvadu la publikon detale klarigante la sanktajn vortojn, la spirito, saturita per la karaktero de Dio Mizu, venis al la korpo de Henĵoo-njoŝi (virkorpa-virinanima homo, t.e. Onisaburo), laŭ la vero de proporcio, kaj partoprenis en la sankta projekto, t.e. por enfluigi la sanktajn vortojn en la internon de publiko tra ties oreloj kaj okuloj, plifaciligante la klarigon: farante la esprimon de unu aŭ du vortoj al tiu de kelkmil, aŭ unu paĝon al kelkcent paĝoj da frazoj. Pro tio, kiuj povas rekte kompreni la “Diajn Revelaciojn” de la Fondintino, tiuj estas spiritoj, jam apartenantaj al la komunumo de ĉieluloj, dume spiritoj, kiuj vagas en la Intera Regno, devas akiri la nerektan komprenon per la detala klarigo de Spirito de Mizu. Sed, kiuj ne povas konsenti eĉ tian detalan klarigon, ekhavas dubon kaj eĉ rigardas ĝin kiel studobjekton, tiuj estas homoj stultaj kaj sensciaj, fieruloj kun nematura instruiteco kaj, plue, ja pseŭdsciencistoj. Tiaj estas homoj, jam apartenantaj al la Infera Regno, tio estas evidenta laŭ la vero de proporcio. Tiaj estas homoj, jam ne facile saveblaj, ĉar ilia interno estas tute fermita, ja fermita fronte al supra direkto; malfermita estas nur ekstero kaj iliaj pensoj turnas dorson al Dio, kaj tamen direktas nur al la infero sub la plando. Kaj, la scikono fariĝas obskura, la spirita aŭdosenso fariĝas malakra, la spirita vidsenso fariĝas blinda, kaj ne facile atingas la internon, iaj ajn lumo kaj sono. Sed, Dio klopodas por savi la inferajn spiritojn, sendistinge pri tago kaj nokto, metamorfozante sin diverse, ĉar Li estas posedanto de la plej grandaj kompatemo kaj amo. Ha, ha, Kamnagaratamaĉihaemase! (Ĉio estu laŭ Dia plaĉo)
(El la 48-a volumo, la unua ĉapitro de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”)


/////////////////////////////////////////////////////////////

Postparolo

Ĉi tiu verko “Fundamento de Spirito” estas verkita de Majstro DEGUĈI Onisaburo, libertempe inter la diktadoj de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”, kaj publikigita en la revuo “Dia Regno (Kami-no-kuni)” inter numero: la 25-a de novembro 1922, kaj la numero: la 25-a de aprilo 1923. Ĉi tiu verko estas ekstreme grava literaturo, kiu ekzakte klarigas la ekziston de la Spirita Mondo kaj la vivon post la morto, en tia period, kiam subite vigliĝis la studo pri spiritualisma problemo.
Poste, la teksto estis represita ĉe ĉiu fino, de la 16-a volumo ĝis la 24-a en “la Rakontoj el la Spirita Mondo”, kaj plue ĝi estis eldonita en la libroformo. En la 27-a jaro de Ŝooŭa, 1952, post kiam Oomoto estis refondita, ĝi reeldoniĝis, sed ĝi restis ankoraŭ neeldonita ĝis nun. Ĉifoje, oni decidis eldoni ĉi tiun verkon, surbaze de reviziita libro de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”; ĉi tiu estas vere konvena libro kiel la gvidlibro por ekscii la resumon de la cirkonstancoj en la Spirita Mondo.
Cetere, en la fino de ĉi tiu libro ni aldonis:”Dia Volo (la ĉapitro unu en la 56-a volumo)”,”Sankta Parolo (la 1-a ĉapitro en la 48-a volumo)”, ĉiuj legantoj komprenos la resumon de la mondo de spiritoj per ĉi tiu libro, kaj plue, tralegos ĉiujn volumojn de “la Rakontoj el la Spirita Mondo”.

En la 7-a de aprilo, en la 45-a de Ŝooŭa, 1974

Redaktanto