Esplorado de Vivĝojo of EPA

Esplorado de Vivĝojo


Hidemaru Deguĉi


El japana tradukis Eizo Itoo


Antaŭparolo
Hidemaru Deguĉi
Ĉiutage mi pripensadas – pri la mondo, pri la homo, laŭ diversaj flankoj.
Precipe pri mi mem mi pripensas je ĉiu kazo, sed tamen mi ne komprenas. Je ĉiu ago de aliaj personoj mi pripensas nete objektive; pri la ŝanĝoj de la mondo mi profunde pensas unu post alia – sed nenion mi povas kompreni. Mi nur komprenis, ke en la mondo povas ekzisti aĵoj de minimumo ĝis maksimumo tiel horizontale, kiel ankaŭ vertikale.
Mi nun vivas naskita ĉi tie en la mondo kaj tio signifas, ke mi certe portas ian mision. Mia vivcelo eble ne devas esti nur akiri gloran honoron nek gajni agnoskon de merito mondecan. Se mi vivos kvindek aŭ sesdek jarojn en ĉi tiu mondo, mi devas postlasi ion, kiel memoraĵon de vivo. Estas bone, eĉ se mia laboro restos tute ne taksata. Se mi ne povos ion ellabori, almenaŭ mi devas postlasi signojn de mia penado por ellabori.
Mi notos ĉiufoje, kiel mi suferis aŭ kiel mi komprenis, por ke espereble tiu noto iel helpu al la postvenontoj.
Lastatempe mi forte konvikiĝis, ke tio ne estas vana. Kompreneble en la estonteco multaj miaj spertoj montriĝos ridindaj. Mi miros, kial mi suferis pro tia bagatelaĵo. Sufiĉe, se mi povos mem vidi la progreson de mia penso kaj se ankaŭ por aliaj iel utilos miaj spertoj eĉ se naivaj. Ĉiuokaze la noto pri mia vivado kiel homo, -- mi ne scias, ĉu ĝi estas bonkvalita aŭ ne – donu iajn sugestojn.


La I-a Parto
ESPLORADO DE VIVĜOJO

1. Deziro esti feliĉa
Amo kaj saĝo
Estas vera feliĉo, kiam homoj reciproke sin amas, simpatias kaj dankas.

La homo deziras unu alian peronon, kiun li aŭ ŝi vere fidas. Estas kompatinde, se tia ne troveblas.

Unu diras, ke nenio estas pli kntentiga, ol labori por la persono, kiun oni amas, aŭ de kiu oni deziras esti amata. Alia konfesas: “Estas ne tolerable mizere ne havi personon, kiu ĝojas mian sukceson, nek personon, kiun mi deziras ĝojigi. Bonvolu kompati min, kiu trenas tian palan vivon.” Mi povas vere simpatii ilin.

Se iu havas volon doni ion al alia, kaj tamen se alia ne havas volon ĝin ricevi, ne kompletiĝas la rialto. Se A sopiras B, kaj tamen se B ne ŝatas A, ne efektiviĝas kompleta amo.
La mondo estas tenata per ekvilibro de kontraŭoj, reciproke sin al si direktantaj. La mondo fariĝas des pli feliĉa, ju pli komplete plenumas sian taskon la kontraŭoj.

La kapo koncentre reprezentas la tutan korpon. Se ne bone funkcias la kapo, tio ne estas nur pro la kapo mem, sed pro la tuta korpo. Se okazas difekto ĉe iu parto de l’ korpo, tio ne povas ne influi al la kapo. Estas necese, ke la reĝo kaj la vasalaro ambaŭ estu bonaj.

La homo estas tre kaprica estaĵo. Kiam li malsanas, li forte sopiras la sanon, abomenante la malsanon, kaj decidas en la koro ke li volonte laboros por la ia ajn tasko se resaniĝos. Kiam li resaniĝas, li tute forgesas la kordecidon kaj ĉiam plendas, grumblas. Ne estas pli granda feliĉo, ol labori en bona sano.

Ne estu tro malpacienca, se alia persono ne montriĝas kiel vi deziras. Homoj devas esti toleremaj atendante ĉies progreson, reciproke al si admonante kaj helpante.
Ĉio grava en la mndo povas polenumiĝi nur per la ĝusta persono. La fajro brulas vertikale supren dum la akvo fluas horizontale kaj ne povas esti alie. La sama akvo jen fariĝas katarakto, jen fariĝas maro, respektive ĉe taŭga pozicio.
Se iu estas dotita per pli mapli distingita karaktero, li certe iam fariĝos pli malpli distingita persono, eĉ se li trapasos kelkan zigzagon.

La artoj kaj scioj, kiujn homo akiras post naskiĝo, decidas lian tutan vivon. Sed plejparto da homoj entuziasme baraktas nur rekte akiri ilin, sed forgesas nutri sian naturon, kiu ebligas la akiron.

Eminenta oratoro, sed sen forto kaj virto, estas nenio pli ol gramofono. Pli valora estas forto kun virto, ol parolo impona.

Homo devas sin ĝeni, se oni lin traktas pli ol li efektive valoras. Pli feliĉa li estas, se li tenas kapablon de dek, estante en pozicio de ok. Vere respektinda estas homo, kiu ankoraŭ pli brilas, kiam lia fono nuliĝas.

Estas granda diferenco inter homo koleranta kaj li, ridanta. Estas kiel inter ĉielo serena kaj tiu pluva. Unu sama persono iam ŝajnas stulta, aliokaze sentiĝas tre eminenta. La veran naturon de homo oni povas vidi nur post certa tempo da interrilato.

La valoro de homo estas taksebla per la kvalito kaj kvanto de liaj amo kaj scio.

Faru
Ju pli da zorgoj, des pli da amo. Por la gepatroj la vartado de infano postulas multege da zorgoj. Sed ju pli multe ili zorgas por la infano, tiom pli kreskas ilia amo al ĝi.
Ŝparante penon kaj zorgon, oni nenion povas proprigi al si. Ankaŭ rilate al iu organizo aŭ societo, se ni sincere oferas por ĝia bono, tiom pli da amo naskiĝas en ni. Jes, ni plivastiĝas nur tiom, kiom ni oferas, prizorgas.

Veran konvinkon oni povas akiri nur dum aŭ en laboro. Do homoj kuraĝu efektive labori, eĉ se tio ŝajnas iom tro peza. Tamen laboru ne kiel maŝino, sed ĉiam dezirante akiri ĝeneralan konvinkon pere de l’ laboro.

Iuj pensas ke labori estas perdi. Absoluta eraro! Kiom homo laboras sincere, tiom li akiras spirite. Ne nur li pligrandigas sian kapablon per la sperto, sed ankaŭ multe pliriĉigas sian spiritan proprieton per la sugestoj el la laboro. La homo estas malperfekta estaĵo en la okuloj de Dio. Do ĉiu homo devas esti humila kaj preni proprigi al si iel eble plej grandan forton per lernado por esti taŭga servisto de Dio.
Homoj, ne konvinkitaj pri ĉi tio, emas kiel eble eviti laboron, kiel eble resti sen peno. La internofluo de Dio (saĝo, emocio, volo) strikte envenas en la tutan personecon de homo, nur kiam li faras ian laboron. Estas absurde deziri iris en paŝi, deziri plisanĝiĝi sen lerni.
Ĉia laboro entenas ion interesan. Do homo anstataŭ esti katenita de la laboro, devas ĝin subigi al si grandanime aj klopodi trovi en ĝi sian propran intereson.
Estas tre bone ke homo ĉiam havu intereson, esperon kaj celon en iu afero. Tiamaniere li povas marŝadi rekte antaŭen kun koro ĝojplena.
Homo devas ĉiam esti ion kreanta. For detiriĝemo! Senĉese penadi ion akiri, kiel eble funkciigante aŭ cerbon, aŭ manojn aŭ piedojn – en tio estas vera vivo.
Kompatinda estas tia malkuraĝulo, kia, alkroĉita al sama situacio, ne povas eliri el ĝi eĉ unu paŝon. Povas esti tia persono, kia, dezirante en la koreo iel rompi la rutinan kadron, kaj tamen retas en la sama situacio pro manko de decidemo. Kompreneble estas necese konsideri, ĉu nun estas la tempo decidi aŭ tempo esti pacienca.

Spite malfacilecon faru! Marŝu nur antaŭen!
Faru bruon iel ajn!
Pensu kaj pensu! Diru kaj diru! Faru kaj faru!
La negativo estas infero.
La pozitivo estas paradizo.
La kosmo turniĝadas sen halti eĉ unu momenton.
Faru ion ajn, kion vi ekvolas.
Faru per la tuta korpo, per la tuta koro!
Mobilizu ĉiujn ĉelojn de via korpo!
Streĉu ĉiujn sangangiojn de la tuta korpo!
Ion faru, ne gravas se ĝi aspektas banala.
Ne gravas, se ĝi ŝajnas nur infanludo.
Nur faru kun plena intereso.
Nur faru – jen vera vivo.
Ne gravas teorio. Ne gravas kiel ajn aliaj pensas.
Nur faru tion, kion vi volas, tion, kion vi decidis fari.
Faru unu post alia, kio aperas antaŭ vi.
Nur faru kaj faru!
Fari ja estas vivi!

Koncentradu ĉiujn fortojn al la nuna tasko, forgesante ĉion alian!

Multon vidu, atente vidu.
Multon aŭdu, atente aŭdu.
Multon flaru, atente flaru.
Multon gustumu, atente gustumu.
Multon tuŝu, atente tuŝu.
Multon pensu, atente pensu.
Kaj komprenu – nur tiel vi fine atingos la iluminiĝon.

Portu manĝon al via buŝo per via mano, kaj ĝin digestu per viaj stomako kaj intestoj, nur tiel ĝi vin nutras.
La vojo fariĝas via propra, nur se vi men ĝin troviĝas, ĝin jesas kaj ĝin iras.

Ne tro avidu vidi aŭ aŭdi. Tute nature vi vidos kaj aŭdos, nur se vi atingos la ĝustan pozicion. La homoj en la mondo, forgesante la antaŭkondiĉon t.e. atingi la ĝustan pozicion, nur vane avidas vidi aŭ aŭdi.
Kiamaniere oni povas atingi la ĝustasn pozicion? Unuvorte nur penu ekskluzive vivi la vivon ne sin trompante.

Por reveni al sia pura “mio”, homo nepre bezonas trairi la internan baraktadon.
Introspektante per la puranimo (konscienco) dotita de Dio, homo devas konscii la bonon kaj malbonon ĉiukaze kaj kuraĝe marŝi laŭ la kordecido.
Ĉiu homo havas propran mision, donitan de Dio. Do ĉiu kuraĝe ion ajn, kion li deziras el la fundo de la koro. Se survoje li rimarkas la eraron, senhezite ŝanĝu la vojon.

Ne estu katenita per batagatela konsidero, sed sin liberigu el tiu karcero mem konstruita. Sentime, ĉu sukcesos aŭ ne, nur penadu kontentigi la internajn postulojn unu post alia, laŭ sia interesiĝo. Jen estas la vivo, plej fidela al Dia volo.
Multaj homoj tion scias, kaj tamen plejparto da ili estas allogitaj per la mondecaj, provizoraj profitoj kaj falas al la vivo, duasignifa aŭ triasignifa. Ili ŝvitas super laboroj tute eraraj, ne ekspluatante sian veran “mion”.

Ve al tia homo, kiu ne faras introspekton. Sen introspekti oni ne povas kompreni, do nature neeblas progreso.
“Faru, introspektu, komprenu.”
Ĉi tio estas la sola moto por progresigo de la animo.

Ŝanĝiĝo spirita nepre estiga ŝanĝiĝon materian. Tio okazas eĉ je la plej eta punkto.

Senĉese deziru.
Senĉese faru,
Senĉese introspektu,
Kaj senĉese komprenu!
Kaj denove deziru, faru, introspektu kaj komprenu!
Daŭrigu tiel senfine!
Kaj ni progresos senfine.
Se la homa socio ne progresas,
Tio estas pro manko de introspekto kaj kompreno
Kaj pro alkroĉiĝo al samaj stultaĵoj.


Jes, mi devas marŝi rekte antaŭen.
Malgraŭ rivero, malgraŭ monto, malgraŭ tertremo, malgraŭ fajrego.
Ja mi marŝu,
Eĉ plorante, eĉ grincigante dentojn.
Prefere vigle, agrable kaj plena de dankemo –

Ĉiutage, ĉiumomente nur marŝu!
Ĝis mia animo neniiĝos.
Se pluvos, se ventos,
Eĉ se la mondo detruiĝos,
Mi marŝu dum mi nur ekzistos.


Bonoj de sperto
Kion fari kun tiaj homoj, kiaj kapablas nur vidi sin mem kaj tute ne aliajn personojn? Ili esas netaj egoistoj kaj komplete indiferentaj pri alies ĝenoj.
Sen sperti mem, homoj ne komprenas la situacion de aliaj. Oni devas kompreni la situacion de homoj superaj, kiel ankaŭ de subaj. Post ĉio, nur la spertoj donas veran komprenon. Krom spertoj neestas eduko.

Se homo spertas aktivante vaste kaj grandskale, tiom pli vastan mondon li posedas. Estu tute libera kaj akceptu ion ajn kio venas. Regu ĉion kaj proporigu al si. Homoj, katenitaj de la rutina, etikista racio, kaj timeme vivantaj en malvasta kadro, restas kompatinde ĉiam ne sciantaj ĝuadon de la pejzaĝo ekster sia kastelo. Ili tenas, kiel ranoj en puto, ridintan fieron, ke nur ili solaj vivas pure kaj juste.
La mondo estas kulturebla kom ajn vaste laŭ kapablo de homoj. Dum homoj estas tenitaj per fiksita kncepto pli bono kaj malbono, ne povas okazi dezirinda ekspluato. Tio videble estas kulpo de homoj.
La bono estas ago, kiu profitigas la ĝeneralan homaron, la malbono estas ago, de kiu profitas nur unu persono. Krom tio ne estas mezuro pri bono kaj malbono.
Se io vere kontribuas al la feliĉo de la tuta homaro, ĝi estas klara bono, eĉ se ĝi malprofitigas iun nacion. Eĉ se io estas malprofito laŭ la penso de la modernaj homoj, kaj tamen nur se ĝi vere estas profitodona al la eterna feliĉo, ĝi estas nenio alia ol bono.

Ju pli interneca etas homo, des pli nekomprenebla estas lia ago en okuloj de aliaj. Ju pli ekstereca estas homo, des pli racia kaj prava ŝajnas lia ago.

Des pli eminenta estas hmo, ju pli granda la kvanto de lia agado. Sed tio ne estas laŭ ekstera mezuro, provizora. Ekzemple la maŝino laboras tre multe, sed ĝi etas sub la homo. Jesuo forpasis nur en sia aĝo de tridek tri jaroj, kaj grandega estas la kvanto de lia agado.
Simple vigla agado ne estas eminenta. Tiom eminenta, kiom da bonaj influoj ĝi donas.

Estas necese batali kontraŭ sia malbona penso. Trabatante unu post alia la pezajn barojn de membatalo, homoj iom post iom proprigas al si la kapablon superregi la ĝeneralan malbonon.
Homoj, venkataj ĉiam de si mem, ne povas spirite progresi por eterne.
Homoj, kiuj faras laborojn nur facilajn, tiel ekstere, kiel ankaŭ interne, ne spertas streĉojn kaj tial tre malfacile fariĝas vere utilaj estuloj.
Homo estas feliĉa, kun ia ajn laboro, nur se li havas intereson je ĝi.

Ĉiu homo havas sian propran vivmanieron, alivorte, diras kaj agas laŭ propra stilo. Tion oni povas nomi emo aŭ inklino.
Iuj estas ĉiam pozitivaj, tiom pli sintrudemaj do insence neintelektaj, malprudentaj kaj senkonsciaj pri si mem.
Iuj estas negativaj, sindetenemaj, skeptikaj kaj kalkulemaj.
Iuj malrespektas ĉion kaj senĝene insultas: aliaj restas opitimistoj dum la vivo.
Estas diversaj manieroj de paŝado kaj saluto. Tre interese estas vidi manifestiĝon de ĉies propra stilo. Ĉies originala naturo neeviteble aperas eĉ je la maniero preni bovlon aŭ manĝobastonetojn.
Homo kun kompleksa animo devas montri ankaŭ kompleksan stilon. Simple pensanta homo unuavide aspektas optimisto kaj senafekta. Sed unuflanke tia persono estas supraĵa. Tia facile disreviĝas, kiam li unu fojon enfalas en malfavoran situacion, tiel ke li senhalte mergiĝas pli kaj pli profunden, tiom pli ke li ne nutris en si kapablon penetre vidi la veran signifon de afero.
Finfine la plej valora por la homa vivo estas sperto. Ju pli severajn, ju poli abundajn spertojn homo havas, des pli li iel brilas kaj aplombas. Homo povas fari ion vere valoran, nur post kiam li trapasis diversajn situaciojn.
Do por ni dankinda estas ĉio, kion ni faras, aŭ kion ni estas devigataj fari.
Homoj volonte spertu humilajn servadojn al laiaj, kaj tio utilos al ili eĉ pli ol legado de milionoj da libroj.
La vera proprieto de homo estas nur liaj spertoj, lia iluminiĝo per spertoj.


Faru sian plejeblon
Por ion fari, ne atendu nur helpon de gvidanto aŭ libro. Frontu al ĝi, pensante ke ĉio alia krom “mi” mem, estas nur sugestanto.
Nenio fariĝas mia propraĵo, se mi mem ne interesiĝis kaj prizorgis por ĝi.
La intereso de vivo estas en la ĝojo, ĉiam ion elpensi, ion eltrovi kaj ion krei, sendemande pri la situacio de tiu homo.
Bonzo Seŝŝu, arestita, kun la brakoj kunŝnuritaj ĉe la dorso, desegnis raton sur la planko per la piedfingro, ĝin trempante ja la larmoj falintaj. Galileo, estante en malliberejo, elpensis la teorio de pumpilo per pajlo, ĉu ne?

Granduloj, eminentuloj ĝenerale aperas el malriĉaj, nefavorataj familioj anstataŭ el riĉaj kaj honoraj, kial? Ĉar la lastaj, sin dorlotante pro la situacio, malmulte elpensas, eltrovas, kreas kaj tiel ne povas riĉigi sin mem, dum la unuaj, devigataj neeviteble mem perlabori, mem penadi, nature multe elpensas, eltrovas kaj kreas kaj tio fortigas al ili la kapablon, altigas la dignon kaj fine perfektigas la personecon.
Do, la junuloj, en favorata situacio, devas sin gardi kontraŭ dorlotiĝo en facila vivo, sed klopodi por eltrovi kaj ellabori sian veran “memon” pozitive utiligante tiun favoran situacion, dum junuloj, en malfavora situacio, estu konvinkitaj pri la ĉiela bonvola provo, kuraĝe trabatu la malfacilaĵojn kaj tiel ellernu pri la homoj kaj la mondo por fine fariĝi vere utilaj personoj por la publiko.
La sorto de homo estas regata de Dio, laŭ plej alta vidpunkto, sed laŭ eksteraĵoj, ĝi estas kreata de tiu homo mem. Do ni nur faru nian plejeblon, kiel homoj, kaj prefere ne petu sugeston aŭ antaŭvidon prii sia estonteco. Ĉiuokaze ni faru kiel ni volas, en kadro de nia povo.
Riĉan originalecon povas havi nur perfektaj liberuloj senkatenaj. Tre malmultan havas obstinuloj kaj konservantivuloj.
Estas tre bone, se homo estas fidela al si mem, sed ofte homo estas fidela nur al sia plaĉa parto, kaj malfidela al la parto kiu kontraŭas lian nunan deziron.
Por esti vere fidela al si mem, homo unuavice devas introspekti laŭ la konscienco. Kio estas esence la konscienco? Oni povas nomi ĝin tutmemo aŭ unuigita memo. Do estas memklare, ke homo ne estas fidela al si mem, se li agas simple laŭ karna deziro.
Nu, ĉi tiu tutmemo aŭ unuigita memo estas tre diversa laŭ homoj. Ankaŭ ĉe unu sama homo, ĝi progresadas ĉiutage, ĉiumomente. Povas okazi granda difenrenco inter la hodiaŭa memo kaj la mergaŭa. Jes, pli bone estas ke estiĝas diferenco. Kune kun la evoluo de la tutmemo, progresas la homo.
Ĉiuokaze homo nur estu vere fidela al la nuna tutmemo. Postuli pli ol tion estas vane kaj nenature.
Homo emas pensi, ke “mi” restas la sama jam de la naskiĝo. Ne, “mi” tute ne estas senŝanĝa. Senŝanĝa estas nur la abstrakta, daŭra nomo “mi” , sed ĝia enhavo ŝanĝiĝadas ĉiumomente, nur kun rilata unueco inter antaŭa “mi” kaj posta.
Vera “mi” estas nur la nuna “mi” sola. La antaŭa kaj la posta estas nur mia antaŭirinto kaj postvenonto.
Tial la homo devas vivi kun la nuna plejeblo, kaj la vera feliĉo estas nur en tio. Ne troveblas vera feliĉo, krom en ĉiumomenta tutmema agado. Tiamaniere la enhavo de “mi” ĉiumomente pliriĉiĝadas kaj pliprosimiĝadas iom post iom al la perfekteco. Kaj tiel lia agado fariĝas pli kaj pli kompleksa kaj delikata. Jen la ordo de la progreso de homa vivo.

Ne okuopiĝu en tio, sen aprobo de profunda koro. Precipe rilate la religian kredon, oni ne devas esti trudata nek devigata.
Homo ne bezonas honti, se li vere faras sian plejeblon, kiom ajn banala ĝi estu.

La suĉinfanoj senĝene ellasas ekskrementon ie ajn kaj la infanoj ĉiutage nur ludas. Ĉar tio estas ilia peljeblo, neniel riproĉinde.

Se homo sin okupas per io, en kio li tute ne havas intereson, flanken lasante la postulon de sia plej profunda interno, kian sencon havas tia konduto? Li mem estas jam mortinta, nur moviĝas lia kadavro.
Kredi kaj fari nur tion, kion oni vere komprenas elkore, estas la vera vivo. Se korvo penas imiti kormoranon, rezultiĝas nur pento.
Se homo faras ion fidele al sia deziro, li povas esti kontenta, eĉ se malsukcesos.
Se li faras agon kontraŭ sia konvinko, aŭ malgraŭvole trenas neninteresan vivon, trudate de mono aŭ sociaj rilatoj, jam vera “li” estas mortinta kaj nur dancas la ostaro.

Ĉar estas morgaŭ, ni diligentas kaj abstinas hodiaŭ. Se absolute ne ekzistus la morgaŭa tago, kiu povus hodiaŭ fervore studi kaj esperi?
Estas tro multe da aferoj, kiujn la homa saĝeco ne povas kompreni. Ni do faru nian pejeblon ĉiumomentan.

Forgesu la aferojn, kiuj jam forpasis. Forgesu humiligon, honton, teruraĵon – ĉion ĉi tian, kaj nur estu pli saĝa ol antaŭe.
Ni utiligu ĉiujn spertojn, kiel ŝtupojn por grimpi supren, kaj ĉiam klopodu esti pli saĝaj. Ne estu alkroĉitaj al la ŝtupoj.
Tiel ni senlime proksimiĝadu al la vero kaj tiel ni ĝuadu senlime la ĝojon. Tiu ĝojo estas ĝuebla al ĉiu, sendemande pri lia situacio.

Tre grave estas por homo koncentri sian tutan energion por io. Li do devas danki tiajn cirkonstancojn, kiuj igas lin koncentri la tutan energion.



2. Studado pri suferoj
Sufero kaj venĝemo
Ls printempo ne rekte transiras al la aŭtuno. Unu(1) atingas al tri(3) nepre tra du(2). Oni absolute ne poovas ignori ĉi tiun proceson pri ĉiu afero en la mondo. Nur ekzistas diferenco de rapideco transiri. La mondo proksimiĝas al la idealo, sed neniel atingas ĝin per unu salto. Same kun individua homo rilate feliĉon aŭ kompletan personecon.
Ne forgesu ĉi tiun paŝo-post-paŝan progreson. Stulta estas tia homo, kiu, dezirante saltan atingon al la plejalto, ĉiam estas malkontenta tiel ke li sin okupas nur per malbenado de la mondo kaj insultado de homoj.

Homo, kiu ne spertis severan sortobaton, ne pensas profunde kaj tial ne povas iluminiĝi. Sortobato ekstera, kiel ankaŭ interna, estas nenio alia ol Dia provo, destinita.

Dum la longa pasinteco multaj bonuloj suferis kaj tio estas providenca aranĝo, ke ili sin disciplinu per la sufero. Homoj, nur suferinte mem, povas simpatii suferojn de aliaj. Do ilia sufero ne estas sufero por suferi, sed sufero por kompreni.

Homo, kiu estas jam savita spirito, ne sentas suferon en kia ajn situacio. Male, homo ankoraŭ ne savita spirite, sentas grandan suferon, spite plej favorajn cirkonstancojn.

Sen renkonstrui la homajn korojn, kiel oni povus restarigi la mondon?

Espero estas la motoro de l’ vivo. Se oni perdas esperon, jam “nenio helpas”. Vivi ne en espero ne estas vere vivi, sed samas je morti.
Ordinare homoj esperas pri honora titolo kaj monprofito, sed post travivado de la koro, anstataŭ honoro aŭ mono. Neskuebla trankvileco devas esti bazita je Dio. Dio estas unu sola, sed montriĝss varia laŭ maniero de prediko, laŭ personeco de l’’ predikanto.

Malfeliĉa estas homo, kiu konscias nur la pompan salonon kaj ne la tualetejon. Li devas suferi pro absurdeco ĉe ĉiu kazo.
Danku sortobaton, ne atndu helpon de alia, estu vivriska!

Multaj homoj estas kaptitaj de la deziro ĉiam superi aliajn kaj pro tio ili ne havas grandanimecon agnoski alies fortan flankon aŭ belan punkton. Ili malŝatas homon en io ajn superan al ili. Ili huraas nur trovante malfortajn punktojn de aliaj. Sed tio estas ĝenerala tendenco de la homoj. Ni ja devas mem introspekti.
“Vidu, li ricevos ĝustan repagon!” “Mi nepre venĝos min kontraŭ li!”. Fi al tiaj rankoraj pensoj! Dum restas venĝemo, la mondo neniam estos trankvila.
La batalludo ankaŭ influas pli kaj pli egoistigi homojn kaj malpurigas la mondon. Ni devas fari kaj elpensi nur ludojn, kiuj plezurigas ĉiujn partoprenantojn, sen lasi venkintojn kaj venkitojn.
Tre dezirinde estas, ke ni juste juĝu nin mem.
Ni estu bonvolaj reciproke kaŝi malbonojn de alia. Nur en nepreterlasebla kazo ĝentile admonu la koncernaton rekte kaj sekrete.

Ne riproĉu alian tro severe, preterlasante sian propran mankon de kapablo kaj virto.


Varma koro
Koro ne inklina al rezonumo, trankvila, nerigida kaj varma – tia estas koro dieca. Koro malkvieta, malvarma kaj diskutema – jen besta koro.
La homa korpo estas provizora loĝejo de spiritoj. Ĝi gastigas en si aŭ altklasan spiriton aŭ malaltklasan responde al la koro. Tion oni ne povas ŝanĝi, ĉar estas destinite tiel. Do homoj devas ĉiam atente purigadi la koron por ne ekvoli fari malbonon. Per severa introspektado retenadu eĉ la plej etan fendiĝon, por malhelpi enŝteliĝon de demono.
Se unu sentas eĉ etan abomenon pri alia, tiu lasta natura kaptas la spiritan fluon kaj reagas per malsimpatio kontraŭ la unua.
La plej terura en la mondo estas la homa koro!

Kiam homo pensadas pri Dio, nature lia ĉambro estas plenigita de dieca atmosfero. Malamante aliajn, tenante venĝemon kaj ĉiam bedaŭrante, homo neeviteble loĝas en Infero aŭ Furiejo dum li mem tion ne konscias.
Pensi estas ekzisti kaj ekzistigi. Homo kreas malamikon per sia malvasta koro. Se homo traktas kun bonvolo eĉ tiun, kiu lin turmentas, baldaŭ tiu nepre pentos, ĉar la homo esence estas bona.

Plejaparto da homoj, kiuj plendas siajn suferojn, estas arestitoj de si mem. Ili aŭdacas fari memkompreneblan absurdaĵon.
Ekzemple ordoni infanon piediri, ĝin ŝarĝinte per peza skatolo aŭ baraktadi kun mano firme pugnigita en poto, anstataŭ disvolvi la fingrojn, kio tuj faciligos la elpotiĝon de l’ mano. Ili mem malfaciligas la aferon, anstataŭ sekvi naturan vojon facilan.

Por homo alkroĉita, eĉ la pula salteto povas esti grava problemo, dum homo senzorga ĝoje ludas ĝis la lasta momento de l’ vivo. Oni povas diri ke ĝenerale homo devas esti tia kaj tia, sed oni ne povas diri, ke iu nepre ĉiam estu tia kaj tia.

Mi ne pensas esti granda,
Nek pensas esti ne granda.
Ne, ne, mine ŝatas tian penson mem.
Mi iras kiel akvo.
La koro de l’ kreito estas la kore de l’ kreinto.
Ĉio, kio estas en mi, estas dieca.
Mirinda la mano: per ĝi ni manĝas, per ĝi ni purigas la postaĵon.
La belo kaj malbelo interplektiĝas. La justo kaj maljusto ne ekzistas ĉiu memstare.
La lumo kaj mallumo venas nature kaj nenio malhelpas.


Emocio kaj racio
La origino de homa ago estas emocio. Estas emocio apartenanta al Dio, kaj ankaŭ emocio apartenata al besto.
La racio estas la kontrolanto, kiu distingante inter la du, direktas homon al dio. Tial homo, kiu ne havas sufiĉe da racio, ofte eraras la vojon. Sed tamen estas granda eraro, se oni lasas la racion regi la tutan emocion. Tio estas nenio alia ol fortiri la homon for de Dia regado, absoluta spito kontraŭ la Dia Vojo (Vero de la Naturo)! La racio devas esti nur kontrolanto de la emocio kaj nenio pli.
Tiel la emocio evoluas pli kaj pli profunde kaj vaste. Tiel la homo progresas kaj puriĝas.
La emocio estas pli prugata de la racio dum ĉi tiu lasta pliprofundiĝas kaj plivastiĝas dank’ al la unua. Racio sen emocio, kaj emocio sen racio, ambaŭ estas senvaloraj.
Homo kun riĉa emocio havas ankaŭ riĉan racion, kaj portas trankvilecon. Homo kun akra emocio, havas ankaŭ racion severan kaj bagateleman.
La emocio ests la interno, la esenco, dum la racio estas la ekstero, tipo kaj ellaboriĝo. Kiel estas senlima emocio, tiel ankaŭ estas senlima racio.
Ne estas bone respekti nur la emocion kaj malrespekti la racion, tute same estas malbone estimi nur la racion kaj ignori la emocion. La interno devas koincidi la eksteron, la emocio la racion. Ambaŭ estas gravaj kaj devas kunesti. Sed kompreneble esence la emocio estas la ĉefa.
Troviĝas multe da homoj, kiuj forte amas personojn de proksima interrilato, ekz. patro aŭ infano, edzo aŭ edzino, fratro aŭ fratino, parenco, samnaciano k.s. dum aliajn, kun kiuj ili ne hvas komunan intereson, malamas kiel malamikojn. Tio estas tre malbona laŭ la Vojo de Dio. Ili estas fanatikuloj, havantaj tre malvastan spiritan terenon.
Sed tamen, se ilia amo estas ekstreme forta oni povas diri, ke ili vivas en alta tereno, eĉ se malvasta.
Tiuj, kiuj vivas en pli granda vasteco, neeviteble vivas en malpli alta tereno.

Nur eta bagatelaĵo ĉagrenas aŭ ĝojigas homon. Do ni devas esti atentemaj kun bagatelaĵo.
En la pasinteco kiom ofte ni spertis kazon, ĉe kiu ni sentis, ke jam nenio helpas. Kaj nun efektive ni vivas pli malpli bonorde. Terura malfacilaĵo siatempe, sed nun mi miras, kial mi tiel suferis pro tia bagatelaĵo.
Ni estu iom pli vastanimaj, kaj marŝu la vivvojon kun tia senĝeneco, kun kia infano lernas desegni sur sablo.

Homoj faru kiel eble laŭ sia volo. Sed tio ne signifas ke ili agu simple laŭ sia emocio. Agu tiel kiel ili decidis.
Multaj homoj, sopirante alian multe pli indan vojon, trenas palan vivon, tirate de aliaj personoj – nur pro ŝparo de ioma peno.
Homoj de iu skolo pensas, ke vivi laŭ emocio estas nature. Ili grave eraras, ĉar la homa emocio plejparte originas el la egoo, do apartenas al la malbono. Estas necese bridi emocion per racio.
La homa emocio tamen estas unuflanke la homo mem. Tial ni devas ĝin rafini kaj purigi, anstataŭ ĉiam rifuzadi.
Infanoj vivas preskaŭ tute laŭ emocio. Iom post iom ili eniras en racian vivon kaj devas fine atingi la staton, kie harmonias emocio kaj racio, kiel instruis Konfuceo per la vortoj “agi tute laŭ deziro sed neniel spiti la leĝon”. Komenci per malvasta fermita egoamo kaj fine atingi liberan, sendistingan, universalan amon!


3. La vojo supreniri
La homa vivo
Kiel ajn malfacilaj estu la cirkonstancoj, homo devas daŭrigi la penon ilin venki. En tio estas la homa vivo. For rankoron kontraŭ aliaj, for malbenon kontraŭ la mondo! Labori direkte al io ajn, jen estas la homa vivo.

Malriĉiĝinte oni ekkomprenas, kiel mizera estas la malriĉeco; malsaniĝinte, oni povas vere simpatii kun malsanulo; mortinte, oni vidas unuafoje, kio estas la morto.
La universo estas grandega lernejo. La vero estas trovebla eĉ en kloako.
Senĉese aspirante, suferante, baraktante, ĝemante ktp, homo akiru elkomprenon pri la vivo kaj la mondo. Tiel lia vivo estos sukcesa. Li sin trovos postmorte ĝuste en tia mondo, kia respondas precize al la grado de lia iluminiĝo.

Neniu povas forkliniĝi de la vojlinio difinita por li. Sed ĝi ne estas absolute senŝanĝa de la komenco. Senŝanĝa la linio dependas de liaj klopodoj kaj penoj.
Antaŭ ĉio bonkoreco, super ĉio amika intimeco regadu inter ni; alie ne sekvos bonordo kaj harmonio.

La vivo direktata nur de la kapo, iam venos al muro, netrairebla; la vivo direktata de animo – neniam.

Periodo de tutanima aktiveco de homo estas tre mallonga. Tia kulmina periodo de Kristo estis apenaŭ tri jaroj. Ŝakjamunio kaj Konfuceo atingis ĝin en la plej lastaj jaroj de sia vivo. La pli fruaj jaroj estis periodo prepara kaj la postaj estis tiu de lumo post sunsubiro.


Koni sin mem
La primara naturo de homo estas io, tre malfacile ŝanĝebla. Homo de severa temperamento – eĉ se plurfoje li reenkarniĝas en ĉi tiu mondo – restas severa dum homo de milda koro ĉiam denove montriĝas milda. Okazas nur tio, ke iliaj travivaĵoj iom “frontrondigas” al ili la karakteron.
La korpaj ecoj de homo, kies naturo estas kruda, estas neeviteble maldelikataj.
Ĉar multaj homoj ne konas la “tipon” de sia memo, ili ĝenerale supertaksas sin kaj volas troni super aliaj. Ili facile iritiĝas kiam iu ne agas, kiel ili ŝatas, kaj tuj juĝas impertinenta tiun, kiu kritikas ilian agon.
Koni sin mem estas afero malfacila, sed la plej necesa.
La destino de homo estas disvolviĝo de lia primara naturo.
Se li sukcesos eĉ iomete ŝanĝi sian primaran naturon, lia destino ŝanĝiĝas je granda mezuro. Sed se li vere deziras rafini sian primaran naturon, li devas antaŭ ĉio koni sin mem.

La homo nenion sentas nek spertas, kio ne havas prakaŭzon en lia memo. Tiaj prakaŭzoj estas la “semoj” kiujn li semadis per siaj propraj agoj en la bedo de sia vivo – antaŭa kaj nuna.
Ĉiu homo portas en si diversajn faktorojn el la pasinteco, kaj povas estigi sennombrajn faktorojn ankaŭ por la estonteco.
Tial, nun la malbonajn semerojn de kaŭzeco el la pasinteco li detektu, lokalizu kaj ekstermadu, iom post iom elfosante kaj elsarkante; kaj samtempe klopodu pli kaj pli disvastigadi nur la bonajn, por ke li li fondu, kiel bazon de sia vivo, la kondiĉojn de l’ estoteco.
Sed tamen la malbonajn semeroj de kaŭzeco estas plejparte de tiaj specoj, kiujn preskaŭ absolute li ne kapablas neniigi nur per sia Mem-forto; el tio nature sekvas, ke li apogu sin sur la Providenco de la Ali-forto. Alivorte, ekster la Providenco de la Ali-forto atendeblas nenia savo de la homo. Sed memoru samtempe! Sen kreskigado de la Mem-forto necesa por fari klopodon plibonigi estas nenia proreso de la homo.
Kiu ne introspektas ne povas ekkoni siajn malbonajn kutimojn; kiu ne konas siajn malbonajn kutimojn, ne povas trovi rimedojn por kulturi sin.

La plej bona metodo por sin elpurigi kaj ĉiam pli altigi estas konstante praktiki sinekzamenon kaj neniam ĝin neglekti; fikse rigardi internen de sia memo per okuloj plej senpartiaj kaj plej justaj. Kaj klopodi sin korekti por kiel eble plej “rondigi” al si la karakteron, iom post iom elĵetante el si la difektojn kaj malnoblajn kutimojn. Kaj observi atente la manieron de sia kormoviĝo (tio estas, la motivon de ĉiu sia ago); esti senmemama kaj justa ĉiam, kiam oni sin juĝas. Se, ĉi-okaze, oni faros ion kontraŭ konscienco, oni fariĝos tiom pli peka.

Antaŭ ol kritiki aliulon, ĉiu returnu sian ateton al si mem. Estu observema pri si, kaj ĉiam konsciu, kiel egoisma li mem estas. Kutimiĝu elmeti tutan sian memon al sia propra ekzameno senindulga.
Kaj tamen, al malhumilaj homoj tiom pli mankas, kio estas la plej necesa, nome, la forto introspekti kaj ankaŭ la kuraĝo senhezite eltiri kaj submeti al siaj propraj okuloj la malpuraĵojn, kiuj svarmas en ilia koro. Sekve ili neniam havas okazon penti pri siaj eraroj: ili tiom pli forte inklinas nur eksteren rigardi al la proksimuloj kaj malkovri ties kulpetojn, por ŝajnigi per tio, ke ili estas pli “puraj” ol la aliaj.
Se oni havas tempon por bedaŭri la malpurecon de alies koroj, bedaŭru la malpurecon de sia propra!
Ne estas nenecese pensi pri malproksimo. Sed tio plej proksima estu nia nuna afero, ĉar sen la nuneco kaj la medio, kie ni staras, nia ekzisto mem fariĝus neebla. Kiu ne atentas plej zorge pri ĉiu sia paŝo, tiu nur vagadas kaj nenian celon vere atingos.
Homa koro estas io tre malfirma. Ĝi estas tiel ŝanĝiĝema kiel ruliĝema sub la impulso de momenta okazaĵo. Necesas ke ĉiu homo estu jam en la ordinaraj tagoj konanta sian memon, t.e. havi la tiel nomatan memkonscion. Se ne, ĉe ia grava okazo, li tuj perdas sin kaj ne scias, kiel orientiĝi.
Se tia homo iam povas ĝui prosperon de la afero, li facile fieras, pensante sin “eminenta”, sed se io malfavoras lin, li tuj deprimiĝas kvazaŭ “ĉio perdita” kaj dronas en malespero.
Homo, kiu konas sin, povas resti kvieta, se io tre favoras aŭ male. Nu, tamen koni sin mem estas tre malfacile: unuflanke, neniam neglektu sin submeti al strikta sinekzameno interna; aliflanke ĉiam estu senantaŭjuĝa kaj juste rimarku bonajn kaj malbonajn punktojn ankaŭ de aliaj personoj. Ankaŭ sin gardu kontraŭ kio estas malbona: homo ne nur volas afekti antaŭ la aliaj esti laŭeble pli bona, sed eĉ volas mem flati sin ke li efektive estas tia.
Mezurilo mem devas esti precize korekta, por ke oni faru per ĝi komparon de aferoj.

Forte forĝu vian volon por ne entiriĝi en malbonon.
Kutimigadu vin al introspekto, por ĉiam demandi vian konsciencon, ĉu ĉio estas en ordo aŭ ne.

Al tiuj, kiuj estas kondukataj sur la vojo de progresado, mi konsilas, ke ili ne tro hastu vojirante. Tagon post tago kaj en ĉiu tago ili komprenu ion; paŝon post paŝo kaj per ĉiu paŝo ili iru antaŭen. Kio estas plej necesa por ili estas introspekto kaj pacienco. Temante ĉi tiujn du trezorojn ĉiam en la memoro, ili nur diligente kaj konstante marŝu antaŭen, kiel oni kondukas ilin.
Interna sinekzameno estas la unika metodo por “koni” kion ajn laŭ la vera senco de la vorto. Ekzamenante sin interne kaj ekstere, oni povas pli kaj pli oni sin kaj aliulojn kaj fine – Dion. Kiu ne introspektas, ne pentas; kiu mem ne pentas, al tiu neniam prosperas “renaskiĝi” je nova vivo: tiu nur vegetas en la limoj de unu sama regiono por eterne.

Ni bone sciu nian pozicion, ĉiam memorante, ke senlimaj estas la gradoj, tiel super ni, kiel ankaŭ malsuper ni: se ne, ni facile lasos nin jen ŝveli de malhumileco, jen droni en malespero.


Paŝo post paŝo
Senlace sin ekzercadu koncentri la koron kaj ĝin hardi.

Oni povas doni tre gravan signifon eĉ al io bagatela, se oni ĝin traktas per sia tuta animo. Laŭ la entuziasmo kaj klopodo, unu horo de A povas respondi dek jarojn de B. Tute sama afero laŭ aspekto povas valori 1 por a, kaj 100 por B.

Oni ne aspiru unusaltan progreson.
Por homo unuavice necesas la sanon de l’ korpo, kiu estas la baza “mio” en ĉi tiu mondo. Duavice necesas, ke li estu racia kaj morala. Kaj grimpinte ankoraŭ unu ŝtupon, homo povas esti spirita. Oni ne sukcesas salte atingi la spiritecon, sen grinpado paŝon-post-paŝa.

Ne tro rapidemu plibonigi ion. Zoru, ke ĝi pli boniĝadu iom post iom, paŝon post paŝo. Alie rezultiĝas same kiel trudi al infano agon de plenkreskulo.
Alproksimiĝadi al la idealo paŝo post paŝo – ĉiufoje introspektante pliboniĝadi iom post iom, ol antaŭe – tia estas la plej bona maniero.
En la komenco oni imitu ian modelon, poste transiru la modelon kaj kreu ion originalan. Estas neeble mem elfari ion malfacilan sen lernado. Sed kompreneble ne restu ĉiam imitanta.

Por supreniri oni devas pasi necesajn ŝtupojn. Ne estas racie deziri rektan atingon sen procezo. Sed la tempo necesas por la procezo estas tre varia laŭ grado de entuziasmo de koncerna persono.

Senĉese koncentradu la rigardon al sia interno. La veran esencon de io oni povas eltrovi per komparado kun alia. Do por koni sin mem, oni devas bone koni ankaŭ alian.
Mi vidu alian, min vidu alia.

Estas tre necese, ke homo ĉiam rigardu siajn malfortajn punktojn kaj klopodu ilin korekti unu post alia.
Se homo ne sukcesas sin ŝanĝi, ne ŝanĝiĝas aliaj, nek la medio. Tia homo devas treni saman sorton, kiom ajn da fojoj li reenkarniĝu.
La aferoj, kiuj sin trudas al mi, ĉiuj estas respondaj al mia propra animo, laŭ tuteca vidpunkto.
Feliĉo aŭ malfeliĉo laŭ mondeca eksteraĵo ne ĉiam estas tia laŭ vera senco de la vorto.
Ĝuu la medion kaj ĝin trabatu!

La mondo estas plena de stultaĵoj. Se io estas en modo, ĉiuj nur ĝin imitas; se fama doktoro eliras ian teorion, ĉiuj senhezite ĝin akceptas, kiel veron ne refuteblan.
Kaj pasas apenaŭ unu jaro, la modo tute ŝanĝiĝas kaj la homoj simple forĵetas tion, kion ili respektis kiel la plej valoran. Sciencan teorion, kiun oni respektis kiel veron, oni simple neglektas, se aperas teorio, kiu iom superas ĝin. Kiel vanta estas la mondo!
Homoj ne multe diferencas de birdoj aŭ libeloj, kiuj grupe sekvas senkondiĉe la antaŭfluganton.
Tio okazas, post ĉio, ĉar ĉiu homo ne havas veran memkonscion kaj ne alproprigas al si firman koncepton pri homa vivo. En ordinaraj tagoj ne evidente aperas diferencoj inter homoj memkosciaj kaj ne memkonsciaj, inter homoj kun firma fido kaj sen ĝi, sed montriĝas intensaj diferencoj kiam okazas io grava.

Kiam homo bedaŭras sian sentaŭgecon, ĝuste tiam li estas farinta grandan progreson.

La nuna “mi” ne estas same je la ideala “mi”. La nuna estas ŝanĝiĝanta laŭ kazoj, dum la ideala estas la definitiva.
Homo estas ĉiam kondukata de la ideala “mi”, kaj movata de la nuna “mi”. Inter la du iafoje montriĝas kontraŭstaroj, sed tio estas nur laŭ ŝajno.

Ni devas ĉiam celi la idelon sed ne neglekti la realon, devas progresadi paŝon post paŝo sur la realo.
Rigardu la eternon, sed ne forlasu la nunon. Sur la nuno antaŭe paŝo post paŝo!
Ne hastu, sed ne perdu streĉon.
Trabatu! Trabatu!
Rilate ĉion, trabatu la nunan staton! Nur ekskluzive superen!

Ne estu kontenta kun iua flanka vojo, dum troveblas multaj bonaj vojoj, se oni nur serĉas.

Homo ne devas perdi streĉon, tiel mensan, kiel korpan. Sen streĉo, sen progreso.

Homo sentas grandan ĝojon, kiam li povas bonorde plenumi la taskojn unu post alia. Kion oni deziras, tion faru kun tuta entuziasmo. Sen tasko senteblas nur vakuo. Ĝuste en tia okazo penu ekhavi iana deziron, trovu inereson en ia afero, ne gravas, se ĝi aspektas ekstere bagatela, kaj dediĉu plej seriozan penon por ĝi.
Sed faru ian laboron, nepre kun ĝojo kaj danko, kun intereso kaj entuziasmo. Io farita kun plendemo kaj malkontento, naskas nur malbonajn kaŭzecojn, kaj pekojn, eĉ se ĝi havas plej pompan eksteraĵon.
Kontraŭe, la plej laŭaspekte sensignifa laboro, se farita agrable, dankeme kaj kun intereso, montriĝas vere utila rimedo progresigi la farinton.

Pensu, ke vi nun komencas lerni ek de l’ litero “a” de alfabeto aŭ ke vi estas ĵus naskita tute nuda. Akceptu volonte la medion kiel donacon de Dio. Kaj sen plendemo kaj malkontento, trankvile sin disciplinadu, celante iom-post-ioman progreson.

Unu homo estas unu mondo. Elkoni unu homon estas multe pli grave ol koni unu objekton. Oni povas relative facile disponi objekton per iom da ekzerciĝo. Homon neniel, sen taŭga anima kapablo. Nutri kaj kulturi la animon estas vera aspiro kaj celo de la homo.


Ĝenerale rigardi laŭ la tuto
Vere, la tuta estaĵaro ŝanĝiĝas. Ĉio senhalte renaskiĝadas. La mateno estas la novnaskito, la vespero estas kadavro post maturiĝo.
Pli alten, pli profunden, pli vasten, pli malproksimen, pli bone, pli bele – tiel ĉiutage renoviĝi senĉese, jen estas vera deziro de la homo.
Se ununacio, gento aŭ homo restas fanatika kun sama moto, sama ideo, sama principo senŝanĝaj en la daŭro de milionoj, dekoj aŭ kelke da jaroj, tio klare montras, ke ili faris nenian progreson, nek sinhardon.
Oni povas kompreni pri la mondo, nur post diversaj spertoj.
Nur tia homo, kiu iam vere strebis lerni kaj studi, kaj iafoje sin absorbis en ludado, povas esti vere fidinda kaj simpatia. Homo, kiu ĉirkaŭrigardas la mondon en ĝia tuteco, povas estis justa kaj neegoisma kaj tiel bone kaptas la kernon de la aferoj. Dume, homo, kiu emas pensi nur laŭ vidpunkto de unuparta intereso, restas fanatika kaj memama kaj tiel ĉiam maltrafas la veran kernon de l’ aferoj. Ĝuste tia malgrandulo fieras pri sia kono kaj kompreno, kaj sin tenas malhumila antaŭ aliaj, katenita per siaj obstinaj ideoj, kompatinde!

Ve al homo sen komuna saĝo! Tia facile kaptiĝas de superstiĉo, estas obstina, fanatika kaj parteca, ĉar mankas al li spertoj.
Sed tamen inter tiuj homoj, kiuj pretendas esti intruitaj, ankaŭ povas troviĝi fanatikuloj, ĉar ili estas alkroĉitaj al sia malgranda kastelo, miskomporenante ke ĝi estas kvazaŭ universo mem. Homo, kun pli malpli distingita kapablo, ankaŭ emas fieri, ĉar li estas alkroĉita al ĝi.
Homoj ĝenerale estas alkroĉitaj al la nuno, forgesante la pasintecon kaj ignorante la estontecon; -- alkroĉitaj al la fizika mondo, neglektante la spriritan mondon.

Nenio rezultiĝas, se oni nur rapideme iras tien kaj reen, sen firmaj espero kaj celo.

Mia deziro estas penetre vidi la fronton kaj dorson de ĉiuj aferoj, bonan malbonan, belan malbelan, grandan malgrandan, saĝan malsaĝan ktp. kaj profunde kompreni ĉion.
Mi deziras kiel eble objektive observi la mian kaj alies mediojn kaj senlime kompreni, ke en la mondo povas esti tia kaj tia stato, ke povas esti tia kaj tia tempo. Tial mi povas kun intereso objektive rigardi mian medion, eĉ se ĝi estas tre severa. Mi nur deziras ĉiutage kaj ĉiumomente havi novan sperton, senelekte, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.

Unu homo estas unu mondo. Estas neesprimebla plezuro rigardadi, per la okulvitroj de mia “memo”, la econ kaj inklinon, korvastecon, animpejzaĝon, temperaturon ktp. de koncerna homo, kiuj sin prezentas unu post alia antaŭ mi. Mia ŝatokupo estas tio. Mi povas akiri de ĉiu renkontita homo nepriskribeblajn interesojn, intruojn kaj kontentigojn.



La II-a Parto
KIO ESTAS LA VIVO?

1. Saĝo por vivi en la mondo

Nature kaj entuziasme
Dediĉu nur iom da peno, kaj vi tuj akiros. Kutimigu vin ne ŝpari penon.

Vere grandiozan laboron povas plenumi homo, se vivriska. Ĉi tio estas banala vero, sed tre malofte homo povas riski vivon.

Vidu la faktojn. Proprigu al si efektivan kapablon, anstataŭ teoriumi super la tablo. Por tio volonte spertu kiel eble pli multe da kazoj.

Homo suferas, ĉar li estas alkroĉita al io. Se li povas stari sur korsituacio perfekte libera, kaj manifestadi sian memon ĉiam tute laŭ sia deziro, la mondo certe estas interesa al li.
Multaj homoj agonie baraktas, lasante sian trezoran “memon” kateni de sensenca monavidemo. Ili vekriadas, mem ŝarĝante sian animon per multaj peziloj.
“Estu tiel, se volas la naturo.” “Venu io, se ĝin ŝatas la cirkonstancoj.” “Mi faros ion ajn, kion mi nur volas siatempe.” Tia optimisto estas la plej feliĉa.
Sed tamen oni devas eviti tion, kio ĝenas aliajn. Ĉi tie estas ia dilemo, kaj tio estas neevitebla.
Homo devas sin hardi por resti tute trankvila eĉ en plej terura situacio. Ne per legado de libroj, sed per aktualaj spertoj.

Homo suferas de io, pensante ke ĝi estas realaĵo neŝanĝebla. Pensu ke ĝi estas nur imitaĵo – ludilo.
Estas plej necese koni la ĝustan tempon ion fari.

Estas tre bone vivi ĉiutage okupita de taskoj seninterrompe, ĉar tiel oni povas eviti vakuon en la koro.

Ne estu senpacienca.
Atendu la ĝustan tempon, venontan per si mem.

Per alkutimiĝo nenio montriĝas ŝoka, eĉ se tre grava.
Homo volonte sin alkutimigu al aferoj tiel altklasaj kiel ankaŭ malaltklasaj, por ne facile konfuziĝi, ofendiĝi aŭ perdi orientiĝon, ĉe io ne tre grava.

Kiam homo estas kaptita de malbona humoro, li penu per forta volo ĝin forigi. Ĉio, farita en malbona humoro, ne sukcesas.

Ĉar la aferoj aperas unu post alia, ne estu tro rapidema ilin plenumi. Sed atentu tamen por ne perdi senfare la ĝustan tempon.
Plenumu unu post alia la taskojn, kiujn vi volas. Ne estas bone tenadi ideojn nur en la cerbo, sen efektivigi.
Vi faru kuraĝe ion ajn, kion vi volas, se nur ĝi ne kaŭzos gravan malbonon al aliaj. Liberiĝu de senrezonaj sinĝenemo kaj hezitemo.
Ĉu homo sukcesas en io aŭ ne, tio dependas de la fakto, ĉu li dediĉas al ĝi tutan entuziasmon aŭ ne.
Nenion farante, oni ne povas ricevi la internoflujon de Dio. Sen rivero, akvo ne fluas; sen formo la realeco ne povas enloĝi.
Tial ni devas ĉiam ion fari per tuta entuziasmo. Ne gravas, se ĝi estas tre banala afero. Kiom da entuziasmo li dediĉas al ĝi, kiom da intereso li sentas en ĝi, ĝuste tiom li rikoltas spirite.
Vivi estas sin movi. Kiel eble multe funkciigu la okulojn, la orelojn, la nazon, la buŝon, la brakojn, la piedojn ktp.
Akvo ne fluanta facile putras; same homo ne laboranta. Homo devas ĉiam sin okupi per ia laboro.
Eĉ tre bona afero ne faras tiel grandan efikon, se multaj homoj tion ne scias. Do ju pli bona la afero, des pli necesas propagando iusence.
Estas tre interesa la leĝo, ke homo, laŭ alkutimiĝo, fariĝas neekscitebla per io ajn grava.
Estas koroj, dezirantaj la trankvilan restadon kun rutino; estas koroj, kiuj senĉese serĉas ion novan. Interese, ke estas diversaj koroj.

Homoj kun eta animo ĝenerale estas “momentecaj” kaj “partecaj” kaj tial ili ne povas starigi centjaran planon, katenitaj de avido pri tuja profito.
Kreonte ion, ili estas tro senpaciencaj kaj deziras plej rapidan elfariĝon, ĉar ili havas nur supraĵajn spertojn kaj estas alkroĉitaj al sia “memo” kun malvastegaj perspektivoj.
Vidu, kiel preciza, komplika kaj delikata procedo estis necesa por ĉio kio ekzistas en la mondo, kaj komprenu, ke oni ne povas tiel simple kaj rapideme elfari ion valoran.
Ni devas atenti ke nia ĉiutaga vivo fluadu, tute sen trudemo, tiel glate, kiel nature.

Ĉe interparolo, eldiru spontane tion, kion oni simple ekvolis tiumomente.
Ankaŭ rilate ago, spontane agu simple kiel oni ekvolis. Tia estas la vera kaj natura konduto, rekomendinda, nur kondiĉe ke ĝi ne ĝenu aliajn.
Ne estu facilanima adoranto de io ajn –
Nek de okcidenta civilizacio,
Nek de libro nek de teorio.

Malamikeco -- detruas,
Bonvolo – konstruas.
Strebu kaj penu,
Batalon detenu!
El venĝemo aŭ rankoro
Ne venas vera valoro.
Ne estu formala idealisto. Por trakti infanon uzu metodon taŭgan al infano; por besto utiligu teknikon porbestan. Sed plej ravas amo, sen kio ne helpas metodo nek tekniko.
Laborado kun ĝojo kaj dankemo kaj laborado kun fiero kaj aroganteco estas esence aliaj, eĉ se aspektas same.

Homo suferas, ĉar li agas kontraŭnature.
Ĉio iras facile, se li nur sekvas la naturon.

Malfeliĉa situacio estas ama vipo de Dio. Sen grejso esas malfacile ion poluri; sen ardigi per fajro, sen trempi en akvon, sen bati per martelo, ne kompletiĝas la hardado de fero. Tiel same homo pluriĝas kaj hardiĝas per diversaj doloroj. Nur homo spertinta multajn dolorojn povas havi penetran komprenon pri la esenco de aferoj.

Manĝu, kiam vi volas manĝi.
Ne trinku, se vi decidis ne trinki.

La somero estas varmega; la vintro frosta.
Ne malvastigu la senliman universon per diversaj leĝoj, kiujn vi mem arbitre faris.

Kvankam malfacile estas havi absolutan koncepton pri bono kaj malbono, ni povas juĝi ion, ĉu bona aŭ malbona. La kriterio de la plejbono pli kaj pli altiĝas, ju pli multiĝas la spertoj. Do tre grave estas fari “la plejbonon” siatempe.
La progreso en ĉio fariĝas per amasiĝo de efektivaj spertoj anstataŭ pensoj en la cerbo.

La plej granda malbono de la moderna tempo ĝenerala, precipe de la modernaj junuloj, estas en vanta teoriumado kaj neglekto de efektivaj spertoj.
Teorion aŭ logikon oni povus starigi relative facile, sed la realo estas ne facile plenumebla. Ĉia realaĵo en la mondo estas tro komplika, por esti simple pritraktata de senspertuloj.

Oni povas fari definitivan decidon, nur kiam venas la tempo.


Rigardu sian memon
Kiuj tre malofte introspektas, tiuj ŝatas kritiki aliajn. Ili miskomprenas, ĉu konscie aŭ ne, ke iliaj pozicio kaj klereco, eksteraj, per si mem prezentas la altecon de ilia interna progreso. Pro tio ili neglektas sinekzamenon plej gravan. Granda eraro!
Sen introspektado, homo ne povas fari progreson laŭ vera senco de la vorto. Ĉiu devas severe kontroli sin mem, kiel plej rigora, senpartia juĝisto.
Eble estas nur Dio sola, kiu ne bezonas introspekti.
Homo devas alkutimiĝi rigardi sin mem. Antaŭ ĉio konu sin, kaj li ekkonos ĉion alian. Dum lia interno estas malluma, ĉio montriĝas al li nigra. Kiam eklumiĝas en lia koro, ĉiuj figuroj videbliĝas klare.
Ni ofte baraktas penante ion vidi en malluma ĉambro, forgesante bruligi kandelon.

La plej grava estas senĉesa penado kapti sin mem.

Multaj homoj preskaŭ senescepte, faras grandan eraron, pensi, ke ili kondutas bone kaj prave, dum aliaj ne. Ĉiuj en la mondo ludas respektive sian rolon, do en la okuloj de Dio ne valoras supraĵa juĝo pri bono kaj malbono.
Ĉiu plenumu taskon, respektive respondan al si mem.
La homa koro estas facile influebla per eksteraj agoj (t.e. funkcioj de la kvin sensorganoj). Do ni estu singardemaj por ne facile juĝi aliajn personojn simple laŭ iliaj eksteraj kondutoj.
Homo nepre evitu intence eldiri vortojn aŭ fari konduton, kiuj rekte pikus alian personon, kiu sidas tuj antaŭ li.
Homo, kun ia kaŝita malbono, estas ĉiam katenita de la pripenso pri ĝi, tiel ke li facile ofendiĝas per bagatelaĵo. Homo, ne riproĉata de l’ konscienco, povas konduti serene kaj senĝene antaŭ kia ajn persono.

Homo, tute liberigita de konscio pri sia sociala situacio, ĉu eminentulo aŭ ne, sed tenanta koron, kiel tiun de naiva infano – tia homo ja estas plej pura kaj bela.
Ĉiu havas nepre unu fortan punkton, ne atingeblan de alia persono. Do ni respektu tiun fortan punkton reciproke, kaj neniam maladoru unu alian.

Ne estu fiereme, nek estu tre sinhumiliga. Sintenu tute nature kaj spontane. Nepre evitenda estas emo, ŝajnigi sin pli eminenta, ol estas efektive.

Homo, kiu venis, montrante ekstreman humilecon por peti helpon de malfacilaĵo, venas alian tagon, en situacio plibonigita, kun aroganta mieno, kvazaŭ ĉio estas plenumita por lia sola kapablo, kaj deziras disponi ĉion laŭ sia volo.
Tre simpatia estas homo, kia restas humila kaj introspektema en ia ajn okazo.
Kiam vi kulpigas alian, tiam pensu, ke kulpa estas vi mem. Kiam la mondo montriĝas tro mallibera, sciu, ke mallibera estas via propra animo.

Antaŭ ol malbeni la mondon, rigardu vin mem, kiom da saĝo kaj virto vi havas.
Antaŭ ol ĵaluzi alian, pensu dum momentoj pri la eventuala okazo, kiam vin ĵaluzos aliaj.

Ofte latentas grava malbono en afero, kiun vi konsideras tute ordinara. Dek personoj havas dek vidpunktojn. Do en ĉiu kazo observu plej detale kaj senpartie, liberigita de facilanima mempermeso.

Krom Dio neniu havas la rajton juĝi. Ĉu bona aŭ malbona, ĉu malbeninda aŭ aminda – ĉio ĉi tio estas nur laŭaspekta juĝo, bazita sur egoismo. Ĉio venas de Dio. Ĉio, kio venas, havas sian plenan kialon.
Ne estu katenita per supraĵa koncepto de etiko. La plej profundan signifon de la aferoj nur Dio konas. Do ni ĉiam kondutu, senafekte, senpartie, serene kaj puranime en rilatoj kun alia persono. Ĉiam estu liberigitaj de antaŭjuĝoj kaj memamo.

Ĉi tiu herbo estiĝis, ĉar ĝi havis la kialon estiĝi.
Ĉi tiu homo naskiĝis, ĉar li havis la kaŭzon naskiĝi.
Eĉ se io ne plaĉas al mi, mi ne havas rajton ĝin nei.
Primoki aliajn signifas primoki Dion.
Negi aliajn personojn signifas negi la mondon.
La homo havas, ĉiu sian originalan karakteron.
Dek homoj dek vizaĝojn.

Se vi trovos vin farinta ian eraron, vi en la koro decidu ne ripeti similan kaj samtempe estu preta akcepti repagojn respondajn kaj poste jam estu liberigita de domaĝado.

La koro deziras flugi rekte al la idealo trans multaj procedoj, dum la realo permesas nur iom-post-ioman progreson. Jen okazas sufero kaj barakto de homo.
Precipe la junuloj, ĉar ne spertaj pri la realo, emas impeti rekte al la idealo tiel, ke konfuzitaj de neatenditaj sennombraj obstakloj, ili fine enfalas en seriozan indignon kaj suferon.
La pensoj de junuloj estas unu flanke tre puraj kaj justaj, dum aliflanke al ili ne mankas infanecaj fantazioj. Do necesas kiel eble pli vasta konsidero, kune kun kiel eble pli profunda esplorado.
Io, kio etas unuflanke tre turmenta al mi, povas esti iel utila laŭ vidpunkto tutampleksa. Do mi ĉion benu kaj danku.
Ne malŝatu iun por malŝati, nek malami por malami, sed nur deziru lian eternan feliĉon kaj apliku plej taŭgajn rimedojn,.
Ĉiu havas flankojn fortan kaj malfortan. Ni do reciproke respektu la fortan flankon, simpatiante unu alian pro malforta flanko.

1. Ellernu ĉion, kion instruis la pasintaj homoj.
2. Ĉion instruitan utiligu nur kiel referencaĵon; mem spertu en reala tereno, provu ĉiun aferon unu post alia, ĉiufoje pripensu kaj pli bone komprenu.
Estas nenia vojo ekster tio.
Homo facile fieras pro bagatelaĵo, kaj facile embarasiĝas, eĉ deprimiĝas pro io sensenca, ĉar li ja ne konas sin mem.
La plej grava afero por homo estas koni sian veran memon.


Laŭvole
Havu bonvolon en la fundo de la koro por ĉio, kio ekzistas. Alia afero estas konduto ekstera.
Homo, kiu ne havas bonvolon en la fundo de la koro, iel sentiĝas malvarma kaj ne facile alirebla, eĉ se plej ĝentilaj estu liaj parolo kaj sinteno.
Ne gravas, se montriĝas provizore ia malvarmeco aŭ severeco; nur se latentas bonvolo en la fundo de lia koro, sentiĝas io, kio kortuŝas. Ne ŝatinda provizore, li tamen nepre montriĝas dankinda kaj simpatia poste. Post ĉio, reciproka bonvolo en korfundo estas la plej simpla, sed plej aŭtentika etiketo de homoj. La mondo fariĝos per si mem ĝojplena, paca kaj dankinda, nur se disvastiĝos ĉi tiu etiketo, en la vera senco de la vorto.
Estas tre malfacile juste kaj ĝuste taksi homon. Nur la eksteraj agoj tute ne taŭgas por mezuri lian veran karakteron, ĉu bona aŭ malbona, ĉu justa aŭ maljusta, ĉu saĝa aŭ ne.
Ĉiu homo estas ligita al diversaj medioj malgrandaj kaj grandaj, de hejmo ĝis nacio. Do multaj homoj estas devigataj treni vivon malgraŭvolan konscie aŭ senkonscie pro diversaj rilatoj., Ne mankas eĉ tiuj, kiuj vivtenas per laboro tute kontraŭvola, kiel viktimoj de aliaj.
Homo, aspektantaj tre malbona, ofte estas tiaj nur dak’ al malbona sistemo de la socio.
Ni devas lerni rekte vidi la veran econ de homo, tute liberigitaj de onidira reputacio, ĉu li estas eminenta aŭ ne, ĉu bona aŭ malbona, ĉu saĝa aŭ malsaĝa.

Ni havu grandanimecon agrable interrilati kun ia ajn homo Pensu, ke ni ankoraŭ ne estas maturiĝintaj, dum ni havas malŝatemon kontraŭ homo.
Same ankaŭ kun tempo kaj loko.

Lasu iun ajn fari, kiel li volas.

Vi mem faru, kiel vi volas.
La vera etiketo estas mem fari kaj lasi alian fari laŭvole.

Ni faras grandan eraron, se ni taksas homon, laŭ provizora sinteno al ni, ĉu li etas eminenta aŭ ne, ĉu li estas ĝentila aŭ ne.
Ĉina saĝulo prave diris, ke la amikeco de “malgrandulo” estas dolĉa kiel mielo, dum tiu de virtulo estas simpla kiel akvo.
Amikeco bazita sur egoismo aspektas laŭekstere tre dolĉa, sed ĝi povas subite ŝanĝiĝi en malamikecon, se okazas kontraŭstaro de profitoj. Dume la amikeco bazita sur pura bonvolo restas neniam difektebla, kvankam ĝi ŝajnas sengusta laŭ eksteraĵo.
Sen kialo homo ne devas suferi. Eĉ en tre malfavore situacio ni restu optimistoj, kaj kuraĝe trabatu ĝin, celante senliman porogreson. Se ni facile perdas vojon antaŭ muro kaj simple senesperiĝas ĉe unu malfacilaĵo, tio estas ĝusta pruvo, ke ni estis dorlotataj en la juneco.
Se ni esas jam naskitaj en ĉi tiu mondo, nenio helpas por ŝanĝi ĉi tiun fakton, nek ploro, nek bedaŭro. Ni do nur penu trabati la malfacilaĵojn, kiom ajn severaj ili estu. Estu tiel kuraĝaj, ke ni povas renkonti ian ajn provon eĉ kun bonhumoro, senkonscie zumi ĝojkanton.
Vere fidindaj estas nur homoj, kiuj multfoje eniris en senelirejon kaj kiuj sukcesis multfoje ĝin trabati.
Fariĝu jen reĝo, jen ŝanĝiĝu en almozulon, por esti kapabla plenumi ion vere utilan por la nuna mondo.

Notu, ke malrespekto, rankoro, ofendiĝo, senesperiĝo --- ĉio ĉi tio esas ja absolute malbonaj.

Estas eraro deziri ke alia persono kondutu tute laŭ via plaĉo.

Lasu, ke li fariĝu tia, kia li devas.


Eraro kaj progreso
La mono estas la reprezentanto de materio, kaj tial ĝi kontraŭstaras la spiriton.
La japanoj en la pasinteco faris eraron, simple malrespektante la monon. Sed tamen ne estas bone celi nur monon, neglektante spiriton.

Io, donace ricevita, akompanas nenian devon, sed pri io pruntita, la ŝarĝo ne nuliĝas, ĝis kiam oni ĝin redonas. Eĉ tre bagatelan monon, se pruntedonitan, oni devas nepre repagi, dum por grandega sumo, se donacita, retas nenia ŝuldo, ĉar la afero estas solvita jam ĉe la komenco.
Tio estas tute banala regulo, sed nepre observinda, ĉar por la homoj la spirito estas esence grava, pli ol la monsumo mem.

Inter la junuloj ŝajnas esti tendenco intence neglekti la diferencon inter ”mia kaj via”, precipe rilate la posedaĵon: “via estas mia” (kvankam “mia estas mia”). Ni devas rigore observi la diferencon de “mia kaj via”, kaj poste helpu unu al la alia. Se nuliĝus la koncepto pri “mi” kaj “alia”, neniiĝus ankaŭ memstaraj personecoj kaj restus nur vakuo monokromata.
Eble restos neeviteble preskaŭ por ĉiam la kontraŭstara ekzisto de riĉuloj kaj malriĉuloj, laŭ la natura ordo de la socio. Tiu “natura ordo” tamen ŝanĝiĝas laŭ ŝanĝiĝo de la socio. Iam la fortaj je batalo estis respektindaj kaj riĉaj, poste saĝaj estis tiaj kaj pli poste la virtuloj estos respektindaj kaj riĉaj.
Mi ne volas entrudiĝi en konduton de aliaj. Mia deziro estas, ke ĉiuj progresu al pli kaj pli bona celo respektive laŭ la vojo de sia propra elekto.

Ni devas nepre eviti agon, kiu donas ĝenon al aliaj – nepre, eĉ en kazo kun plej prava preteksto.
En plej multaj kazoj, la sinmortigo estas ago de egoismo. “Mi mortos kaj poste kio ajn okazu”. Se multaj homoj estus tiel senrespondecaj, la mondo neniel daŭrus plu.
Toleri suferon, eĉ li doloran ol morto, kaj sin oferi por la bono de multaj aliaj, jen estas la vera homa vojo.
Donu al homo resopondecon, se oni deziras ke li strebu per sia tuta kapablo.

En iu ajn kazo la plej grava afero estas kapti la ĝeneralan situacion en sia tuto. Sen tio homo facile embarasiĝas eĉ je eta ĝenaĵo.
Malgraŭ ĉio estas malbone doni abomenan impreson al alia. Ĉi tiu eble sentos abomenon, ĉiufoje kiam li pensos pri tiu impresinto. Povas esti, ke li sentis abomenon pro ia miskompreno; sed pli ofte kulpa estas tiu, kiu donis la impreson.

Ĝenerale kiu estas flatema al la superuloj, tiu estas tre severa al homoj, kiuj estas sub li. Nur kompatinda estas tia persono. Homo puranima, kiel infano, neglektas la diferencon de homaj klasoj.
Mi ne ŝatas tian rigoran etiketon, kvazaŭ esti vestita per plumba surtuto. Amikoj, ni luktludu ambaŭ tute nudaj!

Suspekti pri alia homo estas peko. Tamen estas bedaŭrinda fakto, ke en la mondo estas multaj homoj, kiuj, katenitaj de malbonaj spiritoj, nur sin okupadas per memamaj intrigoj. En tiu senco oni ne povas simple neglekti la proverbon “ĉe ĉiu renkontita suspektu ŝtelon anstataŭ fidelon.”
Homoj harditaj per diversaj spertoj estas ofte suspektemaj. Iusence pravaj, ĉar ili mutfoje spertis intrigon aŭ trompon. Sed dezirinde estas ke ili faru ankoraŭ unu paŝon antaŭen t.e. vere poluru al si la animo, por ke ĝi proksimiĝu al vera dieco.
Al timemulo eĉ muso kuranta sub tegmento povas fariĝi objekto de timo. Al aplombulo nenio estas timinda eĉ en la morta momento.
Esence la homo estas neelfaritaĵo. Do absolute ne eblas, ke li nur prosperadu kaj atingu la grandan celon, sen sperto de eraroj kaj malsukcesoj. Li povas retrospekti, ĉar li eraris. Li povas havi pli bonan ideon, ĉar li retrospektis. Li povas pli bone rekonstrui, ĉar li ekhavis pli bonan ideon. Tiel la mondo pliboniĝadas, dank’ al ripeto de eraro, retrospekto, plibona ideo kaj rekonstruo.

Sed memoru ke la eraroj bedaŭrindaj aŭ hontindaj ne estas ekster nia repondeco.
La homo naskiĝis en ĉi tiu mondo ne nur por ĝui la pli-malpli kvindekjaran vivon, kiel la unu solan. Ĉi tiu mondo estas lernejo, ekzercejo aŭ preparejo por la transa mondo, alivorte semobedo, kie elĝermas semoj, kaj kreskas ĝis la plantidoj fariĝas taŭgaj por transplanti sur grundon. Do ni estu kontentaj, se ni povas ĉi tie ion ellerni. Se ni amasigas materiajn objektojn aŭ monon, estos nenia utilo en la transa mondo, ĉar ili ne povas nin akompani tien. Ni utiligu ilin plej bone por kiel eble pli multe gajni spirite.
Kiu multe vojiras, tiu multfoje stumblas. Tiom pli difektiĝas liaj ŝuoj, tiom pli li spertas la amaron de vojaĝo. Kiu ĉiam penas iris antaŭen, tiu certe iras antaŭen. Kiu ofte stumblis, tiu tiom pli bone ellernas ne stumbli. Nenio videblas, se oni ne vidas. Nenio kapteblas, se oni ne kaptas. Nur spertinte la frapiĝon de la kapo al pordo, oni scias la fortikecon de la pordo. (Spertinte malsukceson, oni unuafoje ekscias ĝian amarecon.)
Pri la aferoj de la mondo oni povas havi elkomprenon nur post efektiva sperto de ili. Sen elkompreno neeblas progreso de l’ animo. Do homoj faru senĝene ĉion, kion ili nur deziras, ĝis ili akiros sian elkomprenon.
Sed por tio necesas sufiĉe granda kuraĝo, sen kiu oni facile enfalas en memkontraŭstaron deziri kaj timi. Ne embarasiĝu eĉ je plej amara sperto, sed trankvile elkomprenu la esencon de la afero pere de l’ sperto, por ne ripeti saman eraron.

“Faru senlime! Introspektu senlime! Elkomprenu senlime!”
Se oni trovos sin farinta ian pekon, tuj pentu sendetene kaj serioze atentu ne ripeti la samon. Kaj tio sufiĉas, ĉar io pasinta neniam revenas, eĉ se oni bedaŭras milionon da fojoj. Ĉiumomente forgesu kaj funebru la pasinton, kaj ĉiumomente reviviĝadu por esti pli kaj pli granda kaj saĝa.
Ĉiu homo, se ne hundo nek kato, nepre povas pli malpli ekspluati en si la veran humanecon, nur se li faras sinceran introspekton. Bedaŭrinde multaj homoj rifuzas postulon el sia korprofundo, pro afektemo al la ekstera mondo.
La vera peko estas trompi sin mem, laŭ mia konvinko.

Ĉiukaze, nur estu vere fidela al sia interna memo. Homo, kiu ne estas heroo, neniel povas agi vere kiel heroo; homo, kiu ne estas filozofo, povas ŝajnigi esti tio nur por momento.
Li estu li; mi estu mi. Ĉiu respektive faru tion, kion li vere kapablas, kaj trovante intereson en ĝi.
Se oni aŭdacas fari ion super sia kapablo, oni devas aperti nur senutilan suferon. Dio kreis homojn, kiel siajn piedojn kaj manojn por ke ili povu plenumi respektive sian taskon, nur se ili okupiĝas en afero al si interesa. Bedaŭrinde plejparto de la nuntempaj homoj, venenitaj de la homeca (ne-dieca) racio, sin okupas per taskoj al si tute ne interesaj, kiuj nur donas ian socialan honoron aŭ la eblon vivteni, kaj tiel trenas ĉiutagan vivon kun angoro kaj doloro.
Okupiĝu nur per afero, en kiu vi vere havas intereson. Ne gravas, se alia vidos vin stulta aŭ freneza. For konsideron pri kritiko de aliaj, sed nur estu fidela al la vera kialo, pro kio vi naskiĝis.


2. Plenigu la memon

Ĉio laŭ la koro
Skribante, oni proksimiĝas al la vero; dum parolado eldiriĝas vortoj vere valoraj.
La homo estas ujo de Dio. Ne faru tro detalan programon. Ni faras ion nature laŭ aranĝo de Dio, se ni mem ne konscias tion. Tiam ne utilas sindetenemo.
Nur kuraĝe impetus al tio, kion vi jam decidis celi.
Mi mem, retrospektante la pasintecon, miras ke nenio iris tute laŭ mia antaŭvido, krom tio, ke ĉiujare mia aĝo pligrandiĝis po unu jaro. Okazis tute ne atenditaj aferoj je tute ne atendita momento kaj kun tute ne atendita rezultato. “Hodiaŭ estas hjodiaŭ; morgaŭ estu morgaŭ!” Estu pretaj tuj alĝutigi nin al la ŝanĝitaj cirkonstancoj ĉiutage, eĉ ĉiumomente. Tian elastecon ni proprigu en ni jam en ordinaraj tagoj. Se ne, ni tuj falos en senelirejon.
Mi deziras esti “simpatia homo” eĉ al la okuloj de demono.

Havu celon, ne fantazian, sed tute alireblan, kaj faru al ĝi firman piediradon, paŝon post paŝo.
Plejparto da homoj, se ne inteligentuloj, estas katenitaj de “si” mem. Do estas tre necese introspekti kaj ĉiumomente klopodi sin liberigi de ŝelo.
“Faru prefere ol pensi!” dum la farado naskiĝas bonaj ideoj.

Se la kondutoj de homoj estas kvazaŭ nubkovritaj, sed ne serenaj kiel tiuj de infanoj, tio estas kaŭzita de ilia hipokriteco kaj afektemo. Ŝajnigo, sindetenemo – ili ĉiam vivas nur kontraŭstaron de interno kaj ekstero.
Nur malkovru la nunan memon antaŭ aliaj, nur se tio ne faros gravan ĝenon al ili. Ili suferas, senutile klopodante sin ŝajnigi pli kapablaj ol efektive estas, aŭ montri la kontraŭon de sia nuna koro.
Ĉiuj senkaŝe montru sian eston. Bubino kondutu bubine, silentemulo silentemule, malsanulo kondutu, kiel malsanulo, saĝulo, kiel saĝulo.
Ĉiu faru plejeblon laŭ sia vera deziro.
Ĉiu gardu sin kontraŭ emo tuj ofendiĝi pro miskompreno de alies kritiko al li. Estu mem introspektema prefere ol ĉiam timi kritikon de aliaj.
Ĉiuj homoj en la mondo eble deziras, ke homoj havu iom pli da bonvolo kaj toleremo al si reciproke. Sed ĉiu severe malgrandanima li mem estas en ĉiu kazo.
Oni tute ne bezonas sin humiligi antaŭ nobelulo aŭ altrangulo, kaj samtempe oni neniel devas sin teni malrespekte kontraŭ homo, plej mizere vestita. Nia teniĝo estu kiel eble plej natura kaj senafekta tute egale antaŭ iu ajn homo.
Homo, kiu malkovris la plej profunde kaŝitan sekreton de iu ajn arto, neniam fanfaronas nek prifieras pri tio. Tre ofte produktinto de iu mirinda verko estas homo “tute ne imagita”. Homo, staranta sur mezvojo, ofte fieremas, kaj tio per si mem pruvas ke li ankoraŭ estas malproksime de l’ afero.
Homo, kiu elpenis kapti la veran sekreton de io, portas mienon unuavide tre ĝentilan kaj dolĉan kaj aliflanke iel aplomban kaj tute liberigitan for de ĉiuj mondumoj.
Se iu facilanime ekkuras ien kaj reen, tio montras ke li ankoraŭ ne estas sufiĉe hardita.
Homo, unuavide stulta, ofte montriĝas havi profundan elkomprenon, dum multaj, kiuj aspektas rigore seriozaj, havas kompatinde supraĵan vivkoncepton.
Kiel antikva proverbo diras, “granda saĝulo aspektas granda stultulo; dum granda iluminito similas infaneton.” Duonvoja homo estas tiel interesita nur de bagatelaĵoj, ke li eĉ ne scias la direkton kie kuŝas la vera sekreto.
Mi deziras pasigi la tutan vivon, kiel unu horon; la senliman eternon, kiel unu tagon.
La vera ĝojo devas esti bazita sur trankvila koro.

Nur homo, kiu povas kompreni sin mem, estas plenkreskulo.

Por homo kiu kutimas ne labori eĉ ne porti malgrandan sitelon, plej bagatela laboro trudita povas esti tre suferiga, dum laboristo kies ĉiutaga tasko estas trakti pezajn objektoj, tute facile portas sufiĉe grandan ŝarĝon.
Kvankam objektive pli pezan laboron faras la lasta, subjektive la unua pli suferas. Jen grava punkto! Ĉu homo suferas aŭ ĝuas, tio estas afero tute subjektiva, sed neniel laŭ ia kriterio absoluta. Kaj tiu subjektiva sento estas tre ŝanĝiĝema eĉ pri sama afero. Se homo, venkita de l’ sufero, pli kaj pli ĉagreniĝas en la koro, des pli peza fariĝas al li la sufero. Kontraŭe, se li al si sugestas pensi, ke ĝi estas “facile tolerebla”, iom post iom la sufero mildiĝas por fine preskaŭ malaperi. Nur la koro decidas, ĉu inviti demonon aŭ bonvenigi budhon. La mondo fariĝas jen ĝuoplena, nur laŭ la koro.
Ĉiu deziras havi pli kaj pli agrablan vivon. La unua kondiĉo por efektivigi la deziron estas firme teni koron ĝojan kaj serenan en kia ajn medio.
Kvankam la medio mem estas malfacile ŝanĝebla laŭ homa ŝato, la kortenado estas ĉiam turnebla per disciplina ekzercado.
80-90 procentoj de la homoj diras, ke “ili havis pezajn suferojn”, sed tiuj “pezaj suferoj”, post ĉio, estas produktitaj de ili mem kaj ŝarĝitaj per iliaj propraj manoj sur iliajn ŝultrojn.
Se homo produktadas ĉiutage, ĉiumomente tiajn mispensojn, rankorajn aŭ avidemajn, kiel: “Malbenita li estu!”, “Nepre devas esti tiel kaj tiel!”, aŭ “Jam estas ekster limo de tolereblo!”, al li neniam venos tago “vere trankvila”, “Oh, paca” aŭ “tre interesa”. Al plendemulo ne mankas malagrablaĵo eĉ por momento.
Estas senlimaj gradoj de sufero – de minimumo ĝis maksimumo. Tiuj, kiuj multe plendas, ke ili devis suferi, efektive ne tiel suferis, en la vera senco de l’ vorto. Spertinto de vera, longa suferado, jam ne multe konscias tion, ĉar alkutimiĝinta.
Estu tia homo, kiu povas zumi ĝojmelodion eĉ en la kriza momento. Estas malkuraĝulo, kiu tuj priplendas homon aŭ malbenas la mondon ĉe bagatela incidento.


Vera vivo
Se homo estas kontenta je sia nuna stato kaj, post sinekzameno, ankoraŭ pensas, ke li superas la ordinaran nivelon, li ja estas kvazaŭ “rano en puto”, alivorte li fosas tie sian propran tombon. Jam al li mankas vera vivo.

La unua signifo estas perfektigi la ventron (animon), sed ne la kapon (cerbon).

Kiu sin turnas al la suno, tiu nepre estas lumigata.
Kiu marŝas, tiu atingos.
Kiu vere sin konas, tiu ne embarasiĝas.

Kiam vi ofendiĝas, vi esploru la cirkonstancojn objektive, por vin kvietigi prefere, ol simple peni retenadi la pasion.
Simpatiu la ofendinton, starante sur lia starpunkto; simpatiu ankaŭ la kaŭzojn kaj procezojn de la afero.
Hundo bojas al vi, ĉar ĝi vin timas; kato deziras sin premi al vi, ĉar ĝi sentas malvarmon; paseroj bekmanĝas rizerojn, ĉar ili trovis bonan manĝaĵojn.
Ili tute ne havis ian intrigon kontraŭ homo. Ĉiu afero havas diversajn flankojn laŭ vidpunktoj. Estas do tre necese ekzerciĝi re-rigari kaj re-aŭskulti.

Estas malfacile tenadi ĉiam serenan temperamenton.
Kiam enŝteliĝas malserena humoro, oni devas sin gardi por ne submetiĝi.
Ĉar la humoro ŝanĝiĝas, turniĝante, estu pacienca por iom da tempo.

Homo devas travivi tre diversajn spertojn, amarajn kaj dolĉajn.
Se li restas nur en unu sama medio, iom post iom li perdas la intereson en la vivo, pro malmultiĝo de ekscitoj, kiel akvo nefluanta fine putriĝas.

La printempo, la somero, la aŭtuno, la vintro – ĉiu havas sian bonon. Sed ne estas dezirinde ke daŭradu nur sola la printempo, la somero, la aŭtuno, aŭ la vintro.
Homo, kiu estas enŝlosita en la domo, iru eksteren de tempo al tempo por kompreni la naturon kaj la homon. Por la bono de arbitrulo, oni lin malliberigu per rigora regularo por difinita tempo.

Tre prave diras la proverbo: “Certe troviĝas instruisto, kiam kunvenas tri personoj”.
Lastatempe mi sincere pensas, ke mi multon lernas de vortoj kaj kondutoj de aliaj personoj.

Fidu, amu, pardonu unu alian.
Provu, pripensu kaj komprenu!
Kuraĝe, senafekte kaj humile,
Estu tia, kia vi estas.
Fariĝu tiel, kiel volas la naturo.
Kion ni iras, tio estas la vojo.
Kion ni penas, tio estas la mondo.
La vojo estas unu sola;
La mondo ankaŭ unu por ĉiu.
Kvankam ne estas du Veroj,
La homoj vivas en diferencaj mondoj,
Ĉar ili ne estas la absoluta Dio.
Ne trudu “mian” vojon, nek “mian” mondon al alia.
Nenio estas pli suferiga ol trudo de “liaj” vojo kaj mondo al mi.
La pasinto estas kiel sonĝo.
La estonto estas kvazaŭ vualita per nebulo.
Ne pensu pri kaŭzoj estintaj.
Nek pri rezultoj estontaj.
Nur pensu “la nunan” momenton por ĉiam!
Faru la plejbonon “nunan”,
Manifestu la netan “memon nunan”,
Kaj tiel daŭrigu senfine,
Laŭ natura turniĝado de la koro!

Malavare dediĉu al aliaj simpation kaj bonvolon per pensoj kaj vortoj. Ili neniam elĉerpiĝos nek kaŭzos ian ajn malprofiton. Homo, kiu vere utiligas tiucele eĉ unu paperon kaj un plumon, ja estas eminenta servisto de la Universo.

Ĉe persona interrilatiĝo kun iu, mi deziras doni al li kiel eble plej agrablan impreson tiel ke li sentos ion varman, ion pacan krom simpatio kaj dankemo. Por tio necesas, ke mi mem havu senliman grandanimecon, liberan spritecon kaj talenton ŝerci. Kiel oni povus sentigi al alia ian varmon, pacon kaj agrablon, mem ne estante varma, paca ktp? Aliflanke tre necesas ekzerciĝado per efektivaj spertoj. Inter eminentaj verkistoj kaj sciencistoj troviĝas tre multaj, kiuj estas tute mallertaj je persona interrilatiĝo.

Kiu efektive scias, ke li estas iel influata de ondoj de diversaj pensoj, tiu povas atente ekzameni kaj reordigi siajn pasiojn.

En malbona humoro oni ne povas fari bonan laboron. Tiam prefere dormu, anstataŭ daŭrigi senfruktan penadon. Kio plej bone refreŝigas ambaŭ la animon kaj la korpon, tio estas profunda dormo.

Estu senafekta kiel infano!
Akceptu kun koro pura, kiel blanka papero!
Kaj vi povas glate marŝi la vojon, plenumi vian mision kaj elkonstrui vin mem.
Notu, ke tio estas la plej grava afero.

Kio plej forte kortuŝas homojn, tio estas ago liberigita de egoismo.
Ĉion utiligu!
Ĉio venena kuracas, dum ĉio kuraca venenas.
Nur dependas de la maniero.

Liberiĝu de ĉiuj antaŭjuĝoj! Forĵetu ĉiujn partecajn, portempajn “raciajn pensojn”, truditajn de ekstere jam de la infaneco, kaj kviete rigardu naturon kaj pensu pri la originala eco de l’ homo. Homo ne estas ankoraŭ maturiĝinta, dum li, katenita de iu doktrino aŭ ideologio, sin tenas rigide fanatika.
La printempo prezentas pejzaĝon printempan, dum la somero donas ĝuon someran. Jen la naturo, Dia volo. Nuboj, akvoj, birdoj, arboj – jen unu pentraĵo. Bono, malbono; okcidento, oriento; supro, fundo; salo, sukero ktp. – jen ekzisto kaj funkcio.

Agu kun propra konvinko, kvankam ĝi povas esti siatempa. Laŭ pasado de la tempo la konvinko ankaŭ devas sanĝiĝi, ĉar la enhavo de la homa memo kreskadas ĉiumomente.

La homo senfine aspiradas sian “eminentecon”. Li nur hontas esti malsupera al aliaj.
Pro tio naskiĝas la abomenaj pekoj, kiel fieremo, afektemo, malrespekto, sinornamo, ĵaluzo, envio, rankoro ktp. Observu atente la ĉiutagajn kondutojn de homo, kaj vi trovos, kiel ili ripetas la menciitajn pekojn ĉe bagatela kialo.
Ni postulu la justan agnoskon de nia “eminenteco”. Do antaŭ ĉio necesas la penado vere riĉigi nian propran memon. Vera honto estas ricevi vantan honoron, tute ne indan. Aliflanke ni mem estu justajn por taksi aliajn. Estas honto flati kaj facilanime adaptiĝi. Ne trompiĝu per plakaĵo.
Anstataŭ poluri nian personecon por montri al la banalaj okuloj de la mondo, ni devas senlace penadi nin vere altigi por prezenti al la Ĉielo!


Efektive agi
Mi principe respektas la jenajn tri ismojn: ag-ismo, pozitiv-ismo kaj spert-ismo.
“Kuraĝe faru tion!” se la ĉirkonstancoj jam postulas. Tio estas mia moto.

Faru nur unu aferon ekskluzive je nuna tempo!
Se oni planas tro detale por malproksima estonteco, baldaŭ perdiĝas korstreĉo, freŝeco kaj koncentriĝo, kio fuŝas la aferon.
Do havu nur ĝeneralan perspektivon kaj poste faradu plejbonojn siatempajn.

Spertu kiel eble multe, kaj baldaŭ vi ellernos la sekreton.

Realan forton de animo povas havi nur homo, kiu multon spertis kaj multon lernis.

Logiko memorata nur en la cerbo nenion utilas. Mem spertu efektive, kaj ĉiufoje komprenu ion pri vero. Kiam homo sukcesas koincidigi la logikon kun efektivo, nur tiam ĝi fariĝas lia vera posedaĵo.

Trarigardu returnen la longan historion de la homaro kaj atente pristudu, kiel pensis kaj kion faris niaj prapatroj. Per tio ni povas riĉigi la koron kaj akiri la kapablon pensi ion laŭ la ĝenerala, tutampleksa vidpunkto.
Plej necese estas detale esplori, kio estas la mondo kaj kio estas ni, homoj.

Kiel eble lasu lin fari laŭ sia deziro. Ne grumblu pri iom da eraroj aŭ malprofitoj, kiuj estas ĉiuokaze neeviteblaj por progresado. Pensu, kion kaj kion devas fari suĉinfano ĝis ĝi ellernos ĝeneralajn movojn, kiel knabeto. La plej simplaj bagatelaĵoj por tiuj, kiuj jam ilin ellernis, povas esti tre malfacilaj taskoj por tiuj, kiuj nun strebas ilin mastri per sia tuta kapablo. Aspiroj de junuloj senspertaj povas esti stultaj en la okuloj de maturuloj, kiuj jam lernis multon pri la mondo. Estu tiel. La junuloj maturiĝas iom post iom, travivante tiamaniere sperton post sperto. La sama vojo, kiun ĉiu homo devas trairi.
En la okuloj de Dio, eble ĉiuj agoj de la homoj estas infanaĵoj. La fizika mondo estas la plantobedo, kie la plantidoj t.e. la homoj prepariĝas esti taŭgaj, tre utilos tie en la transa mondo.
Homo grave eraras, se li vidas alian homon, kiel sin mem. Afero sensenca al li povas esti tre serioza por alia kaj inverse. Homoj devas simpatii unu la alian, metante sin sur alies starpunkton.

Longan tempon bedaŭradi pro iu afero okazinta kaj senfine pripensadi kontraŭrimedon kun kordoloro – tio plej venenas la animon kaj korpon. Rapide decidu la plejbonon laŭ sia nuna kapablo kaj tuj ĝin efektivigu, anstataŭ resti sinretenema pro troa aspiro al idealo, alivorte pro timo pri eventuala eraro aŭ malperfekteco. Laŭ sia nuna juĝkapablo kaptu la kadron kaj kernon de la okazaĵo kaj senprokraste starigu la plejeblan planon, kaj tio sufiĉas kaj tio necesas.
Homo progresas dank’ al eraroj. Multfoje eraru kaj multe progresu. De homo, kiu perdas tutan kuraĝon nur pro unu-du fojaj eraroj, oni ne povas atendi elfaron de io valora. Iu, spertinta nenian malsukceson, aspektas granda lertulo unuavide, sed tia facile enfalas en mizeran embarasiĝon, se blovas neatendita malfavora ventego.
Por sekura veturado de ŝipo necesas ke la ŝipestro estu kompetenta observanto de la atomosferaj fenomej, kiel vento, nubo, vetero k.a., de la cirkonstancoj de la maro, kiel tajdo, rifo k.s. krom ke li konfirmu antaŭ ĉio la sendifektecon de la ŝipo, sufiĉan provizon de akvo kaj manĝaĵo, sanon de la ŝipanoj kaj ilian harmonion ktp.; nenio el ĉio ĉi tio estas mankebla. Sed tia fidinda ŝipestro ne elfariĝas per simpla lernado super tablo nek per spertado de nur feliĉaj, sendanĝeraj veturoj.
Io kompletiĝas, nur kiam ĉiuj faktoroj ekvilibras inter si. Ĝis ekvilibriĝo ĉiuj faktoroj batalas unu kontraŭ alia. Al bataloj neeviteblas akompano de eraroj.

Anstataŭ simple imiti alian, lernu de li por plialtigi vin mem. Nur imitante alian, forgesante vin mem, vi rikoltos nenion.

Manĝu kun apetito!
Laboru kun intereso!

Ne deziru senpacience tujan elfariĝon de io. Akiru iom post iom, ne la tuton unufoje.
Se per memlernado (sen gvidanto) oni tre malofte sukcesas, tion kaŭzas la troa streĉo je la komenco. Senpacienca dezirego akiri multon kontraŭe venigas tre baldaŭan laciĝon. Li nur bedaŭras la longan vojon, dume jam la suno subiras.

La mondo fariĝas agrabla, se homo nur povas vere sin elĵeti.

La homo estas estaĵo tre mallaborema. Havante bonajn ideojn eĉ konkretajn, li prokrastas la efektivigon ĝis la lasta momento de la nepra neceso.
Ĉar la korpo estas plenigita de densa inklino egoismo, ĝi ŝatas kiel eble eviti memkonsumiĝon.
Ĝuste tial, ni kutimigu vipadi la korpon por senprokraste plenumi necesajn aferojn unu post alia. Kulturu fortan volon, kuraĝe komencu tion, kion ni pensas bona, kaj definitive detiriĝu de io, se ĝi montriĝas malbona. Tute simpla regulo laŭvorte, sed tio ja estas malfacila en efektivecon.

Ne rapidemu realigi la idealon. Iom post iom plibonigadu la rimedojn laŭ saĝo de la spertoj, kaj paŝon post paŝo pliproksimiĝadu al la celo.
Ne alkroĉiĝu je unu afero. Ĉar ĉio fluas, ni havu novajn ideojn kun novaj valoroj unu post alia.
Estu ĉiam ion faranta. Koncentru ĉiujn fortojn al tio, kio estas nun farata. Penadu ekskluzive por ĝia elfariĝo, dediĉante al ĝi la tutan kapablon de animo kaj korpo. Kaj tio estu via sola plezuro!
Estu tute absorbita en la farata laboro, eĉ se kaptas vin ia malagrabla, dolora sento, kaj dume pasos la tempo kaj baldaŭ vi vin trovos trapasinta la malagrablan tunelon. Estas senutile, se vi nur atendadas pri la doloroj, nenion farante. Tiel la doloroj nur pliakriĝos. Feliĉa estas homo, kiu ion faras, eĉ se ĝi estu la plej banale sensencaĵo, por kiu li bezonas nur iomete uzi unu manfingron.
Oni ne povas lerni la naĝarton sur la lito. Ekzercu sin nur en la efektiva loko por ion ellerni. Ne valoras eminenta teoriisto, nek impona argumentulo, se ili ne havas efektivajn spertojn. Per agado sur efektiva tereno oni povas akiri ion spiritan, ian ilminiĝon. Tial, eĉ se ni okupiĝas per plej bagatela tasko, ni pense donu al ĝi kiel eble plej grandan gravecon kaj spiritan signifon, por ke ni akiru el ĝi ian eltrovon. Sen fari nenia ellerno.
Haruĉi, Umuĉi, Cuzuĉi!
Okaze de io grava, ripetu ĉi tiun vortaniman recitaĵon kaj ĉiu povos gajni brilan sukceson.


Vidi la esencon de homo
La antaŭjuĝo tro obstine influas. Ni atentu doni bonan impreson al ĉiu renkontita homo. Se li, laŭ la unua impreso, pensas, ke mi estas terura, abomena homo, tio fariĝas antaŭjuĝo kaj malhelpas akcepti plej ĝentilan sintenon, kiun mi montros la duan fojon. Ne nur ne akcepti mian ĝentilecon, sed male li povas suspekti per ĝi ion pli malbonan.

Do mi mem devas esti liberigitaj de antaŭjuĝo kaj vidi la efektivon, kiel efektivon per plej serenaj okuloj. En efektiveco kuŝas la leĝo.

Se iu flatas vin, li certe havas celon. Oni ne devas facilanime juĝi homon laŭ lia ekstera konduto. Estas afableco sincera, estas afableco ekstera.
Homo, ju pli liberigita de avidemo, des pli senafekta kaj tute ne flatema montriĝas. Se vi konfidas nur tiujn, kiuj vi flatas, nature de vi foriros homoj kun pura animo kiuj ne scias flati.

Ni devas esti singardemaj ne misjuĝi la esencon de afero laŭ ĝia eksteraĵo. La junuloj ofte mokas herbojn, laŭ ilia provizora stato de la vintra velkiĝo.
La primara naturro de homa animo estas ne facile ŝanĝebla, kvankam la eksteran korpon oni povas ornami per diversaj vestoj. Do malfacile estas penetre vidi la homan esencon nur per unu-du-foraj interparoloj.
“Per si mem grupiĝas homoj de sama speco.” Homoj, kiuj havas similan karakteron, nature sentas simpation inter si reciproke.
Sed ni neniam starigu intermuron kontraŭ ia ajn homo. Komprenante, ke li estas homo de tia kaj tia tipo, ni devas toleri kaj re-vidi liajn malfortajn flankojn kaj serene agnoski liajn fortajn punktojn, kiel respektindajn.

Retrospektante, homo neniam bedaŭras, ke li estis tro tolerema. Io nin igas bedaŭri, tio ĉiam estas manko de toleremo.
Sed ni devas distingi la toleremon dis de deteniĝemo. Nur sin detenadi senfare eĉ en la ĝusta momento tion fari – tia deteniĝemo estas honto.
La toleremo ne signifas tion, ke homo ĉiam restu senkoncerna fremdulo aŭ nenion faranta timemulo en ia ajn kazo. Koleru, kiam oni devas koleri. Riproĉu, se ĝustatempas. Sed ni devas ĉiam teni riĉan amon al la koncernato. Koleri kaj riproĉi nur kiel rimedo, sed neniel el malamo aŭ rankoro. Tia kolero aŭ riproĉo estas nur laŭ penso. Se oni parabolas per koloroj, ili estas brile rozkoloraj, sed tute ne nigraj, tiel ke ili sentiĝas iel agrablaj al la prikolerito aŭ la riproĉito.

En kia ajn okazo ni ne riproĉu aliajn, sed mem introspektu por iluminiĝi. Ĉi tio ja estas la bazo fari la mondon paca kaj bela.
Multaj homoj plendas pro tio, ke ilia penado ne esta rekompencita, aŭ ke ilia talento ne estas rekonita. Tiel ili konfesas, ke ili penis por la celo gajni rekompencon aŭ rekonon.
“Mi penas, ĉar mi deziras peni.” Tia estas plej bona. Se homo penas, celante rekompencon aŭ laŭdon jam ĉe la komenco, li estas sklavo de rekompenco aŭ laŭdo, sed ne feliĉa ĝuoplena servisto de Dio.
Suferoj pro vivo kaj homaj rilatoj kaj ĉiuj similaj, kiuj katenas la liberecon de homo, estas unuflanke tre necesaj faktoroj por hardado de la homaj animo kaj korpo.
Se homo vivas nur en favora medio jam de la naskiĝo., kaj ĉiam brile sukcesadas en io ajn, kion li faras, li ne povas simpatii aliajn homojn, kiuj suferas malfavorajn cirkonstancojn, kvankam li eble montros genian talenton kaj havas bonan komprenon pri si mem. Li ne taŭgas esti gvidanto aŭ repuriganto de tia senorda ĥaosa mondo. Estus bone, se li tuj irus en la spiritan mondon, kie la animoj vivas respektive nur en sia destinita regiono responda.
Kvankam estas tro kruele, ke homo ĉiam restu submetita de malfavora medio, de naskiĝo ĝis morto, estas tamen nepre necese ke li spertu ĝin almenaŭ unu periodon, precipe dum la juneco, por ke li ekkonu diversajn suferojn kaj vidu penetre la frontan kaj la dorsan flankojn de la homa vivo.
Ĉiam observu laŭ la unuasignifa vidpunkto.

La infano estu infaneca. La maturulo eraras, se li riproĉas ĝin laŭ sia mezurilo. Ni estu senlime toleremaj al ĉiuj estaĵoj homaj kaj aliaj, se ili faras sian plejeblon. Sensimpatia, drasta riproĉo nur difektas la koron de l’ riproĉatoj kaj nenion utilas. Pozitive agnosku unuavice ilian situacion kaj poste gvidu ke ili progresu en la plej bona direkto.
Laŭ la ĝenerala, tutampleksa vidpunkto, ĉiuj estas destinitaj esti en la nuna stato. Do, ni ne tro severe kritiku aliajn.
Estas granda diferenco inter simpatio komplimenta kaj simpatio el la korfundo.
Kondutoj de homo kun ambicio iel estas strangaj.
Nur homo, akirinta la kapablon unuavide penetri la fundon de homa koro, povas esti administranto super multaj homoj.

Vivante en la mondo de ordinaraj homoj, vi kondutu, kiel ordinara homo. Se vi izoliĝas de ili, memfidante esti ia sanktulo alte supera, post ĉio vi restos nur sentaŭga fakto, ke vi estas naskita ĉi tie.
Homo devas, ĉiuokaze, klopodadi por doni al la socio influon pli bonan, pli vastan kaj poli fortan.
Por afero en sia respondeco homo volonte dediĉas sian plejeblon. Ekzemple rilate la monon, se oni donas respektive al ĉiu la respondecon pri sia kaso kaj la bilanco, ĉiu klopodas plej ekonomie aranĝi la elspezojn. Se ne, ĉiu senĝene elspezas monon, el ia ĝenerala kaso.
Ankaŭ rilate la taskon, oni donu al konvena persono la tutan respondecon kun plena konfido, por ke li ĝin plenumu plej efike. Tiam antaŭkondiĉas, ke la superulo havu la kapablon trovi la ĝustan personon.
Respektu ĉies originalan karakteron kaj ĝin konduku iom post iom al pli kaj pli dezirinda direkto.
Nepre evitende estas frapi iun per drastaj riproĉoj, kiel palison bati per martelo.

Ne rezultiĝas io dezirinda, se la kunlaborantoj ne estas en plena harmonio.

Por esti direktanto super aliaj homoj estas nur necese, ke li havu la kapablon juĝi kaj taksi homojn, kaj tio sufiĉas. Sen tiu kapablo li tute ne taŭgas esti direktanto, eĉ se li estas dotita per plej originala talento.
Hundo bojema estas malkuraĝa; fluo ondanta kun ŝaŭmoj estas malprofunda. Homo, kiu ĉiam riproĉas pro bagatelaĵoj, estas de malgranda animo.
Vere distingita homo aspektas unuavide, kiel ordinarulo; dum bombastema ofte ŝajnas eminentulo.


3. Edziĝo, amo, hejmo
Mi tre simpatias al la psika stato de gejunuloj, kiuj sufera pro la sekso. Ĝi donas al ili diversajn neŝatindajn influojn kiel ekzemple: peli ilin al sociala krimo aŭ veneni al ili la animon akj korpon. Ĉar ili perdas la fiziologian ekvilibron, neeviteblas ricevi influojn de tio, eĉ se ili havas fortan volon. Ilia atento ĉiam inkliniĝas al la alisekso kaj tio malhelpas al ili ekskluzivan okupiĝon je sia tasko, dum ili mem ne konscias. Tio esas grava problemo de junulara edukado, pri kio, laŭ mia konvinko, la instruitularo devas turni pli seriozan atenton.

Povas esti diversaj manieroj por la afero, sed la plej radikala kontraŭrimedo estas, ke la gejunuloj kun taŭga aĝo rapide edziĝu. Nuntempe tio ne estas facile realigebla pro ekonomiaj kialoj, sed ne estas absolute neebla. Dank’ al la difekto de la socia sistemo, nun la vivelspezoj estas tro multe kostaj, por ke ĉiu povu edziĝi. Sed baldaŭ venos tempo, kiam la ekonomiaj cirkonstancoj fariĝos iom pli bonaj tiel ke la homoj povos trankvile labori konvene pagataj, tiam la edziĝo estos tre facila, ĉar ambaŭ, edzo kaj edzino, perlaboros.
Kompreneble venos beboj, sed la elspezoj rilate tion ne estas tiel konsiderindaj, kaj cetere ĝis la akuŝo oni povas iom ŝpari monon.
Povas esti ke iuj ne ŝatas tro frue esti katenitaj de la hejmaj zorgoj aŭ eble iuj opinias, ke estas eraro edziĝi, kiam la homoj ankoraŭ ne havas maturajn pensojn. Tio estas nur unuflankaj opinioj.
Laŭ la natura vidpunkto, la aĝoj taŭgaj je edziĝo estas pli malpli 20 jara por viro, dum pli malpli 17 jara por virino. Iuj taŭgas eĉ pli frue edziĝi. Por havi maturajn pensojn homoj povas lerni post edziĝo. Cetere la maturiĝo de la pensoj ne havas limon., dum tiu de la korpo jes.

La problemo de geedziĝo estu traktata nepre sur la plena konvinkiĝo ambaŭflanka. Nur per unu-dufojaj renkontiĝoj oni ne povas vere ekkoni la temperamenton de la alia. Sen sincera amo reciproka neniam devas esti trudata la geedziĝo, kiel ajn bonaj kondiĉoj montriĝu ekstere. Ne estu regata de provizora sentimento, kiel sinoferemo.
Ĉar la geedziĝo estas solena decido pri la dumviva duunueco, oni devas ne ŝpari plej seriozan atenton pri ĝia efektivigo, jam ne parolante pri detenado de facilanimaj agoj. Mi menciis pri “plena konvinkiĝo ambaŭflanka”, sed ĝi ne signifas elkomprenon per rezonado. Plena konvinkiĝo okazas en la korfundo iel, oni ne scias kiel. Rezonado estas nur eksplika esperimado de tiu interna sento; do ĉiu havas sian propran rezonon.
Se la sentoj harmonias inter si reciproke, la amo kompletiĝas, eĉ se diferencas la rezonoj; kaj inverse.

La plej granda feliĉo efektiviĝas, kiam kunestas animoj, perfekte simpatiaj reciproke – animoj simpatiaj, sendemande ĉu viro aŭ virino, ĉu geedzoj, ĉu gepatroj aŭ gefiloj, ĉu gefratoj, ĉu geamikoj, ankaŭ sendemande la diferencojn de la aĝoj, ideologioj, situacioj k.s. Nur simpla kunestado portas ilin al la ekestazo de feliĉo. La seksa amo estas ĝia unu variaĵo. Neniam trudu kunigi la du, kiuj staras sur spiritaj ŝtupoj ege distancaj unu de la alia. Tia trudo neniel alportos belan fruktiĝon; kaj cetere nenio estas pli malfeliĉiga al la truditoj.

Relative maloftas geedzoj, kiuj vere fidas sin reciproke.
Amon oni devas kulturi pacience; ne tro rapidemu.

Mi ĉiam pensas: se viro kaj virino jam decide geedziĝis, ili devas fidi sin reciproke oferante la vivon mem unu al la alia.
Mi ne ŝatas amon dolĉan, kiel mielo, sed preferas sengustan, kiel akvo.

La mondo estas vere vanta, se mankas sincera amo kaj plena simpatico inter geedzoj. Sed malmultaj estas paroj, kiuj estas idealaj jam de la komenco.
La turo de amo, absolute ne detrudebla, povas esti elkonstruita per senlaca kunlaborado de la geedzoj en la daŭro de multaj jaroj.
La geedzeco estas eterna, nur se ambaŭ fidas kaj simpatias unu la alian. Se ne, helpas nenio.

Nenio estas pli bela ol hejmo, kie la membroj, sen ia ajn suspekto inter si, ĉiam interŝanĝas gajan ridon unu al la aliaj, kaj laboras, ĉiu respektive observante sian respondecon.
La plej granda feliĉo de homoj estas vivi en varma atmosfero reciproke sin konsolante kaj kuraĝigante.
En la nuna mondo ĝuste tio mankas tiel en la hejmoj, kiel ankaŭ en la kompanioj kaj la rondoj. Jen la kialo de la pala vivado.

Kvankam unu viro kaj unu virino estas egalrajtaj, en la hejmo la edzino sekvu la edzon, ĉar li estas la reprezentanto de la hejmo. La hejmo nepre disfalas, se du postulas la suverenecon.

Estas tre malfacile trakti infanon. Dorloto facile igas ĝin senbrida, dum iom severa disciplino ĝin forpelas.

La virino estas dotita per kapablo naski. Nacio, kie ne estas aktivado de virinoj ĉe la fronto de l’ socio, nepre malprosperiĝos.
Nur per la patrina amo oni povas edifi homojn.

La fizika mondo estas regiono horizontala. Do ni respektu la horizontalismon en ĉiu rialto. Kvankam estas necesa la rigora konscio de vertikalo en rilato de taskoj superaj kaj subaj, ĉiuj homoj estu ligitaj horizontale per intima sento, kiel inter gepatroj kaj gefiloj, inter geedzoj aŭ gefratoj.
Ni disvastigu ĉi tiun familian senton tra ĉiuj medioj de la mondo. Se regos nur rutinaj interhomaj reguloj, la vivo fariĝos ĉiam pli seka, nesimpatia, seninteresa.
Prefere ol esti reĝo, kaj respektata de la vasaloj, ĉar mi estas reĝo, mi tre dezirus vivi en modesta apartamento kune kun iu, kiu vere amas min, kiel unu homon.


3. La idealo de eduko
Sentrude
Estas malfacile trakti homon malpurigitan.
Homon kun pura animo ni povas trakti per pura maniero, sed por homo kun malpurigita animo necesas alia maniero, ne tute pura.
Oni ne povas vere gvidi homon per riproĉo aŭ laŭtvoĉa minaco.
Antaŭ ĉio necesas igi lin fidi la gvidanton kaj klopodi ke li iom post iom memkonsciu kaj progresu paŝon post paŝo.
Ĉiu havas sian propran kriterion por juĝi iun ajn aferon. Eĉ la sama persono havas alian kriterion laŭ la okazo.
Kvankam ni parolas same pri “bono”, “justo”,”idealo” ktp. abstrakte, iliaj enhavoj estas tre diversaj laŭ homoj kaj tempoj. Do oni ne devas rekte trudi al aliaj sian “bonon” “juston” aŭ “idealon”.
La gvidanto devas havi plej diversaj cirkonstancoj. Kaptu la bonon, juston kaj idealon de la gvidato, kaj surbaze de ili komencu prediki, kaj persvadu iom post iom kiel eble plej kompreneble.

Homo emas pensi, ke alia estas ankaŭ homo simila al li. Grava eraro. Ni ja devas scii, ke estas tre diversaj tipoj de homo.
La gvidanto ne bezonas senpacience pretigi vojon por la gvidato. Aranĝu, ke la gvidato mem faru al si vojon kaj ĝin marŝu. Se ne, li ne povas vere marŝi antaŭen. Sufiĉas, ke la gvidanto nur donu kuraĝigon kaj konsilon. Ankaŭ por fari vojon estas diversaj stiloj laŭ diversaj homoj. Do ne fikseblas nur unu sola stilo.

Net re intervenu, sed kiel eble lasu, ke li faru tute laŭ sia volo kaj atendu la temon, kiam li mem elkomprenos el la fundo de la koro. Nur io memfarita povas fariĝi lia posedaĵo. Jes, lasu lin fari laŭvole.
Nur je tre danĝera momento helpu lin alĝustigante la direkton.

Estas bone konsili kaj insrui, sed neniel trudi.

Nepre evitu truddon. Sed gvidu kaj igu lin mem elkompreni.
La armita forto en sia esenco havas la signifon de altrudo. Nenio pli miopa estas ol la provo subpremi perforte la penson de la homoj. Kio povas korekti kaj konduki penson, tio estas nenio alia ol penso.

Nenio estas pli granda stultaĵo, ol intence disputi. Estas bone, ke oni uzas diversajn rimedojn por konvinki kaj elkomprenigi alian. Sed simple disputi nur por forte trudi sian opinion estas ago sensenca kaj neniel fruktodona.
Por gvidi iun, oni devas antaŭ ĉio doni al li komprenon laŭ lia kapablo kaj trankvilon en la koro kaj poste konduki lin al la dezirinda direkto. Ĉiu homo estas dotita per libervolo, alivorte memsuvereneco. Perforta forrabo de ĝi estas nenio alia ol neglekto de lia persono: la plej drasta ofendo. Tion ni ĉiuj devas neniam forgesi.
La plej modera gvidmaniero estas igi ke la kocernato mem ekvolu fari tion kaj tiel. Forta ordonado nur dispremas lian memsuverenecon.
Ankaŭ Dio ne rekte ordonas homon pri ĉiuj detaloj, sed nur malrekte Li dotas homon per sia volo.

Estas tre potenca la influo de la medio. Eĉ la plej distingita homo ne povas eviti la influon de kutimoj de la naskiĝloko.
La homo povas daŭre kreskadi korpe kaj anime, alprenante al si el la ekstera medio la manĝaĵojn, la lingvon, la kutimojn ktp. kaj ilin en si digestante.
Jam de la antikvo neniu sanktulo aŭ saĝulo eĉ plej respektata, ne estas tute liberigita de la koloro de sia temo kaj sia loko. Eble estos same en la estonto.
Komplete liberigita de la koloro siatempa kaj sialoka, homo ne povas komprenigi sian penson al aliaj, kvazaŭ loĝanto tute ekster tiu mondo.

Ago, motivita de la racio, ofte montriĝas malhelpo al la granda plano eterna kaj tutampleksa, kvankam ĝi estas utila laŭ parta, momenta.
Homo, kiu aspektas stulteta, sen ia ajn signo de inteligento, ne malofte faras nekonscie agon, kio tute koincidas al la dia saĝo. Homo tro racia estas senpacienca kaj volas eviti malfacilan proceson nepre necesan por la vera bono. Lia klarvido nur pri aferoj tuj antaŭ la nazo helpas al tuta fuŝo.
Instruiteco, ne akompanata de sufiĉa spertado, ofte montriĝas malhelpo al tiu intruito mem.
Vidante kiel grandan influon donas la agoj kaj vortoj de la insturisto de elementa lernejo al la infanoj, oni sciu, kiom facile influebla la ordinara popolo per argumentoj de la tiel nomataj instruituloj. Precipe la religiistoj estas simple adorataj, kiel modeloj.
La homoj ĝenerale havas la inklinon superstiĉan. Al io, kion multaj laŭdas, ili tuj alkuras; tion, kion multaj adoras, ili senjuĝe akceptas. Ne evitebla estas en iu ajn temo la flatemo al la potenculo. La homoj simple neglektas eĉ homon kun alta dieco, se li vivas en mizera stato.


La kresko de homo
La infano evoluigas al si la kapablon ion scii per petolado. Poste ĝi volas demandi pri ĉio renkontita; kaj tiel ĝi riĉigas al si la konon. Lasu, ke la infano petolu, kiom ajn ĝi volas; kaj respondu al kiom ajn da demandoj ĝi prezentas.
Ĉu infano estas serena aŭ ne, tio plejparte dependas de la hejmo. Sed estas eraro, se oni pensas, ke la primara naturo de infano estas draste ŝanĝebla per disciplinado.
La suĉinfano ne tuj fariĝas plenkreskulo. Oni devas atendi ĝian sentrudan, naturan kreskadon.
La tipa eraro de la idealistoj ests en tio, ke ili estas nur fidelaj al sia idealo, sed ne scias la realon de la ĝenerala popolo.
La mondo de la infanoj estas alia, ol la mondo de l’ plenkreskuloj.
Por la infanoj la faroj de l’ plenkreskuloj estas iusence mirakloj, kiujn ili tute ne povas kompreni. Se oni volas nepre komprengi ilin, oni provu speguligi la mondon de plenkreskuloj al la mondo de infanoj.
Aliflanke tamen la plenkreskuloj povas kompreni la penson de la infanoj, ĉar ĝin ili iam antaŭe spertis. Instruante infanojn, la plenkreskuloj ne devas uzi la vortojn de plenkreskuloj nek trudi la koncepton plenkreskulan. Utiligu nur vortojn kaj koncepton de infanoj.
Estas same kun Dio al la homoj. Se Dio aperus al homoj en sia efektiva esto, ĝi monriĝus al ili nur io monstra; kaj la vera eco de Dio estus tute ne komprenebla. Kiam Dio aperas, kiel homo, nur tiam li povas al homoj prediki kaj doni elkomprenon.
Kiam ni predikas al homoj, ankaŭ tiam ni devas nepre eviti vortojn, kiuj tute ne estas en ilia koncepto. Klopodu tiel, ke ili mem muntu ian veron el la kadro de sia scio kaj tiel iom post iom elkomprenu.

En ĉio nepre evitu trudon.
Mankas iel la vigleco al la nuntempaj studentoj, ĉar al ili oni entrudas tro multe da scioj, kiuj restas nedigesteblaj, kaj plie ilin turmentas jen enirekzamenoj, jen promociaj ekzamenoj ktp, kiuj multe lacigas ilian animon.
Estas plej bone, ke iu fars ion, ĉar li sincere volas. Studado, trudata de alia, ne donas frukton. Se li pro interesiĝo, ne povas resti sen studi, tia estas la vera studo.
La infanoj kuras tien kaj reen, ĉar ili ne povas resti senmovaj. Tiel same, en la juneco, pro forta sciavido oni ne povas resti sen legi librojn. Estu tiel, ĉar tia estas la naturo.
Eĉ se oni vipfrape alnajlas infanon al lernotablo de mateno ĝis vespero, ne atendeblas bona rezultato. Eble la lernado nur iom progresos, sed tio tute ne povas kovri la grandegan malprofiton kaŭzitan de la difektiĝo anima kaj korpa. Se ĝi havas energion plenplenan, eĉ superfluan, tiam ĝi ĝin elspezu per laboroj mensaj kaj korpaj. Alie, estas eraro tro ŝarĝi infanon per deviga lernado; tiom pli, se al la infano mankas sufiĉa energio.
La korpa laboro konsumas relative malmultan energion, kaj cetere tiu konsumo estas facile reprovizebla, dume la mensa aktivado konsumas multan energion eĉ en mallonga tempo, kaj por la reprovizo necesas tre longa tempo. Konsiderante tion, ni devas labori kaj ripozi en konvena alterno por teni ĉiam freŝe serenan temperamenton.
Tiamaniere ni povas labori efike – eĉ en mallonga tempo; kontraŭe, se ni kutimas nin trudi al seninteresa laboro, malgraŭ laciĝo aŭ malgraŭ dormemo, ni ja fine detruos la karan homan vivon. Iom post iom ni fariĝos pli kaj pli malgajaj, malagrablaj estaĵoj.
Institucio, kiu ne konsideras la animon plej grave, ne povas rikolti bonan rezultaton. Precipe malbona ekzemplo estas la nuntempa eduka sistemo, kiu estas bazita sur kompleta neglekto pri la persono de la lernejanoj. Ĝi nur klopodas entrudi al ili kiel eble plej multe da scioj, tute ne konsiderante pri iliaj animaj suferoj, kaŭzitaj de la trudemo. La homo estas estaĵo, kiu plej malŝatas monotonon. Ne traktu homon kiel maŝinon, devigante lin sidi la tutan tagon super precizemaj sciencaj esploroj. Studu multe kaj distriĝu multe. Distriĝo estas necesa ne nur por refreŝigo de la temperamento, sed ankaŭ por lerni pri la homo.
Ne malmultaj infanoj, kiuj havas kutime malbonajn rezultatojn de ekzamenoj, poste fariĝas eminentuloj dum homoj, kiuj bone lernis en la infaneco, ofte montriĝas sentaŭguloj. Se la direktoroj kaj funkciuloj de la lernejo faras ian ajn diskriminacion al infanoj kun nebona lernokapabolo dis de tiuj kun eminenta kapablo, mispensante ke la lernokapablo estas la tuta valoro de la persono, ili ja faras nepardoneblan pekon,. Sed ve, ĉar tia estas la ĝenerala tendenco tra la mondo.
Se aliaj respektas lian personon, li nature komencas respekti sian personon. Se multaj malrespekte sin tenas kontraŭ li, neeviteblas, ke li perdos memfidon kaj fariĝos senbrida.


Vera instruiteco
La historio estas unu el la plej gravaj lecionoj en la edukado. Ĉiu devas koni ne nur la historion de sia nacio, sed ankaŭ la tutmondan. Per la historio ni povas lerni, kiel pensis kaj kion faris niaj prapatroj, kaj samtempe akiri profundajn insruojn pri la homo.
Kiom da miloj da centjaroj jam pasis de la ekestiĝo de la homaj specoj? Dume kion ili faris? Militi, repaciĝi kaj pripensi – senfina ripetado de tio, kaj ankoraŭ nun ili ne elkomprenas. La sekureco kaj la feliĉo de la plejmulto estas ĉiam minacataj de l’ milito kaŭzita de la intereso de malmultaj. Vidu, kiel forte la homoj estas katenitaj de egoismo, kaj kiel mizeran kapablon elkompreni la veron ili havas.
Nepre sciigu al la gejunuloj, kiom longega kaj grandskala estas la homara historio plenigita de sufero kaj de stulta penado, nur nun komencas abomeni la militon.
Konvinku ilin pri tio, ke la vera feliĉo realiĝas nur kiam la tuta universo harmoniĝas; ankaŭ ke por feliĉigi nian terglobon la tuta homaro nepre devas amikiĝi el la fundo de la koro.

La ĝenerala tendenco de la junuloj estas ke ili facile kaptiĝas de antaŭjuĝo pro ne matura konsidero. Ili ofte, pro orgojlo, starigas sian propran filozofion malvastaniman kaj volas ĝin trudi al aliaj.
Kelkaj el ili povas esti geniaj en iu fako, kaj tamen pro juneco, kio neeviteble signifas ne sufiĉan serton, al ili mankas sufiĉa kono pri homo kaj mondo kaj konsekvence ili ofte montriĝas fanatikaj. Do junuloj respktu la veteranojn kaj senĉese introspektadu.
La junuloj estas puranimaj, kaj ĝuste pro tio ili facile ekkoleras kaj ofendiĝas je bagatelaĵo. Sed la homa mondo ne estas tiel simpla, kiel ili pensas. Ĉio havas dorsan flankon. Kaj tiu dorsa flanko denove havas sian dorsan flankon kaŝitan. Tiel senlime komplikita estas la mondo. Ĉi tion la junuloj devas kompreni antaŭ ĉio kaj kutimigi sin rilati kun homoj kaj aferoj kun senlima grandanimeco kaj ĉiam serena temperamento.

Ĝis la sepjara aĝo – periodo de vartado.
Ĝis la deksepjara – periodo de instruado.
Ĝis la dudeksepjara – periodo de ellernigado.
Poste – periodo de memstarado.

Progresadi pli kaj pli ĉiumomente, ĉiusekunde, ĉiupense; se ne, perdita estas la valoro de nia vivo.
Ankaŭ la objekto de nia intereso devas ĉiam plialtiĝadi iom post iom. Mamo – ludilo – hejmo – amikoj – lernejo – alisekso – socio – universo. Tiel ŝanĝiĝadas jaron post jaro. Tio povas esti tre interesa problemo laŭ la psikologio.

Periodo de fabeloj, poste tiu de aventuraj noveloj, sekvas tiu de historiaj rakontoj, baldaŭ tiu de amnoveloj, kaj venas tiu de filozofio, tiu de etiko kaj fine iu de religio. Tio estas la natura ordo de evoluo de homa emocio. La edukado ankaŭ devas esti direktata laŭ tiu fluo; se ne, fruktiĝas malmulte.

Kulpas la edukado, kiu nur respektas la sciojn. Danĝera estas scio, kiu ne estas akompanata de efektiva disciplinado. Renoma glavo donita al knabo ofte vundas lin mem.
En tiu senco oni devas rekoni la edukprincipon, kiu respektas ne nur sciojn, sed ankaŭ samtempe korpajn laborojn.

Oni ne povas kapti la delikatan kernon de l’ afero simple per teoriumado. Tion ebligas nur efektiva spertado. Nominala instruitulo, pensulo aŭ verkisto ne havas efektivan kapablon mem prilabori ion, ĉar mankas al ili kuraĝo kaj memfido.
Homo, kiu spertis diversajn scenojn, diversajn tempojn kaj diversajn homojn, sentigas ian pezon kaj disradiigas la lumon de fido.
La akademiaj scioj estas nenio pli ol iloj por gvidi homojn. Kiom ajn multe da iloj oni kolektu, tio nenion valoras, se ili ne estas utiligataj por la homoj, t.e. por vera progreso de la homoj.
Se homo estas vere iluminita pri la esenco de la homa mondo, li nature devas esti digna, milda, kuraĝa, modesta kaj ĝentila.
Monto da scioj ne utilas, se la homo, kiu ĝin posedas, ne estas sufiĉe hardita, kiel homo. Tiam li estas simpla maŝino.
Instruiteco kaj personeco estas tute aliaj aferoj.

Oni ovas proprigi al si certarade la sciencajn sciojn aŭ artajn teknikojn en relative mallonga tempo, nur se li dediĉas necesan strebon.
Multaj homoj eraras pensante, ke la insruituloj estas granddistance super ili. Ili nur preterlasis lerni tute ordinarajn sciojn pro sia inerta senatentemo kaj penŝparemo, kaj ege admiras tiujn, kiuj montras sciojn, kiujn ili preterlasis.
Se la eksteraj scioj kaj teknikoj de la fizika mondo estas relative facile akireblaj per negranda peno, la elkompreno de la spirita vero penetranta la eternon estas ebla nur al la homoj kun taŭgaj animoj. Homo analfabeta povas esti franda inicito, dum aŭtoritatulo en iu speciala fako montriĝas tute ne iluminita.

Uniavice ŝanĝiĝu la interno kaj sekvu la ekstero – tio estas la natura ordo. La nuntempa edukado kontraŭas la ordon, respektante la eksteron kaj tute neglektante la internon. Antaŭ ĉio ŝanĝu la internon, se ne, ĉio nur fuŝos.
Kiam homo komencas havi intereson pri pliboniĝo, li povas strebi nur celante la kompletiĝon, tute ne atendante ian rekompencon.
Se oni strebas en tia korsituacio, naskiĝas al li senlima intereso en ia ajn laboro.
Oni ne povas vivi la veran vivon ĝis kiam oni komencas senti la intereson de kreado, la ĝojon ion elfari.
La plejparto da nuntempaj homoj vivas nur la duasignifan aŭ la triasignifan vivon. Ilia penado estas motivita per la deziro akiri altan honoron aŭ multan materian profiton per kompletigo de la afero.
Ni devas eduki jam la infanoj tiel ke ili eksciu “la ĝojon ion krei”.
Sciante tiun ĝojon, homoj, kiam ili estas devigitaj stari en malfavora medio, tuj povas ekhavi por si interesajn problemojn, “kiel trabati ĉi tiun malfacilaĵon”, “kiamaniere plibonigi la nunan situacion”, kaj tiel ili povas trankvile dediĉi sian plejeblon, sen perdi mensekvilibron eĉ en la fundo de infero laŭaspekte.

Oni ne povas edifi homojn, simple transdonante belajn frazojn memoritajn el kanonoj, biblio k.a., kiel gramofono.
La predikanto devas mem havi veran elkomprenon per efektiva spertado, kaj tiel esti influkapabla, ke homoj, nur je simpla renkontiĝo, per si mem instruiĝas, edifiĝas.
La vera Dia forto ankaŭ povas sin montri, nur kiam ĉiuj veraj destinitaj animoj kuniĝas.



La III-a Parto
INTERNA MONDO KAJ EKSTERA MONDO

1. Kio estas Dio?
Ĉio en la Universo estas interrilatigita kaj unuecigita. Kaj ĉio estas senĉese moviĝanta. Dum ĉio turniĝas kaj moviĝas, ĉio retas ĉiam ankoraŭ interrilatigita kaj unuecigita en sia harmonia tuteco. Tia kompleksega tutaĵo interrilatigita kaj unuecigita ne povas esti per ia hazardo estiĝinta. Tiel estas nur tial, ke sur ĝin agadas supergigantega Volo.
La Posedanto de tiu ĉi supergigantega Volo estas nomata “Dio”.

Ekzemple horloĝo, se ni nur supraĵe ĝin rigardas, ŝajnas funkcii simple per si mem aŭtomate; sed se oni observas ĝin iom atente, evidentiĝas, ke ĝi estas konstruita per homaj manoj laŭ la volo, ke ĝi funkciu tiel per la mekanismo konsistanta el la pecoj kunmetitaj kaj lubrikitaj kaj streĉita de la risorto.
Tiel same, ankaŭ la Universo, lauŝajne, estas moviĝanta per si mem jam de la komenco, kaj ĉio estus kvazaŭ per ia hazardo interrilatigita kaj unuecigita. Sed la vero estas, ke ekzistas la supergigantega Volo, kiu planis kaj kreis, kiu gardas kaj daŭrigas, ke la Universo estu tiel.
Sen ekzisto de ies Volo ne povas esti kreita tia komplika kaj samtempe tiel delikate interrilatigita kaj tiel mirinde unuecigita Universo, kiu daŭros tiel plue.

Dio estas nevidebla, sed sentebla. Pripensu la ekziston de nevidebla Mondo kaj de nevidebla Forto! Perceptu la ekziston de Tiu, kiu kreis kaj vivigas nin por eterne!

La videbla mondo materia estas la Dia restadejo kun ĉiuj necesaĵoj por loĝado, vestado kaj nutrado. Kia absurdaĵo, se oni rekonas nur la ekziston de la domo kun ĉiuj provizoj, sed ne volas rekoni la Loĝanton mem! Kia miopeco, se oni bone vidas nur la mekanismon de horloĝo aŭ de motoro, sed ne povas percepti la ekziston de tiu, kiu ilin elfaris.

Rigardu la brilantajn steloj en la ĉiela arkaĵo! Pripensu la nevideblajn galaksiojn da astroj, ekzistantajn trans niaj videblaj konstelacioj kaj kontemplu la Forton de Tiu, kiu donis al la granda Universo la ordon de tia konstanta reguleco kaj senerareco!
La mondo sen dio estas Mallumo. Por la homoj sen Dio estas nur Malespero.
Se morto estus la absoluta neniiĝo de nia mem, la homa vivo estus plena de malpacienco, turmentoj, afliktoj, bataloj kaj malespero.
Ve al tiu, kiu vidas nur la nunecon, sed ne la antikvecon. Ve al tiu, kiu vidas nur ĉi tiun mondon, sed ne la transan!
Ies dubo pri la vero okazas pro tio, ke ties scio estas tro limigita. Efemero ne povas koni la longon de unu jaro; cikado ne scias la ekziston de vintro.
Homo, kiu vidas nur la nunan mondon kaj pensas, ke estos same en la estonto kaj ankaŭ estis en la estinto, ja estas kvazaŭ efemero aŭ cikado. Nu, unu jaro de la tero estas 365 tagoj; sed kiu scius, el kiom da milionoj da jaroj konsistas unu jaro de la granda Universo!
Ne pensu pri nevideblaĵo, ke ĝi ne ekzistas. Oni eksentas ion nur tial, ĉar ĝi jam ekzistas. Oni diskutas pri la ekzisto aŭ neekziso de io nur tial, ĉar ĝi jam ekzistas. Se ĝi absolute ne ekzistus, eĉ la ekideo mem por diskuti pri ĝia ekzisto-neekzisto, ne povus leviĝi en la homa menso. Kiel estus eble, ke la abosoluta nenio iam aperu en la human konscion.

Se la homo efektive sopiras al la eterneco kaj revas pri la senlimeco, tio atestas, ke ja ekzistas nepre la eterneco kaj senlimeco.
La homa koro nenion soifas aŭ serĉas, kio ne ekzistas aŭ ne respondas por kontentigi ĝin.
Neniu povas kompreni la esencon de la kredo je Dio, antaŭ ol li estas konvinkita en la fundo de sia koro, ke li estas estaĵo kreita kaj kreata. Demandu, ĉu estas io, kion vi propre kreis kaj kreas. Ja vero estas ke Io ĉiam igas vin pensi kaj krei.
Ekzemple nian korpon vidu, kiel plena de “mirindaĵoj” ĝi estas. Supozu, ke iu vundis sin ĉe figropinto; apenaŭ ĝi eksangis, li, alarmita, alpremas ĝin per alia fingro; iel ŝirmante ĝin, li elprenas gazon kaj bandaĝas; baldaŭ juketas al li, kiam la vundeto fermiĝas; poste ĝi cikatriĝas kaj baldaŭ la cikaro malaperas kaj ĉio re estas en ordo. Mirinda estas ĉiu el tiaj homaj agoj nelernitaj sed instinktaj; mirinda estas ĉiu el tiaj aŭtomataj funkcioj de la homa korpo. Ĉu ĉi ĉio estas la rezulto de la procedo, plenumita de homo laŭ lia elpenso kaj projekto? Ĉu ne ĉio ĉi okazas nur “nature”, kiel oni diras? Tio atestas, ke la homo estas kreita laŭ la volo kaj plano de iu alia.
Kiu do kreis nin? Ĉu la gepatroj? Ĉu ili konscie projektis kaj kreis nin en ĉiuj detaloj? Tute ne. Kiu do igis, ke la gepatroj produktu nian korpon? Ĉu la gepatroj de la gepatroj aŭ la prapatroj? Ne, neniel. Kaj la veron neniu scias.
Ĉe tio ni jam devas esti konvinkitaj pri la ekzisto de Iu, kiu kreis, kreas kaj disponas la homaron. Tiu nome estas la Dia Spirito.

Neniu povas scii Dion, sed ĉiu povas Lin kredi. Ĉesu la penadon kompreni Dion per racio. Sed havu la koron kredi Lin, laŭdi Lin kaj adori Lin ĉiam senkondiĉe.
En la trankvila animstato homo enpensiĝu kaj esploru ĉion detale, tiel interne, kiel ankaŭ ekstere. Kaj li certe, iom post iom, klare vidos, en kia supermisterega ordo estas kreita ĉio en ĉi tiu Mondo! “Supermisterega”, mi diris, ĉar vere mankas la vorto por esprimi la esencon.
Kiu elkomprenas la veron, ke li estas unu el la estaĵoj, kreitaj, edukataj sur la tero kaj baldaŭ revokotaj al la brakoj de Dio, tiu nepre genuiĝas humile kaj senkondiĉe antaŭ Li, la Absoluta.
Plene konvinkita en la fundo de l’ koro, kiel malgranda, malforta kaj mortema li estas, homo ne povas reti sen kliniĝi antaŭ Dio por adori kaj preĝi.
Ĉiu homo plej bone komprenas sin mem kaj due la plej proksimajn al si. Ju li malproksimaj, des pli malfacilaj iĝas por lia kompreno.
Se Dio estas nekomprenebla por ni, tio estas, ĉar la distanco inter Li kaj ni estas tro granda.
1 estas komporenebla por 2, se ne inverse. 3 scias, kio estas 2, sed por 2 la mondo de 3 estas transcenda ekzistaĵo. Tiel la progresaj ŝtupoj ĉiam pli altiĝas senlime.
Se el la vidpunkto de tempo kaj spaco, A posedas pli multe da sperto ol B, kelkfoje okazas neeviteble, ke la aferoj de A ŝajnas al B enigmaj. Tiel estas, ĉar distances la progresaj gradoj de iliaj animoj inter si. Kiam tiu distanco estas tro granda, la malpli evoluinta ofte portas antagonismon, anttaŭ respekto al la pli evoluinta, ĉar la persona “enhavo” de la lasta estas tute ne komprenebla por la unua.
Io simila okazas ankaŭ inter Dio kaj la homoj.

Ĉio estas la manifestiĝo de Dio.
La progreso de la sciencoj ebligas nin ĉiam pli kaj pli multe kompreni Lin. Miskomprenoj okazas nur dum la transira periodo.

Imagu, ke kvardekjara viro diras al dekjara knabo: “Vi nun estas ankoraŭ tre juna; sed kiam vi fariĝos 17-18 jara, vi komencos pripensi pri la mondo, kaj iom post iom sopiros pri la virinoj; trans la aĝo de 24-25 jaroj vi fariĝos serioza, eĉ avida, rilate la vivtenadon; kiam vi atingos mian aĝon, vi estos iom vidinta la mondon kaj la vivon; kaj dum vi daŭrigos vian diligentan laboron en la socio, vi pli kaj pli maljuniĝos kaj fine mortos.”
Tie ĉi povus fapi la knabon, kiel la “profetaĵo” --- antaŭdiro pri nekomprenebla okazontaĵo en lia vivo. Sed por la maturaĝaj, ĝi estas nur simpla ekdiro bazita parte por la maturiĝaoj, ĝi estas nur simpla eldiro bazita parte sur tio, kion la viro jam spertis, kaj parte sur la natura leĝo, kiun li scias pri la neevitebla irado de la homa vio.
La tiel nomataj antaŭdiroj kaj avertoj de Dio rilatas al la homaro, kiel la nekomprenebla “profetaĵo” al la dekjara knabo. Revelacio de Dio temas pri tio, kio etas okazonta nur kiel ne evitebla sekvo de l’ aferoj, sed kio, por la homoj, estas ne prijuĝebla nek imagebla.

Homo devas rikolti precize ĝuste tiom kaj tion, kiom kaj kion li semis.
Multaj homoj portas ŝarĝojn de ŝuldo, tiel pezajn, ke ili ne kapablus fari eĉ unu paŝon antaŭen, se ili estus lasitaj elporti solaj la ŝarĝojn. Ili devus nur ĝemadi sub la pezo, ĉiam starante samloke. Por la savo de tiuj homoj, la Kompatema Dio bonvole akompanas ilin dumvoje kaj prenas sur Sin parton de iliaj ŝarĝoj. Jen la sekreto de tio: “se nur la sincereco de l’ koro estos atingita, ĉia pekulo estos pardonita.”

Vidataj el alta punkto, la homoj estas nenio alia ol estuloj, kreitaj kaj vivigataj de l’ absoluta Dio; sed el la vidpunkto de ĉi tiu mondo, kie plenumado de Liaj aferoj estas konfidata, laŭ ia mandat-sistemo, al la homoj lasitaj al ties iniciatemo, nur aspektas, kvazaŭ la homoj per si mem naskiĝas, mem vivas kaj mem agas. Jen kio faras la dignon de l’ homoj (ke ili respondecu por siaj agoj), kaj kion eĉ Dio ne malrespektas per ia arbitra traktado de ili.
Tio nome estas la libereco de volo aŭ sendependeco, dotita al ĉiu homo: por la regado de la mondo Dio nenion devigas, nek ion ajn trudas, al la homoj, ekster ties volo. Li apelacias al iliaj koroj, por sekvigi la Providencan disponon. Dio aranĝas, ke la homoj laŭŝajne mem projektu kaj mem faru laŭ sia propra volo kaj ke ili ĉiam pli altiĝu laŭmerite. Jen en kio kuŝas la kvintesenco de la maksimo: “Aliforto t.e. Memforto”.
Simple dirite : kiu inspiras homon ekhavi sentojn por bono estas Dio; sed kiu ekvola kaj plenumas la bonon estas la homo. Resume: la homa Mem-forto estas parto de l’ Providenca Ali-forto. El tio sekvas, ke sen apogi sin sur la ali-forto, neniu homo povas dece ekzisti, same kiel, sen apliki al si Mem-forton, neniu homo povas progresi nek plialtiĝi.
Iu diras: Kiel ajn mi deziras, mi tute ne povas eksenti Dion nek ekvidi Lian lumon. Kial? Ĉar malhelpas al li lia propra alkroĉiĝo al egoo kaj orgojlo. Verdire plej multaj homoj ankoraŭ ne tiel serioze deziras vidi Dion nek entuziasme serĉas la Vojon. Por ili Mono esas pli sankta ol Dio; sumo valoras pli ol lumo.
Se ili nur havus la decidan volon sincere serĉi, ili nepre povus rompi al si ĉian malhelpon por trovi la ĝusan Vojon, kiu kondukas ilin al la vera vivo, laŭ la unua senco de la vorto.
Estu nur puranima kaj sincera kaj via preĝo nepre atingos Dion, de kie ajn vi preĝas.
Ĉiuj niaj pensoj komunikiĝas al la Spirita Mondo. Se nia koro sincere serĉas Dion. Li tuj aperas antaŭ ni. Male, apenaŭ nia koro Lin evitas, Li jam foriĝas de ni.
Al koro pura kaj senafekta kiel tiu de infano, al koro brava kaj kuraĝa, kiel tiu de heroo (por la vero kaj la bono). Dio bonvole venas eĉ nepetite.
La universala amo estas atributo de Dio.
Ĉiu unuavice por si, kaj ek de si al aliaj; tiel la amo de homo etendiĝas de li mem al socio, nacio kaj tuthomara familio. Jen la ordo, laŭ kiu elvolviĝas la homa animo. La amo, komence nur memamo, iom post iom evoluas ĝis fine ĝi atingas tian staton, en kiu malaperas eĉ la distingo inter “mi kaj aliaj”: tiam la plezuro de alia estas lia plezuro, kaj alies ĉagreno estas lia ĉagreno. Se iu portas malamon aŭ venĝemon kontraŭ sia proksimulo, li troviĝas ankoraŭ tro malproksime for de la Dia regno.

Dia aktiveco ĉion vivigas kaj kreskigas. Satana aktiveco ĉion mortigas kaj detruas.


2. Efektiva ekzistaĵo nevidebla
Homoj, instruitaj ne penetre, emas pensi ke “en la mondo troviĝas nenio mirinda – ĉio estas klarigebla per la homa racio”. Absoluta eraro!
Multaj homoj eĉ negas la ekziston de la spirita mondo, krom la fizika.
Vidu, kiel malgranda, malprofunda kaj vanta estas la homa racio. Ne sciante eĉ kio okazos post unu minuto, ne povante vidi, kio troviĝas tuj malantaŭ pordeto, la homoj kuraĝas argumenti pri la universo kaj eĉ negi la Kreinton. Ha!
Iom pensu, kiom multe troviĝas da aferoj super kapablo de la homa racio.
Pensu, ĉu io iras, kiel homo planis. Meditu kiom potence la sorto regas homojn.
“Kio mi estas?” Kiom da homoj povas tuj respondi ĉi tiun demandon?

Estas eraro, se oni facilanime asertas ke ne ekzistas io, ĉar ĝi estas ne videbla aŭ neaŭdebla. Bakterio ne estas videbla al la nuda okulo; la movo de la terglobo ne estas aŭdebla. Oni ne povas imagi kiom multe ekzistas da bakterioj, kiujn mikroskopo ne povas kapti, nek kiom multe troviĝas da sonoj, kiujn stetoskopoo ne perceptas.
La spirito ĝenerale estas neperceptebla al la korpa okulo aŭ orelo (estas escepto), sed estas iel sentebla, kvankam estas diferenco de gradoj de klareco laŭ tio, ĉu la homo tion firme konceptas aŭ ne.
Ordinare infano rilatiĝas al la mondo preskaŭ senkonscie, dum maturulo tion faras konscie. Tiel same, infano prispiritas (homo kiu estas ankoraŭ sur la stadio de infano rilate spirito) komunikiĝas kun spirito senkonscie, dum maturulo prispirita tion faras konscie.
Sur la korpo la plej sensivaj partoj pri spirito estas la frunto kaj la ventro. Pli precize diri pri la frunto la punkto 1.5—1.8 centimetrojn super la mezo de la linio inter brovoj, estas la enir- kaj elirejo de spirito. Rilate la ventron, la parto iom sub la umbiliko estas la loĝejo de bona protektospirito, dum la punkto iom super la stomako estas kaŭrejo de tera spirito (malaltklasa spirito).
Ĉion ĉi tion povas pli malpli klare koncepti ĉiu, kiu iom entuziasme serĉas Dian spiriton kaj daŭrigas sinceran preĝon.

“Iel mi sentas tion. Tiu sento okazas de la influo el la spirita mondo. Tial ni agu kiel eble fidele al tiu sento kaj ni vidos bonan rezultaton. Ĉi tion ĉiu povas jesi el la ĉiutagaj spertoj.

Estas multe pli bone fari ion kuraĝe kaj fidele laŭ sia volo, ol resti senfare pro timo pri eraro.
Spirito estas senforma estaĵo. Tial, dum ĝi restas tia, estas tute same por la fizika mondo ĉu ĝi ekzistas aŭ ne.
Spirito ĉiam deziras alpreni al si formon.La homa tasko estas doni al ĝi la plej konvenan formon. Ia sento, kiu aperis kaj nebule retas en la koro, ofte abortiĝas fine, se la homo lasas ĝin sen doni konvenan formon.
Se homo ĉiam pozitive aktivas, nature la spirita fluo estanta interne konscie aŭ senkonscie, vigle elfluadas, konkretiĝas kaj portas fruktojn. Tiamaniere la metabolo de spirita fluo tre vigliĝas tiel ke li povas vivi ĉiam kun agrabla, freŝa temperamento.
Sed homo, dum lia animo estas ŝarĝita per pekoj, neeviteble restas negativa en ĉio. Kvankam la racio sugestas, ke li faru tion kaj tiel, li ne povas decidi. Jen okazas konstanta batalo interne kaj li enfalas en afliktiĝon. En ĉi tiu senco, la homo devas antaŭ ĉio reveni al sia pura, senmakula memo por komplete plenumi sian mision dotitan de Dio.

Ĉar la spirito ne havas limigon de la tempo kaj la spaco, homo povas pensi diversajn aferojn, restante en sama loko senfare.
Sed ĉiuj pensoj originas en la spirita mondo, neniel en la fizika. Nur aspektas, kvazaŭ ili venas el ĉi tiu lasta.
Vere valoras nur homo, kiu estas komplete hardita je la penso. Hardita nur je la korpo ne taŭgas.
Korpa hardado estas nur rimedo de pensa hardado.

Ĉar la fizika mondo estas mondo de materio, oni ne devas neglekti la materion, kiel ajn asertu la gravecon de la spirita hardado.
Post ĉio nur gravas, ke homo ne estu submetita de materio.
Dum ĉio en la fizika mondo estas limigita, ne estas limo en la spirita mondo.
Ekzemle la homa korpo nepre iam pereiĝas, kiom ajn longe ĝi vivu, dume la vivo de spirito estas senlima. En la fizika mondo estas limo tiel de spaco kiel ankaŭ de tempo, sed neniel en la spirita mondo.
Kiam iu donas ian objekton al alia, la doninto ĝin perdas. Sed tute alie kun donado de io spirita. Kiom ajn oni donu al alia da vortoj laŭdaj, simpatiaj, kompataj aŭ konsolaj, li nenion perdas en la spirito.
Kun firma konvinkiĝo pri tio ne devas diligente kulturadi ne nur al ni mem sed ankaŭ al aliaj la spiriton.
Estas multaj faktoj, ke en iu difinita tempo daŭre okazas aferoj de difinita speco(spaco) al difinita loko aŭ difinita persono. Tion nepre jesas ĉiuj, kuj nur iom atente observas la human vivon.
Antaŭ ĉi tiu mistera fakto oni ne povas nei tion, ke influas la homan vivon ne nur la voloj de la reala mondo, sed pli radikale la voloj el la spirita mondo.
Individua homo senĉese ricevadas diversajn influojn, nome ondojn, lumojn, kolorojn kaj sonojn, tiel el la reala mondo horizontale, kiel ankaŭ el la spirita mondo vertikale. Nia korpa memo (individua egoo) estas post ĉio direktata de ĉiuj ĉi tiuj.
Ni do devas ĉiam preĝi ke ni povu, dank’ al Dio, ricevadi bonajn ondojn kaj rifuzi malbonajn.
La penso nepre al si alprenas formon unufoje. Kio okazis en la spirita mondo, tio neniam restas sen aperi en la reala mondo.

La spirita mondo estas mondo de pensoj. Tio signifas ke niaj pensoj, alprenante al si konvenajn formojn, aperas en la granda Spirita Mondo, kiel iuspecaj relaĵoj, kaj restas ĝis iu difinita tempo (aŭ iafoje senlime). Ĉi tiuj realaĵoj neniam povas senrilatiĝi kun siaj kreintoj (t.e. homoj kiuj havis la pensojn) kaj ankaŭ donas diversajn influojn al ĉio alia. Vere terura estas la forto de penso. Certe ne eraras la difino: penso estas vivaĵo.
Ĉar la homa korpo estas formita el materio, ĝi estas nenio alia ol maŝino, kiu estas direktata kaj movata de io alia.
Tial io, kion homo faras senkonscie, povas havi tre gravan signifon. Eĉ ago, kiun homo faris pro ia egoisma celo, ofte montriĝas havi tute alian signifon.

Dirite surbaze de la reala mondo, la spirita mondo estas nevidebla sed objektiva mondo de spiritaj realaĵoj. Simple, la spirita mondo estas mondo de temperamento.
Kiam ni havas malagrablan temperamenton, tiam ni vivas en malagrabla mondo. Kiam ni ĝojas, tiam ni estas loĝantoj de ĝoja mondo. Eĉ kiam ni sentas solecon, ni subite ekfariĝas iom gajaj, se venas apud nin gaja homo. Inverse, eĉ se ni estis gajaj, ni tuj eksentas ian solecon, ĉe alveno de iu, kiu suferas solecon.
La vivo estas tenata de amo.
Neniu en la spirita mondo estas pli senkonsola kaj mizera ol homo, kiu estis soleca en la reala mondo. Eĉ malbonulo, tiel nomata, povas postmorte ĝui ian konsolon, kvankam aliflanke li devus suferi, -- nur se li havis amikojn, ĉar tiel li estis kovrita per varmo de amo.
La plej terura puno estas la soleco tiel en la reala mondo kiel ankaŭ en la spirita.

Kvankam estas multaj specoj de infero, se ĝenerale dirite, la infero estas la regiono, kie regas la negativismo kaj plenumiĝas nur la kontaŭoj de prospero, ĝojo, sereneco, dakemo, obeemo, senafekto, vigleco ktp. Tiel estas pro tio, ke la koroj de infero senescepte venas el la egoismo.


3. La relativeco
Pro esto kaj malesto – aperas diverseco.
Pro bono kaj malbono – naskiĝas homaj taskoj.
Pro oriento kaj okcidento – fiksiĝas direkto.
Pro varmo kaj malvarmo – kreskas ĉio vivanta.
Ĉio en la universo ests naskita per senlima kombinado de ĉi tiaj plusoj (+) kaj minusoj (-).
Estu ambaŭ lernanto kaj instruanto. Kaj fruktiĝas bona ellerno. Unu persono povas mem fariĝi jen donanto de scioj, je ricevanto de ili. Tamen tio ne estas ekonomia maniero, ĉar oni devas dividi la energion.
Estas plej bone, se homo, kiu vere deziras ricevi, ricevas de homo, kiu vere deziras doni. Ricevanto kaj donanto – jen plenumiĝas unu tasko. Se troviĝas nur ricevantoj aŭ nur donanto, tio signifas, ke troviĝas neniu.
Estu ludanto de muziko kaj estu aŭskultantoj kaj naskiĝas plej bona ĝuo. Ĉio estas klarigebla per la teorio de pluso kaj minuso. Kiam okazas kompleta harmonio inter la du flankoj kontraŭstarantaj, nur tiam aperas mirinda rezultato. Nenio kompletiĝas per nur unu flanko.
Kompletiĝas la ĉielo per la tero, la tero per la ĉielo, Dio per homoj kaj homoj per Dio, viroj per virinoj, virinoj per viroj, la interno per la ekstero, la ekstero per la interno.
Ju pli firma kaj intima la interharmoniiĝo de la du flankoj kontraŭstarantaj, des pli perfekta fariĝas la naskita estaĵo.
Kiam plej bone harmoniĝas la posedantoj kaj la neposedantoj, nur tiam okazas perfekta kuniĝo, kiu disradias mirindajn brilojn.

La fronto estas tenata de la dorso;
La dorso per la fronto.
La koron kulturas la formo;
La formon kreas la koro.
La spiritan mondon naskis la reala mondo;
La realan mondon regas la spirita mondo.

La interneco de homo konsistas el ĉiuj aferoj apartenantaj al la volo (el amo) kaj la penso (el saĝo); dum la ekstereco de homo konsistas el ĉio kio rilatas al mieno, parolo kaj movo. La “internulo” estas formita el la faktoroj de la interneco, dum la “eksterulo” estas muntita el aferoj de la ekstereco. Per la spiritaj okuloj oni vidas la “internulon”, dum per la korpaj okuloj la “eksterulon”.
La homo pensas en la interna regiono, kaj ekzisas en la ekstera.
Ekzistas, ĉar oni pensas; oni pensas, ĉar ekzistas.
La fizika mondo estas bedo; la spiritoj estas semoj.
Se la bedo estas malbona, eĉ la plej bonkvalitaj semoj tien metitaj ne povas bone ĝermi kaj kreski. Eĉ se plej bona estu la bedo, malbonspecaj semoj ien metitaj ne povas doni bonan rikolton.
La plej bonkvalitaj semoj tamen ne elĝermas, dum ili estas pakitaj per papero kaj pendigitaj de la plafono. Estas necese, ke ili estu metitaj en konvenan bedon en la ĝuste konvena sezono.
Kaj la semoj havas en si forton ensorbi necesajn lumon kaj akvon, eĉ se ĉi tiuj ne sin trudas.
Ĉiuokaze la semoj ne povas elmontri pli ol sian potencialan kapablon; kaj ofte, dank’ al ne konvena medio ili eĉ faras tre malbonan krskon, sen elmontri la tutan potencialan kaablon.
Kvankam senlimaj estas lumo kaj akvo, limigitaj estas la lumo kaj akvo, kiujn povas entei la somo. Cetere diversas la kvanto laŭ speco de la semo.
Same kun homo: kvankam la mondo estas senlima, homo povas ĝui nur la limigitan mondo, kiun li jam havas en si potenciale.
Bedaŭrinde en la nuna mondo, multaj homoj, dotitaj per bonkvalitaj animo, estas malhelpataj de ne konvena medio elmontri eĉ la dekonon de sia potenciala kapalo. Domaĝa rikolto al la farmisto, nome al Dio!
Se homo povas ion kompreni, tio okazas pro tio, ke li jam havas potenciale la kapablon ĝin kompreni.
La homa interno estas la semo; la ekstera regiono estas ĉio, kio ĝin nutras kaj kreskigas. Necesas doni al li la regionon eksteran ĝuste konvenan al lia interno, por ke ĉi tiu ekĝermu per taŭga stimulo de tiu unua. Same kun edukado de infano: lasu ĝin tute kiel ĝi volas, kaj la gvidanto senĉese donadu al ĝi freŝajn stimulojn por konvene disvolvigi ĝian internecon. Jen la sola rimedo.
La interno identiĝas al la ekstero. La subjektivo kaj la objektivo nepre korespondas reciproke.
La interna stato de homo neniel restas sen manifestiĝi en eksteran formon: lia medio estas nenion alia ol la montriĝo de lia interno.
Laŭ spirita vidpunkto, la interna regiono estas la ĉefa kaj la estera estas la duavica. Sed laŭ la korpa vidpunkto – inverse. Sed, la spirito kaj la korpo nepre devas esti akompanataj unu de la alia, tiel ke oni povas neglekti nek la eksteran regionon, nek la internan.
Ĉar ni homoj vivas en ambaŭ interna kaj ekstera regionoj, ni devas respekti ne nur la spiriton, sed ankaŭ la korpon.

Mi lastatempe forte konvikiĝis, ke estas tia la ekstero, kia la interno; ke tiel la objektivo, kiel la subjektivo. Ĝis nun mi pensis ke la mondo estas plena de absurdaĵoj. Ĉar mi mem estis absurda.
Nun mi komprenis, ke ĉio iras laŭ Dia volo (vero de la Naturo), ke nenio spitas la leĝon. Ĉio estas en ordo en sia nuna stato. Nenia eraro. Ĉio estu tia kia ĝi estas; kaj la mondo estas en ordo. Ĉio dancas sian dancon, kantas sian kanton. Se iu pensas, ke tio estas absurda aŭ eraro, li mem konfesas sian nematuriĝon.

Ĉiuj reciprokaj kondutoj de homoj havas respektive sian profundan kialon en la origino. Se iu ricevas turmenton de alia, tio okazas por lia ia kulpo aŭ peko. Se li ricevas laŭdon, tio ankaŭ okazas neniel sen kialo.
Nenio aperas sen kialo.
Estas tre interesa la budhisma maksimo: akiri nirvanon sen forĵeti pasiojn.
Homo ne povas atingi la iluminiĝon sen sperti suferojn pasiajn. La homa mondo ne povas esti formita nur per iluminiĝoj, nek per nur suferoj pasiaj. Ĝuste en tiu kontraŭstarado inter iluminiĝoj kaj suferoj la mondo povas ekzisti.
Tute same: fronto kaj dorso, supro kaj malsupro, dekstra kaj maldekstra, bono kaj malbono, justo kaj maljusto, nobla kaj malnobla, aĝa kaj juna, viro kaj ino, riĉo kaj mizero, akvo kaj fajro, saĝa kaj stulta, granda kaj eta, multo kaj malmulto, ĉielo kaj tero – Ĝuste dak’ al tiaj kontraŭstaroj laŭaspektaj povas ekzsisti la mondo en ordo.

Pripensu pri la teorio de relativeco.
Ĉio havas la inklinon kuniĝi kun tiuj objektoj, kiuj havas intiman rilaton kun tiuj, kiuj formas ĝin anime kaj korpe. Homoj manĝas grenojn, legomojn, fiŝojn k.a., ĉar ili estas necesaj por formi la korpon.
Estas homo, kiu ŝatas printempon, estas homo, kiu ŝatas aŭtunon. Iu volas loĝi en Tokio, alia en Kioto. Unu ŝatas rondforman vizaĝon, la dua preferas longan, la tria amas monton, la kvara maron. Dek personoj havas dek preferojn. Inklino alproksimiĝi al kaj alproprigi al si el la objektoj kiuj utilas por formigo kaj kreskigo de la “memo” kaj la alia inklino fortiriĝi de tio, kio ne utilas – tiujn du inklinojn ni nomas simple “ŝati” “malŝati”.
Ju pli evoluas kaj puriĝas homo, des pli altklasan kaj puran objekton li deziras alpreni al si tiel spirite kiel ankaŭ korpe. Tio signifas: la aferoj kaj la cellokoj de lia elekto fariĝas tiom pli noblaj kaj puraj, alivorte la mondo, kiel li loĝas, ĉiam pli kaj pli evoluas.
Supre ni vidis nur la aktivan flankon, sed estas ankaŭ pasiva flanko.
La amoplena dio konstante donadas al ĉiuj estaĵoj Sian lumon kaj varmon por purigi kaj evoluigi ilin.
Do se homo evoluas kaj plipuriĝas, tio okazas ne simple pro lia propra penado, sed pro tio ke la internofluo de Dio lin lavis. Homa penado estas nur en sinpretigado por pli bone ricevi la Dian internofluon.

Nenio elfariĝas sen apliko de teorio de konveneco.
La terglobo havas propran veron konvenan al si. Por la moderna tempo oni apliku rimedojn konvenajn al ĝi. Por la bestoj estas propra vojo konvena al ili.
Al suĉinfano nur donu dolĉaĵon, anstataŭ lecioni sanktan skribon. Kion utilus prediko pri la ĉielregno por homo malsatmortonta? Lin savas nur telero da manĝaĵoj.
Estas homo, kiu iluminiĝas, eĉ se oni tute ne klarigas. Estas homo, kiu elkomprenas per prediko. Alia komprenas nur per vipfrapoj. Estas okazo, kiam oni devas diri; estas okazo, kiam oni ne devas diri. Estas ja verulo kiu povas senerare agi ĝuste laŭ diversaj tempoj, lokoj kaj situacioj.
Ĉar ni homoj estas jam metitaj sur la situacio de relativeco, ni ne kapablas pripensi la absoluton, nek utilas diskutante pri la absoluto.
Anstataŭ perdi tempon per senutila diskutado pri la “vakuo” aŭ la “komplena nenio”, ni klopodu apliki taŭgajn rimedojn por pasigi ĉiun tagon en feliĉo.

Spiritaj fenomenoj ne aperas rekte en la fizika mondo kun sia propra formo. Laŭ la teorio de relativeco, ili sin montras sub ia natura leĝo de kaŭzo kaj rezulto.
Ekzemple pensu pri malsaniĝo de homo. Kial li malsaniĝis? Ĉar li spitis la naturan leĝon pri higieno. Jes, sed ĉi tiu respondo estas tro simpla. Plu pensu, kial li estis devigita spiti la higienan leĝon. Estas multaj homoj, kiuj neniam malsaniĝas, estante tute senzorgaj pri la higieno. Estas homoj, kiuj resaniĝas sen helpo de kuracisto. Estas kuracistoj, kiuj mortas eĉ en juna aĝo. Estas tro multaj fenomenoj, kiuj ne estas klarigeblaj simple per la rezonado de la videbla mondo.
Estas tia tago, en kiu oni aŭdas sinsekve malagrablajn informojn de mateno ĝis vespero. En alia tago venas, unu post alia, taskoj de repacigo de homoj. En kolera tago, oni estas devigata koleri per aferoj kolerigaj dum la tuta tago.
Kiel estas tago varma, malvarma, serena aŭ nuba, tiel same en iu difinita loko kaj en iu difinita tago aperas aferoj de iu difinita kategorio.
Kiam ni sentas esti kvazaŭ kovritaj per malagrabla nubo, ni devas ĝin atente pritrakti per racio.

La leĝo de kaŭzeco estas tiel rigora, ke neniu povas ĝin spiti. Neniam okazas, ke oni devas suferi pro hazardo aŭ malsaniĝi senkaŭze.
Mi provu parabolon pri la rilato de “Mem-forto” kaj “Ali-forto”.
Imagu, ke ĉi tie staras murhorloĝo, kiu diligente laboras, tiktakante la tutan tagnokton. Ĝi povas esti fiera pensante: “Mi laboras, sen ies ajn helpo, la tutan tempon eĉ ne ripozante unu sekundon.” Sed kiu kreis la horloĝon, tiu estas homo.
Tial homo povas dimunti ĝin, se li pensas, ke tiu ĉi tro malnova horloĝo jam estas sentaŭga. Do ĝi estas sub homa dispono.
Por tiel diri, horloĝo esas parto aŭ reprezentanto de la “tempo” de la homo. Do la kvalito de la horloĝo rekte influas ĝian posedanton, la homon kaj inverse la kvalito de la “tempo” de la homo, ĝia kreinto, rekte influas la horloĝon. Alivorte la horloĝo estas parto de la homo kaj dependas de lia “ali-forto”.
Sed starante sur la loko de la horloĝo, oni povas diri, ke ĝi fukcias per sia “Mem-forto”, ĉar ĝi esas komisiita de la homo pri la tasko rilate la parton de lia “tempo”.
Estas tute same la interrilato de Dio kaj ĉiuj estaĵoj. Ĉio estas en bona ordo, nur se ĉiuj estaĵoj plenumas sian mision en la kadro de komisiiĝo. La mondo distordiĝas, kiam la estaĵoj ne plene plenumas sian difinitan taskon aŭ faras ekster la komisiita tasko.
La “Ali-forto” identas la “Mem-forton”: la “Mem-forto” per si mem estas la “ali-forto”.
Laŭ la vidpunkto de Dio, ĉio estas farita de Lia “ali-forto”, dum laŭ la vidpunkto de la homo, la mondon li mem kreas.
Ĉiuj partoj de la korpo estas movataj de la ordono de la cerbo, laŭ vasta vidpunkto; sed ĉiu parto respektive funkcias rekte laŭ siaj periferiaj nervoj.
Laŭ la vidpunkto de la spirita mondo, la fizika mondo iras tute kiel iras la spirita; dume laŭ la vidpunkto de la fizika mondo, aspektas, ke ĝi sin movas per si mem.
Rilate ĉion ĉi tion ni devas tamen bone scii la rilatan diferencon inter origino kaj sekvaĵo, inter ĉefo kaj helpantoj, inter tuto kaj parto ktp.

Ni devas esti konvinkiaj, ke ĉio estas influatnta al si reciproke.

Penso, unu fojon naskita en la koro, neniam nuliĝas antaŭ ol ĝi plenumas sian taskon. Estas tute same kun tio, ke energio, unu fojon aktiviĝinta ne malaperas antaŭ ol ĝi faras iom da laboroj, kvankam intertempe tiuj laboroj transformiĝas unu post alia. Do kio estas la plej terura, tio estas nenio alia ol la koro.
Ĉiuj malfeliĉaĵoj estas la enkorpiĝoj nome fantomoj de malbonaj pensoj naskitaj en la koro. Alivortte ili estas fenomenoj de eksplodo de nenatura, senharmonia energio, kiu perdis vojon ne trovane elirejon.


4. La esenco de la koro

La funkcio de la koro
“Iel mi tion sentas” aŭ “Mi ekemas tion fari, mi ne scias kial”. Tia sento aŭ ekemo estas la efektiva motoro de homa ago, kvankam oni povas rezonumi kiel ajn poste laŭ sia ŝato.
Do ĉio venas el la emocio, sed ne de la logiko.
Kio igas homon “iel tion senti” aŭ “ekemi tion fari”, tio estas Dio. Dio ne direktas homon per logiko aŭ leĝo.
Suĉinfano ne scias logikon,m sed scias sopirii la gepatrojn. La homo vivas ne pro logiko, nek manĝas pro logiko, nek mortas pro rezono. Ĉio iras laŭ la naturo.
La logiko de la homo utilas nur en la sfero, kie ĉio esas disponebla al la homo; ekster ĉi tiu sfero tute ne.
La homo povas ekscii la koron de Dio nur per la sento.

Vere ŝanĝiĝema estas la homa temperamento. Kiam pluvo daŭras dum iom da tagoj, iu homo fariĝas tiel malgaja, ke li fine enfalas en timon pri detruiĝo de la mondo. Kiam la vetero sereniĝas, li komplete forgesas la malgajan timon kaj kredas ke tiel daŭros eterne kaj nenio estas pli agrabla ol la homa vivo.
Iu alia tute senesperiĝas nur pro ne graca malsano, sed kun ĝia forpaso, li tuj fariĝas gaja kaj eĉ fieras, ke li havas nenian rilaton kun malsano.
La homa temperamento turniĝadas vere de ekstremo al ekstremo.
Se la strato de la tua socio iom pli boniĝos, la homoj certe montriĝos multe pli bonkoraj, ol oni imagas. Ĉiuj estas pli malpli regataj de la medio. Eĉ la plej distingita homo ne povas tute sin liberigi de ĝia influo. Nur estas demando de gradoj.

Ĉi tiu mondo estas efektive mondo de pensoj.
Penso estas nenio alia ol formo. Penso kreas formon, dum formo alvokas penson.
“Se oni pensas bonon, fariĝas bonaĵo; pensi malbonon estas naski malbonon” “Tuŝante ruĝan inkon, oni ne povas ne esti ruĝe makulita.” (amiko similiĝas al sia amiko.) Ĉi tiuj maksimoj estas ne refuteblaj.
Do ni devas peni havi kiel eble plej mildan, serenan kaj varman koron. Eĉ kiam ni estas kaptitaj de ia malagrabla humoro, ni klopodu konduti al proksimuloj kiel eble plej bele kaj serene por doni al ili bonan senton.
Ni klopodu kiel eble plej multe dividi al aliaj nian bonhumoron kaj kiel eble deteni malbonan humoron infekti al ili la koron.
Sed oni ne povas absolute bari la aperiĝon de sian interno. Do mi diris ke ni klopodu “kiel eble deteni la malbonan”.
Rido – ploro, vasteco – alvasteco, beleco – malbeleco, ĉio ĉi originas en la koro. Kiam mi estas antaŭ malvastkora homo, mi entiriĝas en malvastan mondon. Se mi estas apud homo kun granda koro, mi nature enloĝas en grandan mondon. Kunestante kun koleranta homo, mi iel eksentas koleron; najbarante al ridanta homo, ankaŭ mi ema ridi.

Estas tre interese rigardi la turniĝon de mia propra temperamento. Foje ĝi estas netolereble peze malgaja, tamen tio ne daŭras tiel longe. Post unu nokto venas tute alia temperamento. Kiam mia temeramento estas peze malgaja, ĉio videbla estas peze malgaja; kiam mia interno estas malgranda, malĝoja kaj rankora, ĉio, min ĉirkaŭanta, aspektas malgranda, malĝoja kaj rankora. Mi estas tue konvinkita, ke la mondo estas nenio alia ol speguliĝo de mia interno.

La pensoj kaj la sentoj rekte formas la mondon. La mondo estas la scenejo de orkestro, kiun kunludas niaj pensoj kaj sentoj aŭ ĝi estas pentraĵo kolorigata de ili; aŭ ĝi estas brokaĵo, teksata el ili, aŭ ĝi estas majesta templo, kiun ni ĉiuj kune konstruas el niaj pensoj kaj sentoj.
Tion ni povas kompreni per la fakto, ke la fizionomio de unu sama homo tre diverse ŝanĝiĝas laŭ turniĝo de lia interna emocio.
Ĉiuokaze plej necese estas, ke ni koncentradu nian tutan atenton por teni ĉiun penson pura, forta kaj bela. Ni fikse rigardadu nin mem, neglektante eĉ ne unu momenton. Se ne, malbona insektaĉo enŝteliĝos en nin por nestloĝi.
Kiam iu furiozas pro kolerego, li estas Diablo aŭ Aŝuro. Kiam li estas same ridetanta, li estas anĝelo.
Kiam li streĉas ĉiujn siajn fortojn, li povas fariĝi Akalo; kiam li estas dolĉe milda, li fariĝas Ksitigarbo.
Por eterne kaj senlime ni vivas tiel kiel nia koro statas. Ni vivas ĝuse en tia mondo, kia estas la koro. Per la koro ni povas kompreni ĉion en la mondo, kaj samtempe ĉion forgesi.
La universo ne havas ian spacon limigitan, nek temon limigitan. Nia fizika mondo estas nur ĝia simbolo aŭ imitaĵo, ĝin reprezentanta. Nenio estas pli absurda ol preni la nuran imitaĵon por tuta efektivaĵo kaj kateni sin per ĝi. Kateniĝo estas stagnado kaj putrado. Forĵetu la ŝelon, per kiu vi estas kirasitaj, kaj surmetu la robon de eterna vivo, senlime bolean!
Ŝanĝu la teniĝon de via koro, kaj la mondo ŝanĝiĝos per si mem.
Ĉiuj niaj pensoj produktas formojn. Kvankam ili ne estas videblaj al niaj ordinaraj okuloj, ili vidiĝas al tiuj, kiuj estas speciale dotitaj per kapablo vidi spiritojn. Pensadi do estas produktadi tiajn spiritajn figurojn.
Sen nia pensado ekzistas nenio, nur vakuo, malplenaĵo. Laŭ la grado de firmeco de nia penso, li kaj pli firme kaj klare aperas la figurojn.
Se io “estas”, tio signifas, ke ni pensas. Ju pli granda kaj forta estas la animo de l’ pensanto, des pli grandaj kaj fortaj estas la figuroj, kiujn lia pensado produktas kaj inverse.
La loko, kie ĉiuj tiaj figuroj fikse algluiĝas je la lasta fazo, estas nia fizika mondo.
Kiel ajn iu afektas antaŭ mi, lia interna penso klare travidiĝas al mi. Ĝin mi eksentas ĝuste tiel, kiel mi eksentas malsaton.
Tia travido estas nur unu el la multaj spiritaj kapabloj, dotitaj al la homo ĝenerale. Sed la hodiaŭaj homoj tro respektas logikon aŭ rezonadon kaj tiel ignoras tiajn internajn, supernaturajn kapablojn, kiuj estas multe pli gravaj kaj esencaj. Jen la kialo pri tio, ke ili ne povas atingi vere bonan vivon, malgraŭ la streĉaj penado kaj strebado.

Homoj, vivas ne nur per manĝaĵo kaj trinkaĵo. Ili vivas ricevante ankaŭ aeron, lumradiojn kaj humorojn de proksimuloj, kvankam ili malpli atentas pri ĉiuj ĉi tiuj.
Ili alte taksas la sciojn pri la materia mondo, perceptebla per la kvin sensoj, sed preterantas la veron, ke ili povas ricevi internan veran saĝon pli malpli per la sensoj sesa kaj sepa.

Nenio estas pli vanta kaj nefidinta ol la karna menso de la homo (t.e. laŭokaza funkcio de la homa intelekto). Homo povas libere pensi aŭ imagi laŭ sia bontrovo. Sed esence, ĉiuj ideoj originas el la spirita mondo, kaj ne estas arbitre kreeblaj de la homo. Iafoje aspektas, ke homo povas krei iajn ajn ideojn laŭ sia ŝato. Sed tiaj ideoj, arbitre formitaj de homo, retas nur ideoj de la fizika mondo, do havas nenian influpovon kaj tute baldaŭ forvaportiĝas, postlasante nenian inercion, ĉar ili ne estas fundamentitaj en la spirita mondo.
Homo povas sin devigi altabli por legi libron, eĉ kiam li estas forte kaptita de prizorgemo pri afero de intima amiko. Laŭaspekte li legas libron, sed interne lia koro estas for de libro. Vanta estas ideo, ne naskita spontane el la spirita mondo, sed trude formita per karna koro.
Esence, la ideoj kaj pensoj enfluas unu post alia en homan internon el la spirita mondo, kaj stimulas la nervon alia kaj fine ilin enkorpigi en agojn. Se oni provas mem krei ideojn, barante la enfluon el la spirita mondo, tio similas la vantan agon, ŝtopi la riverfluon kaj tie verŝi novan akvon. Se ne absolute neebla, sed kompleta absurdaĵo kontraŭnature!

En la nuna mondo estas tro multe da homoj, kiuj rifuzas la enfluon el la spirita mondo, anstataŭ puranime ĝin enlasi, dank’ al eta instruiteco kune kun memalkroĉiĝo. Ili aŭdacas mem fariĝi la “kreinto”, la “reganto” aŭ la “origino” de ideoj kaj agoj. Se illi tiel persistas nepre spitadi la Naturan vojon, neeviteble venos al ili nur pereiĝo.
La universo estas tiamaniere kreita, ke neniu estaĵo en ĝi povas atenci la forton de la granda naturo. Kaj tamen, nur la homoj, kiuj estas trompitaj en la iluzioj de l’ libera volo, nur iomete lasita al ili, ne volas sekvi la providencan vojon de la granda naturo: ili memvole deflankiĝas sur la vojon de kontraŭnaturaj agoj, falas en la kaptilon de sia propra ago kaj baraktadas en la cirklo de l’ senĉesa repagado por siaj kondutoj, dum ili pri tio tute ne konscias: ili ĉiam ankoraŭ spitas la volon de Dio kaj daŭrigas sian vojon kontraŭ la granda naturo de Dia ordo.
Se la homaro sin lasos en sama stato, evidente ĝi baldaŭ enfalos en abismon de absoluta seneliro kaj nepre pereiĝos.

Inspiroj venas nur en la momentoj, kiam la penso estas koncentrita super io difinita: nenia inspiro, se vagas la penso.
Kiu sukcesas eniri en la staton de t.n. absorbiteco, nur tiu povas atingi la sekretojn de sia fako.
Laŭ diversaj manieroj oni povas koncentri sian penson sed en ĉiu kazo necesas, ke oni faru praktikan laboron super sia okupo. Nenio helpas, se ni sidas kaj nur cerbumas, kun la korpo dorlotata en komforto. Sed se temas pri metafizikaj aferoj, oni ne bezonas movi la korpajn membrojn: sufiĉas, nur se oni koncentras la penson laŭ sia maniero.
Ĉi tie, pri praktikaj aferoj mi akcentas, ke ni devas, ne nur pensi, sed pensante, ĉiam agi “per niaj manoj kaj piedoj”.

Ekskuu la aeron, kaj la aerondoj laŭ la forto de l’ ekskuo disvastiĝos en ĉiujn direktojn inter la ĉielo kaj la tero!

Streĉu vian penson cele al io, kaj la energio estigita de via penso nepre donos tiom da ifluo al la objekto celata!
Vere severa estas la leĝo de l’ kaŭzeco, reganta en la universo!

Se vi akceptos iun aŭ ion kun varmaj sentoj de ĝojo kaj plezuro, tiu nepre agordiĝos ĝoje kaj plezure kun danko al vi.
Se vi rilatiĝos kun malŝato al fremda persono, nepre li ankaŭ reagos al vi malŝate.
Unulitra botelo akceptas unu litron da vino; duonlitra botelo povas enteni nur duonan litron, ne pli. Vazo de ĝojo kaj plezuro bonveniga tiom da ĝojo kaj plezuroj: kaj vazo de malĝojo kaj malplezuro nur enlasas malĝojon kaj malplezuron kaj ĝuse tiom kiom ĝi povas.
Ĉu bona aŭ malbona, ĉu feliĉa aŭ malfeliĉa, ĉu ĝoja aŭ malĝoja, ĉio ĉi tio okazas laŭ la principo: “Kiaj eliras el ni, tiaj revenas al ni”.

Se oni trovas iun malprofitodona, oni tuj rigardas lin, kiel sian malamikon. Jen la kutimo de la mondo.
Tiel longe dum la homoj malamas kaj vundas unuj aliajn pro tia kaŭzo, neniam venos tempo kiam ĉesos bataloj en la homa mondo.
Kompatinda estas tia homo, kiu povas nur miskompreni ĉiun bonintencan agon de aliaj homoj, kaj dolorigas al si la bruston per suspekto kaj rankoro mem produktitaj.
Etanimulo foje sin ĵetas al ago kruela. Eĉ banala bagatelaĵo fariĝas por li problemo de vivo kaj morto, tiom grava, ke ĝi fine puŝas lin ĝis tia ekstrema punkto, kie, jam ne sciante kion fari pri si sub la ĉielo, li fine sin mortigas aŭ atencas proksimulon. Kaj estas ĝuste tia tipo de homo, kiu facile fieriĝas pro iom da flataj vortoj, kaj same facile ŝrumpas de malespero, se oni lin riproĉas.
Vere, kia estas nia koro, tia montriĝas la mondo – granda aŭ malgranda, vasta aŭ malvasta, luma aŭ malluma ktp. Do plej necese estas ĝuste teni nian koron.
Ankaŭ rilate al niaj proksimuloj, ni devas nepre deteni nin de parolo aŭ ago, kiuj ilin ofendus. Ne juĝu, sed ĉion “re-vidu” kaj “re-aŭdu” por trovi ĝian bonan flankon per nia interna lumo de dieco. Ni estu senlime grandanimaj. Pekon malamu, sed la pekinton pardonu. Kontraŭ la kulpo jam farita ne riproĉu, des malpli, se la kulpinto pentas. Plua kulgo alportus nur pli malbonan rezultaton.
Profunde pensu kaj komprenu pri la homeco: kiel homo timas esti kritikata, kiel lia suspektemo kreas nigran demonon kaj venenan gason, per kiuj li eĉ mallongigas sian vivon! Homoj, ni ĉiuj fidu unu la alian, amu nia reciproke kaj vivu en paco kaj ĝojo!


Homo en lumo
La vera kulturo stariĝas per homa penado iom post iom detrui la “spac-econ” kaj la “tem-econ”, t.e. kadrojn de tempo kaj spaco.
Dum la homoj ĉion kalkulas sur la kriterio de fiksitaj spaco kaj tempo de la fizika mondo, ili ankoraŭ staras sur la stadio de “subevoluanta”.
En mizera kabano foje dancas feliĉo, dum en majesta palaco kaŭras malfeliĉo.
Por geamantoj, kiuj atendas la tempon de rendevuo unu horo estas tiel longa, kiel miliono da jaroj, dum por aŭskultanto de ŝtata muziko, unu horo forpasas pli rapide ol unu minuto.
Mi diras, ke la vereco ne estas kalkulebla per la fizikmonda mezurilo.

La homo vivas ĝuste en tia spirita mondo, kia estas lia koro.
Li loĝss en la fizika mondo tia, en kia vivas lia korpo.
La homo situas ankoraŭ sub la normala nivelo, se li vivas kun sola celo akiri gloran nomon aŭ fariĝi granda riĉulo. Glora nomo aŭ riĉeco per si mem venas al homo laŭ lia virto (spirita). Ili ne estas akireblaj nur per avida celado.
La homo devas fronti al iu ajn afero antaŭ ĉio kun la celo kulturi kaj elfari en ĝi sian personecon. Se li elfaros tiel perfektan personecon, kiel Dio, li ne restos sen ricevi decan respekton.
Ofte oni diras ke iu bedaŭrinde forpasis en malfeliĉo sen ricevi decan rekonon pri la alta personeco. Tre supozeble la onidiro eraras, tro alte taksante lian personecon. Povas esti vero, ke li estis tre diskreta homo, senekzempla honestulo aŭ mirinda mizerikordulo. Sed certe li ne estis tia granda ”Verulo”, kiu povus montri ĉiun viron ĝustatempe laŭ okazo, havante kompletan personecon, poluritan kiel gemo.
Mi tiel diras, ĉar, se li efektive estus tia “Verulo”, posedanta Dian kapablon (t.e. necesan aktivecon de spirito, alvorte Dian saĝon kaj Dian kuraĝon), li ne povus resti sen montri mirindan forton, kiu nepre igus homojn elkore respekti lin, eĉ se la mondo estas tiel disorda kaj la homoj estas tiel infektitaj de Diablo.
La forto donita de Dio estas lumo kaj varmo. Pli granda lumo tue facile konkeras malpli grandan lumon, jam ne parolante pri la demonoj vagantaj en mallumo.
Fronte al homo, kiu vere havas Dian potencon, homo posedita de demono eĉ ne povas sidiĝi vid’ al vide. Se tiu ĉi aŭdacos sin proksimigi al li, li mem nepre estos frapita de lia lumbrilo kaj ne povos toleri la suferon. Demono neniel povas batali kontraŭ Dio.
Ĝis nun en la mondo aperis sufiĉe multe da eminentuloj kaj sanktuloj, sed tre malofte “dio—homoj”.

Ju pli fanfronema, des pli facile deprimiĝema; ju pli etanima des pli kolerema; ju pli malforta, des pli kruela; kaj ju pli fanatika, des pli facile konvertebla. Do homojn de tipoj menciitaj oni povas trakti tre facile.
Plej malfacile traktebla esas tia homo, kies interno aŭ efektiveco estas neniel travidebla ĉu saĝa aŭ stulta, ĉu scianta aŭ tute ne informita, ĉu senĝena aŭ suferanta ktp.

Homo de emocio (amo) facile droniĝas en sentimentalismon, dum homo de racio malofte sukcesas eduki kaj gvidi junulon.
Nur homo de emocio kaj racio interharmonigiiĝintaj indas je vera fido.

Estas tre malfacile ĝuste taksi sin mem; sed tio estas la plej grava afero.

Ĉiuokaze, feliĉa estas homo, kiu vivas sian vivon. Kiel ajn malfacila aspektu lia ĉiutaga vivo, li povas esti kontenta, se li mem elektis la vojon. Eĉ la plej stulta ago (en okuloj de la tria persono) povas esti tre interesa por li. Lasu lin kun ĝi kaj ne intervenu trude.
Foje estas homoj, kiuj laŭŝajne ĝuas mirinde feliĉan vivon, kvankam en vero ili estas malgraŭvole katenitaj kaj truditaj. Tiam ili estas kvazaŭ mortintaj: nur karnaj korpoj sen animo dancas kiel marionetoj.
Kiel multaj estas tiaj mortintoj en la nuna mondo!

Observu, kiel flatemaj estas la homoj ĝenerale! De la plimalpli fama, de la jam distingita, de la pli altranga, ĉiun vorteton kaj ĉiun gesteton ili priatentas kaj flatas kiom ili nur povas; kaj sciu, ke tia estas la popolamaso. Al multaj mankas “sia” kompreno propra kaj memkonscio. Ili laŭdas nur kion oni laŭdas; ili insultas nur kion oni insultas. Ili tiom pli laŭdas kaj flatas, se per tio ili nenion perdos sed ion profitos.
Observu ankaŭ, kiel malestime ili sin tenas kontraŭ la ankoraŭ sennomaj: ilin interesas nur la nomoj, sed ne la efektivaj laboroj, kiel ajn rimarkindaj, se ĉi tiuj estas de la sennomaj. Se la aktoro sur la sceno havas brilan renomon, lia monologo, eĉ se banala, renkontas aklamegojn de la tuta spektantaro; se li estas akcesora rolulo, la publiko ne volas turni sian atenton eĉ al lia plej emocia gesto.
Tio ĉi cetere tuŝas la tiklan punkton de homa psikologio: laŭdante la jam faman, neniu bezonas riski perfidi sian nescion, sed por laŭdi la sennoman, oni devas riski sian malpravecon kaj ankaŭ timi vundi al si la memrespekton. Unuvorte oni taksas la homon laŭ lia vestaĵo.
Kiel sensenca estas la moderna mondo, kie, sen ajna juĝkapablo propra, sen memkonscio, oni tiel facile iras tien kaj reen kaj kuniĝas aŭ disiĝas nur pro profito!

Ofte ni trompiĝas de eksteraĵo. Ĉar -- kvankam ni ne povas ekkoni la internon senpere de la ekstero, nia vido estas tro supraĵa. Ekzemple, vidante mallertan manskribon de iu, oni jam atribuas ĝin al lia personeco; trovante multajn eraretojn en iu artikolo, oni preterlasas la gravan esencon de l’ enhavo eĉ ne provante ĝin elĉerpi.
Inter manskriboj troviĝas tia, kia unuavide ŝajnas mallerta, tamen iel impresas nin per alta tono de animo; estas alia, kiu estas kruta kaj malnobla, se ne tiel mallerta. Distingi unu de alia ni devas esti kapablaj per nia spirita okulo.
Eĉ se laŭmiene senbrila (ĉar laca de l’ vivzorgoj, k.a.), homo de bona animo portas sur si ian apartan lumon. Homo afektanta pli altan klason ol li efektive estas, ne estas akompanata de deca lumo.

Granda eraro, se oni respektas aŭ ne respektas iun homon laŭ tio, ĉu li estas instruita aŭ ne. Instruitulo ne ĉiam havas personecon eminentan, nek sciencisto identas ja iluminito.
Iam en nia lando la virtuozoj de batalaj artoj estis la objekto de respekto. Nuntempe la batalartoj jam cedis lokon al sciencaj studoj.
De nun la vera nobleco de homa karaktero devas esti la kriterio de repektindeco. Ni neniam fariĝu hipokrituloj aŭ plakitaj nobluloj, kiuj trompas ne nur la socion, sed ankaŭ sin mem.

Kiu kalumnias iun serioze, per si mem atestas, ke li estas etanima kaj senpotenca.

“Mi neniam faris malbonon.” Tia penso per si mem pruvas, ke la pensanto malhumile ignoras aliajn personojn. Fierante en si, ke li sola estas senmakula kaj eminenta, li ĉiam pike kritikas ĉiun detalon de proksimuloj. Tia estas vere grava pekulo.

Ne trudu ion al aliaj, nek lasu aliajn trudi al vi. Kiom da homoj, tiom da koroj: lasu ke ĉiu strebu antaŭen laŭ sia bontrovo!
Por juĝi homon oni devas uzi sin mem, kiel la normon. Laŭ la normo de sia tipo, tiel senforta kaj senluma, kiel oni povus juste juĝi aliajn homojn?
Lasu ĉiun, kia li estas! Lasu ĉiun, kia li fariĝos. Kaj lasu, ke li mem enpensiĝu kaj mem elkomprenu!
Kompatindaj estas homoj, kiuj estas ankoraŭ senreziste katenitaj per ligiloj de la seka moralo!
Levu viajn okulojn por rigardi en la ĉielo! Turnu la rigardon tra la tero! Kaj gustumu la liberecon de la granda naturo, kiu evoluado senhalte kaj glate!
Ve al la amaso da homj, kiuj plektas ŝnurojn propramane kaj per ili ĉirkaŭligas siajn proprajn korpojn!
Anstataŭ alvoki Dion, anstataŭ malbeni kontraŭ la mondo, ĉu vi ne volus antaŭ ĉio fortranĉi al vi la ŝnurojn per via propra mano?
Infanoj absorbiĝas per ludiloj aŭ en ludo de gastigado, ĉar tio estas nesuperebla amuzo por ili. Knaboj jam viriĝantaj ŝatas dande vestiĝi kaj revas trinki sakeon kun ĉarmaj fraŭlinoj, jen ilia plej granda deziro. Viroj, al kiuj la edzino naskis ideojn, serĉas okupon, kia donus al ili pli da enspezo, jen ilia tuta zorgo. Apenaŭ ilia kapo minacas jam parte kalvetiĝi, ili planas pasigi en kvieta loko la reston de sia vivo, ĉirkaŭataj de nepoj ktp.
Eĉ de samaĝuloj la ŝatokupoj varias laŭ la individuoj: A trovas grandan ĝuon en pentrado, B senliman plezuron en vojaĝado, C pensas skermon sia vivo. Ĉ plej amas varti birdojn ktp.
Kion la plenaĝuloj faras, tio estas malfacilaĵo nekomprenebla por la infanoj; kion la infanoj faras, tio estas sengustaĵo por la plenaĝuloj. A ŝajnas nur stulta al B; B aspektas eĉ freneza al A, kaj tiel plu.
Sed laŭ la okuloj de Dio, ĉiu estas vera respektive.

En la mondon venu tia homo, kiu uzas neniajn artifikojn, sed al kiu nature homoj altiriĝas; tia, en kies ĉeesto ĉiuj lasas sin impresi de lia korvarme intima kaj grandioza personeco.

Persvadi homojn per helpo de rezonado jam estas penado senefika, ĉar preskaŭ ĉiuj nuntempaj homoj estas iaj diplomitoj aŭ imunigito pri tiu arto de argumentado.
Se multaj homoj altiriĝas al li spontane, tio estas pro la forto de lia granda animo.
Tiun ĉi forton donas al ni nur Dio!
Da homoj sciantaj malfacilajn teoriojn troviĝas tro abunde. Kaj tamen, ili povas nenion gravan plenumi, krom, en la plej bona okazo, eldonigi siajn verkojn.
Se diri de la vidpunkto pri erudicio, kiom multe insturiĝis Jesuo Kristo? Ĉu Napoleon Bonaparto estis erudiciulo? Ĉu Jeanne d’ Arc estis instruita en alta lernejo?
Kio movis kaj movas tiel multajn homojn, tio estas la animo de l’ koncernaj homoj, alte super tiu de ordinaruloj.
For la logikumon! Venu nur tia homo, kies saĝo transcendas homajn rezonojn. Ne gravas, se li estus analfabeto; sufiĉas, nur se li estas granda verulo, kiu kapablas ĉion renversi kaj meti en la Dian ordon.

Kiu mem fieras pri si mem, tiu ne konas la veron de la mondo. Kiu ignoras Dion, tiu rigardas Di-servon, kiel ion sensencan. Sed kiu komencas kredi Dion, tiu ne povas ne adori Lin. Kaj ju pli firmiĝas lia kredo, des pli sincera kaj fervora fariĝas lia preĝo.
Ju pli profunden li penetras en la misterojn de la mondo, des pli eta kaj modesta li mem vidiĝas en siaj okuloj. Ju pli firme li rekonas Dion, des pli humila, obeema kaj dankema li povas fariĝi.
Sen tia spirita travivaĵo, neniu povas vere koni la mondo, nek sin mem. Se iu havas superan talenton de artoj, kiel belskribado, pentrado ktp. aŭ se li majstre manipulas terminojn filozofiajn, fizikajn aŭ aliajn, tio per si mem estas io gratulinda; sed se tial li konsideras sin kiel ian grandulon, li eraregas.
Li povus per tia talento lerte veki la intereson de vulgarularo kaj entuziasmigi ĝin por kelka tempo; sed el li alta vidpunkto, tio estas nur vantaĵo.
Vere granda homo ne bezonas nepre havi la majsrecon en tiaj homaj artoj; sufiĉas, nur se li havas personecon, aŭ grandan animon kun Dia forto.
Rigaru la religi-fondintojn aperintajn de la antikveco! Kiom da intelekta edukiteco ili havis? Malgraŭ ke estas eĉ dubinde, ĉu ili ĝin havis, ĉiu el li malfermis la vojon por sia religio. Se homamasoj estis impresitaj kaj inspiritaj de li al pia obeo, tio okazis ne tial ke li persvadis ilin per ia intelekta artifiko, sed tial ke li edifis ilin per la brilo de sia granda animo, senmanke ronda, kiel elpolurita gemo. Tia brilo de homa animo estas io, kio venas el tute alia elemento ol tiaj ecoj, kiel supereco en belskribado, lerteco en iu aŭ alia metio, elokventeco en parolado, ktp: ĝi estas varmo kaj lumo elradiantaj el la interna amo kaj fido je Dio.
Ju pli eksteraĵa, limigita, momenteca estas la afero, al kiu homo alkroĉiĝas, des pli malalta estas la spirita ŝtupo, sur kiu li staras.
Se vi sincere volas plialtiĝi, mi konsilas al vi jenon: antaŭ ĉio neniam delasu la ideon “Dio”; ĉiam preĝu kaj ĉiam estu dankema! Kaj en la sfero de l’ Memforto, neniam neglektu la internan sinekzamenon; estu aktiva kaj marŝu antaŭen en la direkto al tio, kion vi trovas la plej bona laŭ la okazo.
Neniu alia rimedo estas trovebla.


Bataloj inter animo kaj korpo
Plej dezirinde, la homo estu puranima, simpla kaj senafekta. La kondutoj estu naturaj kaj glataj, kiel akvofluo.
Malsanulo konduti, kiel decas al malsanulo. Estu aroganta kiu ŝatas esti aroganta; nenion faru kiu ne volas ion ajn fari. Ĉiu kondutu, kiom li povas, kiel li ŝatas.
Vojaĝante hodiaŭ direkte al la okcidento, vi jam estu preta returnen iri al la oriento morgaŭ, se vi vere ekvolos.
Estas eraro starigi tro detalan planon pri la estonto per homa saĝo, kiu tute ne kapablas antaŭvidi la venontajn aferojn. Tion kapablas nur Dio.
Sed mi ne diras, ke estas senvalora la penado de homo. Tute ne, homo devas peni kiel eble plej fidele agi laŭ Dia volo. Ju pli en tio li penas, des pli rapide kaj des pli intime li povas alproksimiĝi al Dio.
Tiu penado nepre devas esti el sincera deziro sekvi Dian Volon, sed neniel egoisme homan. Dum la penadon egoisme homan ĉiam akompanas kora doloro, la penado sekvi Dian Volon estas nepre rekompanas kora doloro, la penado sekvi Dian volon estas nepre rekompencata per senlima plezuro. Sekvi Dian Volon, tio signfas absolutan obeadon al la ordono el la vera fundo de l’ koro.
En la nuna mondo la homoj estas tiel mem sorĉitaj per homa saĝeco, ke ili tute neglektas la penadon obei al la Dia Volo. Natura konsekvenco estas, ke ili ĉiam pli droniĝas en la maro de suferoj kaj doloroj. Homoj nun turnu sian penadon al obeado al Dia Volo t.e. plena efektiviĝo de la postulo el la korfundo, kie loĝas Dio. La postulo el la korfundo estas neon alia ol tiu pri la eternaj paco, prospero kaj lumo.

La homo esence estas infano de Diio. Ĉiu estas kreita tiel ke li povu trankvile ĝui la puranimecon, plezuron kaj pacon en la koro. Nur diferencas en tio, ke la ordinarulo tion spertas hazarde kaj provizore, dum la verulo konstante kaj por ĉiam.
Ordinarulo, se li tion spertas, bone konservu en sia memoro la agrablajn sentojn de ĝojo, dankemo kaj trankvileco, por utiligi ilin, kiel glavon, per kiu li povu fortimigi la minacon de malagrablaj sentoj, malvarmaj aŭ pikantaj.

Ĝenerale la ordinarulo estas senkoscie enlogita en tiun regionon de malagrablaj sentoj kaj fine enfalas en abismon, ne elireblan. Kontraŭe alia tipo de homo povas persiste batali kontraŭ tiu allogo de malbonaj sentoj: li spitas per sia tuta energio la tirforton de l’ allogo kaj fine komplete venkas ĉiujn allogojn. Tian oni povas nomi grandulo.
La tuta homa vivo estas daŭro de bataloj inter la animo kaj la korpo, inter la interno kaj la ekstero. Ĉu supreniri kun la animo, ĉu degeneri kun la korpo; ĉu iluminiĝi en la interno, ĉu peki kun la ekstero, tio parte dependas de la forteco de la volo.

Ĉu iu estas egoisto aŭ ne, tio ne estas facile juĝebla per lia parolo aŭ konduto. Tion oni povas tuj ekscii, kiam oni travidas spirite la motivon mem de ili.
Homo liberigita de egoismo estas kvieta kiel la surfaco de la senventa, dum egoisto esas brua kel uragano.
Ju pli egoisma estas homo, des pli varma estas lia amo al tiuj, kiuj sin turnas al li. Tiom pli senĝene li rigardas, kiel diablon, tiun, kiu turnas sian dorson al li.
Etanimulo dediĉas foje tutan bonvolon al proksimulo, sed li faras tio pro ia profito atendebla de li, sed neniel pro leĝo de naturo aŭ moralo. Do kiam li rimarkas, ke nenia profito estas esperebla, li ne hezitas tuj sin fortiri de tiu persono.
Ni devas nin kutimigi esti kiel eble plej komprenemaj kaj toleremaj al ia ajn homo.
Homo, kiu konsciiĝis el la korfundo pri siaj malpureco kaj malforteco, ĝuste tiu estas homo jam savita.
La sentoj de ŝato aŭ de agrableco aŭ malagrableco, venas el la esenco de la vivo, do ne estas komplete subpremeblaj per la racio. Per la racio oni povas nur konscii ilin.

Homo senafekta, kies interno kaj ekstero estas perfekte harmoniiĝintaj kaj havanta eĉ ne guton da malico kontraŭ aliaj, tia estas certe ano de l’ ĉielregno, feliĉulo kaj diplomito.
Ve al fanatikulo, katenita de obstina egoismo! Sed li ne estas esence tia. Li ankaŭ havas puran animon dotitan de Dio, sed pro peko, hazarde farita, li ricevis influon de malbona spirito kaj fine permesis ĝian enŝteliĝon en la internon. Ĉu ne, ĉiu havas konsciencon, kaj kiam li faras malbonon, tuj aŭdiĝas el ie en la korfundo severaj krioj: “Oh, mi eraris: mi devas ne daŭrigi tion longe, sed returni min sur la ĝustan homan vojon!”

Oni povas diri en iu senco, ke la fizika mondo estas spegulo, kiu montras sur sia horizontala surfaco la aferojn de la spirita mondo, kiu essence esas vertikala. Do tie en la fizika mondo la animoj pli facile interrilatiĝas kaj tiel hardas sin reciproke. La fizika mondo alivorte estas rebakejo kaj disciplinejo de la animoj. Tiom pli la animoj ĉi tie estas senliberaj kaj devas multe suferi, ĉar esence la fizika mondo esas el materio kontrasta al la spirito.
La homo tamen estas kreita duone el spirito kaj duone el korpo, tiel ke li povas unuflanke komunikiĝi al la spirita mondo, kaj aliflanke li kapablas administri la fizikan mondon, kiel la reprezentanto de dio. Se la homoj de la moderna epoko perdis vojon kaj staras ĉe la rando de dolora abismo, tio estas pro ilia alkroĉiĝo al la fizika mondo kaj tuta neglekto pri la spirita mondo.
Tial, se la homoj vere mem konscios sian mision kaj elkomprenos la rilaton de Dio kaj homoj, ili povos kaj devos relative facile pasigi ĉiun tagon sen speciala mensa doloro.
La seriozan suferon de la moderna epoko oni povas kompreni komparante kun sufero de individuo, kiu estas devigita sin okupi nur per kontraŭvola tasko, pro simpla vivtenado de la korpo.
Se la homo nur povas reveni al vivo, unuasignifa, ĉio estos perfekte en ordo!
Nur se homo marŝas la vojon, ĉiam fidele al la inerna fluo el la spirita mondo t.e. konstanta inspirado ĉe la korprofundo, li ĉiam povas ĝui agrablan interesoplenan vivon, ĉar tia estas la vera vivo por li, kiel ajn ĝi aspektu laŭ eksteraĵo. Jen la sekreto de la vivo.

Multaj homoj grave eraras, pensante, ke ili mem naskiĝis kaj vivas per si mem. Fundamenta eraro! La libereco permesita al la homo estas tute limigita. Li ne povas stari eĉ nu metron super la tersurfaco, li ne povas vivi sen manĝi dum cent tagoj, nek ekster la atmosfero dum dek minutoj, nek for de la suno kaj la luno dum dek tagoj. Ĉio necesa estas donia al li; do vartata aŭ plantita.
For de Dio homo ne povas ekzisti eĉ unu minuton. Kiel ajn li penu, se la peno kontraŭas la Dian Volon, al li venas nur pereiĝo.
La plejparto de la penadoj de la nuntempaj homoj apartenas al la menciita kategorio. Ju pli ili penas, des pli malproksimen ili foriĝas de Dio, t.e. de la vera amo kaj lumo Liaj tiel, ke ili nur baraktas en agoniaj doloroj. Se ili ankoraŭ ne pentas kaj daŭrigos la marŝadon sur la kontraŭ-Dia vojo, fine nepre realiĝos la pereiĝo de la tuta homaro.
La materiistoj de la nuna tempo tute ne komprenas, ke oni ne sukcesas elfari ion valoran se protektado el la spirita mondo, kies speguliĝo aŭ imitaĵo estas la reala mondo.
La ekziston de la spirita mondo oni ne povas pruvi per la fizika rezonado, ĉar la leĝoj de la materia mondo ne estas aplikeblaj al ĝi, kiu estas tute alia mondo. Al la karnaj okuloj tute ne videblas la sceno de l’ spirita mondo, eĉ se ĝi estas disvolvita tuj antaŭ ili. Tion oni povas kompreni, pensante la diferencon de la “koro” kaj la korpo. (“koro” laŭ la senco kiam oni diras “bonkora, varmkora, elkore, tutkore ktp” sed ne laŭ la senco de centra organo de sangocirkulado.)
La fiziologoj scias ĉion pri la homa korpo, sed ili ne povas montri la “koron” per dissekcado. La materiistoj opinias, ke la “koro” nome la animo malaperas el la korpo, sed ne el la universo. Ĝi kun individa figuro eniras en la spiritasn mondon.
Ankaŭ la vivanta homo ne povas montri sian “koron”. Elz. dirante: “jen ĉi tio estas mia “koro”.” Do ĉu li ne havas “koron”? Kompreneble jes. Sen “koro” oni ne povas ion pensi nek ion fari.
Post ĉio, estas certa fakto, ke ekzistas la “koro”, kaj tamen oni ne povas klarigi nek kompreni, laŭ la materiisma teorio, kio efektive estas la ”koro”. Memkompreneble ne, ĉar la “koro” apartenas al la spirita mondo, dum la korpo al la fizika. La homo esence estas la kombinaĵo de animo kaj korpo. Li naskiĝas dank’ al la aranĝo de dia spirito, neniel el simpla kuniĝo de geviroj.
Sed pri ĉio ĉi tio oni povas iomgrade klarigi hipoteze ankaŭ laŭ la materiisma rezonado, tiel ke ne konvenas polemiki celante la tiel nomatan sciencan pruvon.

La homa korpo estas ujo de Dia spirito, alivorte ĝia eksteraĵo aŭ ĝia materiiĝo.
Ĉar la spirito kaj la korpo influas unu al la alia, oni povas, per unua vido al la eksteraĵo de homo, penetri la staton de lia interno. Kiam ĉi tiu estas plenigita de Dia spirito, lia fizionomio montriĝas iel plenigita; kaj ĝi malstreĉiĝas, se foriras la Dia spirito.
Se homo amasigas al si nur sciojn per la ekstereca intelekto, tio nenion utilas por la animo. Oni devas ricevi kiel eble plej multe da internofluo de Dia spirito por vere elkompreni la esencon de la aferoj.
Al la nuntempaj homoj malhelpas ilia intelekta instruiteco ricevi la internofluon de Dia spirito kaj tio estas la ĉefa kaŭzo de tiel multaj eraroj de la mondo.
La homo estas dio kaj samtempe besto. Li staras ĉe la kruciĝo de vojoj al la Ĉielo kaj al la Infero. Kvankam esence la homo estas dotita per pura senmakula animo, kiu estas dividiĝo de Dia spirito, en la nuna mondo tro multe da homoj malpurigis al si la animon per vanta avaremo kaj lasis sin kapti de malbonaj spiritoj.
Ni devas profunde pensi, kiel la amoplena dio bonvolas penadi tage kaj nokte elsavi la homajn animojn al la Ĉielregno kaj ankaŭ kiom multe da abomenaj spiritoj klopodas enfaligi la homojn en Inferon.
Nun la malicaj spiritoj de Infero strebas per sia tuta kapablo enlogi kiel eble plej multe da homoj en sian regionon.
Mi mem scias, ke ankaŭ en mia interno nestas tiaj malbonaj spiritoj. Mi tion hontas kaj al mi mem avertas, do tutkore preĝadas al Dio senĉese tagnokte, petante pardonon pri miaj pekoj kaj helpon kaj protekton por mia senerara vojirado.

La brilo de la okuloj estas la brilo de la spirito.
Antaŭ ĉio rigardu la brilon de la okuloj por koni la esencon de iu homo. Sed oni devas scii ankaŭ tion, ke la saman personon regas variaj spiritoj laŭ okazoj.
Se oni vidas la okulojn de iu homo, oni povas facile diveni, al kia spirita regiono li nun apartenas. Serenaj estas la okuloj de infanoj, ĉar ili vivas nete en tiu spirita regiono, al kiu apartenas ĝia denaska animo t.e. ĝia propra gardo-spirito.
Sen ricevi la lumon el iu spirita regiono, oni ne povas ekkoni tiun regionon nek interne nek ekstere. Homo havas la kapablon vidi kaj kompreni la spiritajn aferojn ĝuste tiajn, kiaj nur respondas al la spirita lumo kiun li ricevas.
Kiel ajn cerbumu, kiel ajn etendu la imagon, homo absolute ne povas pensi kaj konscii pri la supera spirita regiono, sen ricevi la lumon el tie.
La voĉo plej bone reprezentas la econ de la homa animo. La sonoj kaj la tonoj de la voĉo estas la plej precizaj kaj delikataj indikiloj de la siatempa stato de homa koro.

La dia spirito kaj la homo vivas kun sama deziro. Nur diferencas ĝia mezuro.

Kiam iu estas forte kaptita de timsento, li foje eĉ svenas ekvidante nur artefaritan imitaĵon de serpento.
Tio estas, ke li mem produktas per sia propra penso ian elektron, kiu venenas lin.
Homo povas montri veran potencon, nur post kiam li komplete proprigis al si la arton teni kaj direkti sian koron.
Ĉar la homa sento ensorbiĝas en iun objekton, ni devas trakti ĉion kun koro kiel eble plej serena kaj ama.

Granda diferenco estas inter samaj laboroj, unu farita por la tuta koro kaj alia farita nur maŝine, senkore.
Eĉ se iu laboras diligente laŭaspekte, lia laboro estas senvalora, se li ne enverŝis en ĝin sian tutan koron. Alia homo, kiu aspektas tute liberigita de hastemo kaj de ia ajn devosento, tamen povas rikolti multe pli, se li tenas la koron ĉiam streĉita.

Laboro farita en temperamento malagrabla ne povas porti bonan frukton. Kontraŭe se oni laboras kun agrabla mirinda rezultato. Ĉio dependas de la koro, de la temperamento.

Homo kutimiĝu tuj realigi la naskitajn ideojn unu post la alia kaj tenu la kapon ĉiam senŝarĝa.

Oh, kiel ŝanĝiĝema la homa koro! Tamen entute ĝi ŝanĝiĝas nur en la kadro de Dia Volo.
Estas mia sama koro dum la tuta jaro.
Kvankam ĝi ŝanĝiĝas diverse laŭ sezonoj, monatoj eĉ tagoj.
Per hodiaŭo oni ne moku hieraŭon.
Ne hezitu hodiaŭ timante morgaŭon.
Ploru, kiam vi ĉagreniĝas.
Dancu, kiam vi ĝojas!
Manĝu, sopiru alisekson, deziru kaj amu!
Ŝanĝiĝu spontane.
Ŝanĝiĝu iom post iom pli alten.
Ŝanĝiĝu nur ŝanĝiĝu.
Ŝanĝiĝadu senĉese por ĉiam!



La IV-a Parto
PIEDIRADO AL LA ETERNO

1. La vojo kondukanta al la vero

Kio estas la mondo?
Sen introspekto ne okazas progreso.
Ĉio dependas de la homo.

La animon vastigu, ĉiam kulturu!

La unua problemo por homo estas la tenado de koro.

Kiel ajn iu afektu, oni povas vidi la moviĝon de lia koro, observante liajn okulojn, ĉar ĉi tiuj nepre ĝin perfidas.

Por sukcesi en granda laboro homo devas esti tia, al kia multaj homoj altiriĝas kun preteco volonte dediĉi ĉion al li. Ne sciante kapti, eduki kaj disponi homojn, oni ne povas ion gravan elfari, nur fidante sian propran kapablon.

La vero estas banala.
Penetru en la banalan veron!

Grava estas la komenco, kiel ankaŭ la fino.
Diskutante ekzemple pri unu monto, oni povas havi diversajn opiniojn laŭ sia situacio, ĉu li nur imagas ĝin simple per onidiro aŭ pere de geografia karto, ĉu li rekte ĝin vidas starante sur ĝia piedo, ĉu li ĝin vidas de ĝia eĝo aŭ ĉu li jam staras sur la montopinto.
Oni riskas gravan eraron, se oni ion prijuĝas laŭ la vidpunkto de sia individua profito aŭ simple de sia racio, anstataŭ konsideri de vaste ampleksa vidpunkto.
Unu cigaredo donita ĝuste kiam oni tute ne volas pli dankinda, ol cent en la okazo, kiam oni tute ne volas fumi.
En la mondo troviĝs kalkulo tute kontraŭa al la matematiko.

Iu prave faris versaĵon:
Spertinte l’ rondojn
Sociajn, mi eksciis
Nu ventojn, ondojn,
Sovaĝajn, pli ol Nartaj,
Eĉ pli ol mi viziis!
*Narto (aŭ Naruto) estas loko, kie konstante okazas intense akvokirliĝo pro renkontiĝo de malfluoj kaj estas fame konata pro danĝeraj ondoj kaj ventoj.

Ankaŭ mi mem, retrospektante la pasintecon, miras, kiel multfoje mi spertis terurajn ondojn kaj ventojn. La realan kirliĝon de Narto, oni povas transveturigi ŝipon, nur se oni sin pretigas vivriski. Sed dum la vivado en la mondo homoj plurfoje enfalas en tian malfacilegan situacion, kiu permesas nek vivi, nek morti.
Jes, ĉi tiu mondo estas plena de malfacilaĵoj, vantaĵoj kaj doloraĵoj. Sed en vero tion ni sentas ne pro la mondo, kiu ne estas kulpa, sed pro ni mem.
Kio tute ne kaŭzas perdon al aliaj kiom ajn ni akiru, sed kio tiom pli kontribuas al ni brili en prospero, tio ja estas virto, scio kaj arto.
La materiaj objektoj estas la modeloj de la aferoj de la spirita mondo, per kiuj homoj devas lerni la veron de la universo. Do ili havas nur provizoran valoron, sed ne eternan.
Certe kiom pli da materio ni akiras al ni, tiom malpli restas por aliaj. Al homoj, kiuj estas alkroĉitaj al tia vanta materio, donas bonan edukon la naturaj katastrofoj.

Anstataŭ vidi nur vin mem, rigardu la vastan mondon; kaj vi multon lernos.

Iu ŝtofovendisto diris: “Kiam ni eksponas en nia butiko du tute samkvalitajn ŝtofojn, unu kun etikedo de la prezo 9 000 enoj, alia kun tiu de 15 000 enoj, plej ofte la lastan oni aĉetas anstataŭ la unuan. Nur unu el miliono da klientoj havas la juĝkapablon de la vera kvalito de objektoj. Tre verŝajne la plejparto da homoj pensas, ke pli multekostaj estas pli bonkvalitaj.”
Tio rakontas la ĝeneralan staton de la mondo.

Per unu sama materialo oni povas iun laŭdi kaj ankaŭ mallaŭdi.
Kiam oni rigardas iun kun la antaŭjuĝo ke li estas eminentulo, lia bagatela ago fariĝas objekto de admiro; kiam oni observas kun antaŭjuĝo pri lia stulteco, lia ago, eĉ tre laŭdinda laŭ vidpunkto nete objektiva, povas esti citita kiel ekzemplo de absurdaĵo. Tia estas la mondo.

En feliĉo nestas malfeliĉo; en malfeliĉo kaŭras feliĉo.
En la koro ŝanĝiĝema, jen serena, jen nubokovrita, aŭ disvolviĝas floroj aŭ furiozas uragano.
Eĉ en la absurda mondo oni povas trovi ion valoran.

La mondo estas pridankinda fornego, kiu donas al ni necesan hardadon; ĝi montriĝas netolereble malbeninda, se ni konsideras ĝin fornego nin nur turmentanta.

Ĉu vi pensas, ke ĉio malbona estas pro la socio? Volu iom pli serioze rigardi vin mem!
Respektinda estas tia homo, kiu spertis multajn malfacilaĵojn, mem estante disciplinita.
La vera feliĉo estas en reciproka servado bonvola.

La feliĉo naskas la resonanco reciproka inter animoj.

Pro kio la homoj tiel suferas, sin alkroĉante al sensencaĵo, dum la mondo estas senlime vasta?

Forĵetu la emon sin dorloti, sed antaŭ ĉio pretiĝu sperti malfacilaĵojn kun rezignacio pri la malperfekta mondo. Kaj vi certe, kun konstanta dankemo, povos trabati pli malpli amarajn malhelpojn.

La okulo, la nazo, la buŝo – ĉiu havas sian propran taskon. La okulo ne estas anstataŭigebla per la nazo, dum la nazo neniel per la buŝo. Ĉiu homo havas sian propran fortan punkton, kiun aliajn ne povas eĉ imiti. Se la homoj helpadas sin reciproke per siaj propraj kapabloj, respektante kaj lernante ilin respektive, la mondo per si mem estos en bona, perfekta ordo.

Mi tre bedaŭras, ke estas tro malgranda diferenco inter la plej granda homo kaj la malplej granda. Inter la tri miliardoj da homoj sur la terglobo mi ne povas trovi eĉ unu solan, kiu elstaras nevideble alte, kiu tenas profundecon ne sondeblan kaj kies brilo de nobleco estas eĉ ne alproksimiĝebla. Ĉiuj estas pli malpli similaj unu al aliaj sur la egala nivelo, kiel la “kaŝtanoj starantaj, konkurante la altecon”. Mi ja ploras pro la mondo!
Oh Dio, savu nin el nia sufero!

Homo ifafoje sin ŝveligas pensante grandiozan aferon, kaj iafoje facile depremiĝas pro eta bagatelo.
Miru, ke la pensoj kaj agoj de homoj varias de unu ekstremo ĝis la alia.

Feliĉa estas homo, kiu vivas en streĉiteco; ĉar li estas ion akiranta.
Embuskas mallumo jam dum la tago; prepariĝas la mateno en la nokto.
Metiĝas la semo de peko dum homo triumfas pro sukceso; la ŝtuparo kondukanta al la Ĉielpregno estas konstruata dum homo estas deprimita pro fiasko.
Ĉar semo ne ekĝermas samtempe, kiam oni ĝin metas en la grundon, ofte homoj miskomprenas, ke io elĝermas, kvankam oni ne semis. Semo, eĉ metita de aliaj personoj, kiel patro aŭ patro de patro, sed ne de la koncerna persono mem, povas antaŭ li elkreski kaj eĉ porti florojn, nur se la kondiĉoj kompletiĝas.
Ĉio, kio ekzistas aŭ naskiĝis en ĉi tiu mondo, etas nepre semita kaj vartita de iuj.
Ni klopodu kiel eble pli multobligi bonajn aferojn kaj kiel eble pli malmultigi la malbonajn ; estas neniu vojo alia ol tio.

Ne nur la farmistoj semas semojn sur grundo kaj tie vartas kaj rikoltas. La granda universo mem estas granda kamparo, kie homoj semas semojn respektive sur sia grundo, vartas la kreskaĵojn kaj fine rikoltas fruktojn videblajn aŭ nevideblajn.

Ni ĉiutage prenas la manĝon, ne kalkulante analize kaj precize la kvantojn de amelo, graso, proteino, akvo, salo, vitaminoj ktp. por unu porcio. Ĝenerale ni manĝas kiam kaj kion kaj kiom ni volas. Kaj tiel estas en ordo.
Nia stomako konas totale kaj instinkte ĝuste la objektojn necesajn al nia korpo kaj ilin postulas.
Se oni, neglektante tiun ĉi instinktan kapablon, fajfas kaj tamburas la malperfektajn sanitarajn zorgojn kaj higienon, estiĝo la stultaĵo: “rektigi kornojn kaj per tio mortigi bovon”.
La nuntempaj homoj neglektas tian totalan, esencan gravaĵon, kaj nur respektas la harfendajn detalaĵojn, pro alkroĉiĝo al la analizismo. Jen kial la mondo estas ĉiam pli supraĵema, malsimpatia.

Ĉio en la universo agas por elmontri sian propran memon. La rekompenco troviĝas en la agado mem.
La unua plej grava celo de la homa agado farata pro la bono de l’ mondo devas esti esence la agado mem. La monrekomempenco apartenas nur al la duasignifa celo.
Sed al homo, kiu vere laboras pro la utilo de la mondo, nepre venas pli malpli frue la rekompenco konvena al la laboro.
Se en la mondo troviĝas unuavide tia flanko, kie la realo spitas la ĉi supran diraĵon, tio venas parte pro la malbona sistemo de la socio kaj ankaŭ parte pro la eraro de la korteniĝo de la homoj. Post ĉio: ĉar ili ne konas Dion, konsekvence nek la altruismon.

Kio reprezentas la materian regionon, tio estas la mono (sekvanto); kaj kio reprezentas la spiritan regionon, tio estas la koro (mastro).
La rekontruado de la mondo signifas nenion alian ol gilotinado de la ormaso kaj faskoj da monbiletoj; alivorte, renversi la mondon de mono kaj ŝanĝi ĝin en la mondon de homoj.

Nekompareble multe pli interese estas vivi en la spirita mondo, senlima, eterna, kaj komplete libera, ol en ĉi tiu eta fizika mondo, stereotipa, kunpremita.


Vero, belo, amo, bono
Estas homoj, kiuj, influitaj de la ideoj de supraĵa socialismo, miskomprenas, ke la justeco rekte identas la egalecon senkondiĉan. Grava eraro!
La okuloj, la nazo, la fingroj, la stomako, ĉiu estas situita je respektive malsama loko, sin okupas per malsama tasko kaj ricevas malegalan rekompencon kaj tiel la tuta korpo estas tenata en ekvilibrita bonordo. Se ili estus metitaj en sama loko, devigataj plenumi saman taskon kaj ricevi saman kvanton da sango, tute detruiĝus la sistemo de la korpo.
Tute same kun la homa socio.
La okuloj ne estas anstataŭigeblaj per la nazo, dum la stomako neniel per la fingro.
Ankaŭ en la homa socio ĉiu homo devas esti metita sur la lokon, konvenan al liaj personeco, kapablo kaj karakterizaĵo por estigi konstantan harmonion. Tion oni devas pripensi tre serioze.

La vera individuismo identas je la vera komunismo, aŭ la ideo pri kunprospero.
Bedaŭrinde multaj miskomprenas la individuismo je la besteca egoismo, kaj la kunprosperismon je principo de reciproka interveno.
La vera indivuduismo estas la respekto de individuo, ke ĉiu individuo elmontru kiel eble plej komplete la kapablon dotitan al li de la Ĉielo. Tiam oni devas nur sin gardi de la emo neglekti aliajn pro la bono de si mem. Ĉiu klopodu manifesti sian veran memon en la kadro ne ĝeni aliajn.
La vera kunprosperismo estas penado doni eblecon al aliaj elmontri kiel eble plej bone sian propran talenton. Tiam oni atentu ne esti tro tolerema ĝis tia grado neglekti sin mem. Facilanima sinofero estas evitenda. Se mi estas naskita en ĉi tiu mondo, tio okazis, ĉar estas tasko, kiun nur mi devas plenumi. Estas same ankaŭ kun ĉiuj aliaj. Do ni, konvinkitaj pri tio, devas klopodi, ke ĉiu homo plenumu respektive sian mision donitan de Dio.
Ĉi tio estas la fundamenta individuismo, laŭ individua vidpunkto; kaj ĝi samtempe estas la vera komunismo aŭ kunprosperismo laŭ sociala vidpunkto.
En la moderna tempo la homoj tro multe intervenas aŭ sin trudas al si reciproke. Precipe en nia Japanlando, ankoraŭ plenigita per la rutinoj de la feŭdalisma famila sistemo, troviĝas tro multe da malagrablaĵoj kaj doloroj, kaŭzitaj de rifuzado, ĉu konscia aŭ senkonscia, de la Dia Volo.
Sed aliflanke oni devas sin gardi ne fali en supraĵeman individuismon, kiu tute ignoran aliajn personojn pro respekto de sia bono.
Respekti kaj ami sin mem; kaj same respekti kaj ami aliajn, jen tio estas la vera individuismo kaj samtempe la vera kunprosperismo.
Oni nepre fiaskas, se oni tro hastas en elfarado de io. Kun la samaj amo kaj pacienco, kun kiuj la patrino vartas suĉinfanon, oni devas prizorgi, ĝuante la ŝtupo-post-ŝtupan progreson de la afero. Donu malavare prizorgon kaj oferon; estu pacienca, atendante la maturiĝon de la tempo.
Ne neglektu ankaŭ la necesajn ŝtupojn de evoluado. La arbo havas siajn ŝtupojn de evoluado, dum la homo ankaŭ siajn proprajn. Oni ne devas turdi al arbo la idealon de la homo kaj inverse.
Deziri ke iu arbo etendu branĉojn kun verdaj folioj sen trapasi la stadion de juna planteto, aŭ klopodi akiri fruktojn sen florado ja estas absoluta neeblaĵo, se ĝi estu bela, kiel iluzio.

Ĉio havas la inklinon ripeti la unua foje komencitan tipon. Ekzemple, birdoj kaj bestoj pasas la saman linion, kiun ili pasis ĉe la komenco; ankaŭ la homoj evoluas, anime kaj korpe, laŭ la tipo de siaj prapatroj (aŭ de protektaj spiritoj). Herboj, arboj, insektoj, fiŝoj – ĉio faras la samon. Ĉio ripetas; la historio estas la ripetado.
Sed tiu ripetado ne signifas precizan refaradon de l’ sama afero. La evoluado okazas, simple dirite, spirale. Formante ĉiam pli grandajn aŭ ĉiam pli malgrandajn cirklojn. La ŝanĝiĝo okazas tute ne abrupte, sed nur iom post iom. Oni povas nomi la pligrandiĝantan spiralon “progreso”, kaj la malpligrandiĝantan “regreso”.
Ĉar estas ripetado de l’ pratipo, la ŝanĝiĝo okazas, ŝajne nur iom post iom kaj tamen, laŭ la penado de l’ koncerna persono kaj la cirkonstancoj siatempaj povas okazi rimarkinda ŝanĝiĝo en relative mallonga emo. Kontraŭe ankaŭ eblas, ke restas sama stato senŝanĝe dum longa tempo (laŭ mezuro de l’ fizika mondo).

Ĉiu homo vivas en aparta vero. Ĉiu tempo, ĉiu loko havas respektive sian veron. Kaj tamen ĉiuj ĉi tiuj estas superregataj de la universala leĝo. Komprenu, ke unu estas senlimo; kaj la vakuo estas pleneco.

La mondo de formikoj estas la sfero, kiom etendiĝas ĝia penso; la mondo de hundo estas la sfero, kiom ĝi povas pensi; kaj la sfero, kiom homo povas etendi sian penson, estas la mondo, kiu apartenas al li. Do ĝi estas lasita al li libere ekspluati, kulturi kaj planti.
Ju pli altan kaj vastan mondon homo posedu, des pli respektinda li ests. La progreso de homo signifas, ke li posedu pli kaj pli altan, vasta, puran kaj belan mondon. En tio ni dediĉu senlacan penadon por eterne.

La penso estas energio, kreo aŭ ekzistigo. Se oni ripetas saman pensadon, kreiĝas pli kaj pli klara figuro. Malbona penso naskas malbonon; bona penso bonon; bela penso belon. Kian li pensas, tian li ricevas. Ĉi tio estas la absoluta leĝo de la Spirita Mondo.

La fizika mondo estas kreata de Dio, kaj samtempe per si mem. Mi estas kreata kaj vartata de Dio, de la socio, de la gepatroj kaj samtempe mem kreanta novan vivon, kiel respondeculo.

Ne pensu, ke la mondo tiel terure malpuriĝinta povos esti baldaŭ tute repurigita per io kaj alio.
Sed neniam malesperiĝu, ĉar kompletigo estas la volo de la Universo.

Unu sola afero, kio bonigas la mondon -- tio estas “bonvolo”.
Jes, ni havu elkoran bonvolon al ĉiuj estaĵoj.
Pseŭdmalico veninta el bonvolo estras ne mezureble multe pli bona ol pseŭdobono farita per malico.
En iu ajn okazo mi timas nur tion, ĉu tio vere estas reponda al Dia volo.

Jes, la amo estas senlima.
Se mi donas majn vortojn al aliaj, mi ne bezonas suferi mizeriĝon de miaj vortoj. Pro donaco de mia bonvolo al alia, mi nenion perdas el mia bonvolo.
Kiam povos veni la paco al la mondo, se homoj tiel batalas, malamas kaj venĝemas inter si reciproke?
La videbglaj dioj esta la homoj.
De kie venus feliĉo, se ne de la penado de la homoj mem?

La vero estas la belo, la belo estas la amo, la amo esta la bono. Ĉi tiuj kvar estas strikte ligitaj. Kio ne estas vera, tio ne estas bela; kio ne estas bela, tio ne entenas amon; kio estas sen amo, tio ne estas bona.
La belo estas la elmontriĝo de la vero; la bono estas tiu de la amo. La bonamo estas la manifestiĝo de la verbelo.
Do iusence oni povas diri, ke la vero estas la reprezentanto de ĉiuj elementoj.

En ĉiu afero oni devas pensi pri la teorio, praktike sin okupante per ĝi kaj devas praktike pri la teorio. Oni ne povas lerni sur la lito la arton de naĝado. Sen harmonia kuniĝo de praktiko kaj teorio ne okazas progreso por ĉiam.
Progreso estas noviĝo. Kiam oni rimarkas la malbonon, oni devas ĝin forĵeti tuj senprokraste. Kiam oni trovas ion plibona, transiru al ĝi eĉ post nur unu momento. En la ĝisnuna mondo estis tro multaj homoj, kiuj ne povas forĵeti ion rimarkinte ĝian malbonecon, kaj ne povas sin transporti al alia, kiun li kredas pli bona.
De nun devas kreski la nombro da homoj, kiuj nur celas la veron tute libere, ne katenitaj de io ajn.

 Ve al la nuntempaj homoj, kiuj enkalkulas “sian egoon” en ĉiu ago!
Kiel venus “la paco de l’ mondo”, responde al ilia alvoko nur afekta?
Ili plendas, kial ne venas “la mondopaco”, ĝin altirante per la manoj, sed samtempe ĝin forbatante per la piedoj.
Ploras kaj ridas “la paco de l’ mondo”.

Anstataŭ nur brue kriado: “paco, paco!”

Sin kutimigu rigardi la aferojn senpartie, liberigitaj de egoo.
Kaj tuj alflugos per si mem “la paco”.

Kiom ajn fervore preĝu al Dio, kiom ajn ofte aŭskultu predikon, vi nur restos en la malluma karcero, se vi ne malfermos la ferpordon de la koro.
La mondo ne estas nur por vi, nek nur por via anaro.
Aŭskultu la Dian Voĉon, akcelantan al pli vasta harmonia mondo.
Anstataŭ kulpigi aliajn, introspektu por mem honti.

Sen plibonigi la individuojn, ne pliboniĝas la tuto.
En ĉi tiu fizika mondo, la homoj estas dioj. Kion utilus, se homoj nur preĝas Dion en la ĉielo, ne simpatianta, ne respektante, ne amante sin reciproke?
Sen plibonigo de “si” mem, oni ne povas plibonigi aliajn; ne plibonigante aliajn, oni ne povas plibonigi “sin” mem.
Nur en la tago kiam venos la mondo-familio, realiĝos vera feliĉo sur la tero. Klare sentebla estas la alproksimiĝo de la tempo, kiam la Providenca Vojo gvidos la mondon.
Necesas, ke ni, japanoj, firme reprenu ankoraŭfoje en la koron la “Japanecon”, kaj ĝin reoridigu.

Malnova versaĵeto diras:
La neĝo sur ombrelo
ne tiel multe pezas,
Se oni nur ekpensas,
ke ĝin li mem posedas.
Prave! Oni povas havi bonvolon al kiu ajn aferro, se li nur pensas ĝin “sia”. Li povas elkore bondeziri kaj oferi plejeblajn helpojn al ĝi.
“Ĝin posedi” aŭ “pensi ĝin sia” ne nepre signifas, ke oni ĝin metas sub sia proprieto. Ĉio, kio estas ne disigebla de li, estante super aŭ sub li, dekstre aŭ maldekstre de li, antaŭ aŭ post li, estas “sia” por li. Ĉiuj iusence ligitaj kun li esats liaj familianoj aŭ samnacianoj – nome “siaj”.
Jes, vere proksimiĝis la tago de mondofamilio.
La bonamo tute ne vidas la diferencon de la haŭtokoloroj aŭ de vivkutimoj. Antaŭ ĉio per la bonamo komuna esence ni reciproke premu al ni la manojn!


2. Kredo kaj preĝo
Reĝoj, prezidentoj, ministorj k.s. devas esti interne religiuloj. Se ne, ili ne povas realigi la Dian Volon surtere.

Nun estas la idelogia Diluvo de Noa.
Nur vera kredo estas la Arkeo.

Jes, la kredo estas afero vivriska.
Ĝi tute ne estas teoria ludo.

Homo, kiu introspekte konvinkiĝis, ke li estas tute eta, malperfekta estaĵo, nepre ricevas kompaton de Dio. Tia humila konvinkiĝo estas komuna al homoj, kiuj eniris en veran kredon.
Dum homo nur kulpigas aliajn homojn aŭ malbenas la mondon, li staras ankoraŭ sur la nivelo de banaluloj.

Ne eviteble estas ke la homoj konsideras ĉion sur la bazo de la reala mondo. Ĉar oni ne povas fidi nekompreneblajn leĝojn de nekomprenebla mondo.
Por diri la veron, homoj estu nur homoj. Ili laboru serioze, celante belan nomon, altan pozicion, longan vivon kaj grandan riĉecon. Kiam ili eniros en la spiritan mondon, fininte la taskojn de la reala mondo, tiam ili vivu laŭ la leĝoj kaj kutimoj de l’ spirita mondo.
Sed nepre necese estas ke homo posedu veran kredon je Dio. Tio ne signifas, ke li formale apartenu al iu religio, nek ke li havu fidon similan al tiu de iuj aliaj. Mi diras nur, ke li devas konstrui en si firman, propran fidon, ne ŝanceleblan.
Homo, sen Dikredo, ne povas ĝui trankvilecon de la koro. Li kvazaŭ staras ĉiutage kun aŭguroj de uragano, timo pri tertremo aŭ iluzio pri fajrego.

“Se montpiede dissituas
Diversaj vojoj supreniri,
Sur supro homoj kune ĝuas
La saman lunon pure brili.”
Kiel prave diras la citita versaĵeto, homoj, kiuj atingis la supron de iu ajn fako, montras la komunan serenecon de l’ koro, ĉar ili proprigis al si neŝanceleblan memfidon.

Dum devas eniri en Dikredon ankaŭ laŭ la vojo elementa lernado.
Por la elementa lernado estas necese ke oni puranime fidu la gvidanton kaj obeadu liajn vortojn.
Ĝenerale la motivo de konvertiĝo je dikredo estas elkompreno pri “sia” malgrandeco kaj senkapableco, kiuj evidentiĝis je ia afero malkontentiga aŭ nekomprenebla. Konvinkite, ke estas tute limigita la homa kapablo, oni ekdeziras sin apogi al io, kio efektive regas la mondon. Jen estas la unua paŝo.
Sed ne estas tiel facile atingebla la konfirmo pri la ekzisto de nevidebla Dio, la vera reganto de la universo. Estas memkomprenebla vanaĵo, se oni provas per racio klarigi al si ion, kio estas super la homa racio. Sufiĉas, se oni povas klare senti, ke ekzistas ia mistera vivanta forto kiu regas nin.
La kredo estas post ĉio kredo. Kredo naskiĝas per la penso, ke io estas vera. Kaj tiu penso venas ne de ekstera sciado, sed nur el la interna iluminiĝo.

La firmigo aŭ la progresigo de Dikredo estas ebla ne per la ekstera agado sola, sed nepre per la venkado en la interna batalo.
Kvankam oni ne povas severe distingi la menciitajn du flankojn, nome la eksteran agadon kaj la internan bataladon, oni devas prefere pli gravigi la internan batalon, ol la eksteran: “interna ĉefo – ekstera sekvo”.

Sin apogante al la absoluta “Ali-forto”, ni devas samtempe dediĉi klopodon kaj strebon de “Mem-forto”. Se ne, ebla nenia progreso, en la vera senco de la vorto.
Dum homo ne havas Dikredon, li sin apogas nur al sia propra “Mem-forto”. Alilflanke dum ties Di-kredo ne estas ankoraŭ sufiĉe hardita, homo emas sin apogi nur al la “Ali-forto”.

La Dikredo de homo ne povas esti absoluta jam ĉe la komenco. Ĝi atingas la neŝanceleblecon nur trapasinte disciplinajn kortrejnojn unu post alia.
Ĉiuokaze, nur se oni tenas entuziasman deziron alproksimiĝi al Dio aŭ kapti la Lumon. Dio ja bonvolas etendi la manon al li por knduki al pli bona situacio.

Kredo direktas al malaltaklasa spirito estas danĝera, ĉar ĝi facile enfalas en superstiĉon.

La kredo ne estas logiko.
Ĝi estas ago krei Dion.

“Oh, mi dankas.”
Teni ĉi tiun danksenton en ia ajn okazo – jen estas la unua paŝo alproksimiĝi al Dio.
Homo, kies koro estas plena de penso pri ”unue Dio”. Estas ĉiam vivanta kun Dio.
Kie estas ĵaluzo, ofendiĝo kaj suspekto, tie nenel povas esti lumo, nek ĝojo, nek paco.
Al homo, kiu sciante ĉion ĉi tion, ne povas sin konverti, helpas ja nenio.

La esenca principo de Di-kredo estas “ĉiam teni en si la sentojn de danko kaj ĝojo”.
Ĉion bonvenigu, dankante Dion, vidante ĝian bonan flankon.
Ni devas esti konvinkitaj ke ni vivas nur dank’ al la favoroj de ĉio en la universo. Se oni tion elkomprenas, oni ne povas difekti iun ajn homon, nek iun ajn objekton, sed kontraŭe oni deziras prizorgi, ke ĉio vivu respektive sian plej bonan vivon. Oni povas danki al kiel ajn eta objekto. Ni ne forgesu oferi nian servon al ĉio en la universo, kiel esprimon de nia dankemo al ĝia favoro, anstataŭ esti ĉiam kaptitaj de penso pri nia propra profito.
Danku al ĉio! Ĉion traktu per elkora bonvolo!
Ververe elkomprenu, kiel senliman favoron kaj helpon ni ricevadas de ĉio en la universo!
Kiam homo estas registrita en la ĉielregno, al li aperas ĉio nur kun bonvolo. Dum homo havas venĝemon, malbenon aŭ ĵaluzon kontraŭ alia, neniel lli estas registrita loĝanto de l’ ĉielregno, kian ajn kapablon, forton, potencon aŭ renomon li havu.
Ĉi tio estas la plej ĝusta kriterio por introspekti kaj juĝi sin mem. Konsultante ĝin, ni ĉiam senlace observadu nin kaj luktu kun ni mem.

Mirinda estas la forto de la korkoncentriĝo. Tion oni ofte spertas dum la vivado inter homoj. Precipe mirinda, kiam ĝi estas direktita al Dio kaj de Dio akceptita. Ĉar Dio ja donas al li kian ajn forton, kian ajn eblecon.
La diplomatio, post ĉio, estas problemo de kredo, kuraĝo kaj personeco. Ne utilas parolo, nek gesto, nek tekniko.
Mia kapo ĉiutage estas plena de pensoj pri Dio.
Homoj de la mondo eble mokridetos je tiuj vortoj.
Mi tamen estas ĉiam pli forte konvinkita, ke nur al Dio mi povas min apogi.
Por mi Dio ekzistas;
Li estas videbla, aŭdebla, sentebla.
Por mi antaŭ longa tempo Dio ne ekzistis;
Mi ne povis Lin vidi, nek aŭdi, nek senti.

Homo sen Dio al mi aperas kiel estaĵo nur kompatinda, eĉ se li afektas teni firman memfidon.
Malbono, rankoro – nur sentoj de Infero.
Ni nin gardu ne krei Inferon.

Kiu kredas en Dio, tiu povas bone toleri; kiu havs kredon en Dio, tiu faras bonan progreson. Kie ne estas kredo, tie ne estas vivo, nek forto.
Eĉ pseŭdogemo el vitro bele disbrilas, se ĝi estas turnita al la suno. Diamanto, metita en skatolo, ĵetas nenian brilon.

Homo, kiu vere kredas en Dio, ĉiam agas nur kun Dio; al li estas danko, espero kaj trankvileco, en kia ajn situacio.
Kontraŭe, al homo, kiu ne kredas en Dio, ofte okazas stumblo, iritiĝo kaj melespero.
Troviĝas multaj, kiuj poretendas kredi en Dio; sed estas nur malmultaj, kiuj vere kredas Dion.

Se iu oferas al Dio ĉiun sian penson, ĉiun sian vorton kaj ĉiun sian agon, tian oni povus nomi vera kredanto en Dio.
Homo, kiu kredas en Dio, devas havi respekton kaj amon al ĉio, ĉar ĉio estas kreita de Dio.
Sed inter tiel nomataj Dikredantoj troviĝas tiaj fanatikuloj, kiuj respektas nur la religion aŭ sekton, al kiu ili apartenas, kaj ne nur maltoleras aliajn, sed eĉ atakas ilin, kiel herezaĵojn. Grava eraro! Estas tute nature, ke naskiĝis diversaj religioj aŭ sektoj laŭ la tempo, la loko, la situacio kaj la homoj.

Raciemaj homoj ofte pensas, ke oni ne bezonas speciale kulti aŭ preĝi Dion, se “Dio estas spirito estanta en ĉio de la Universo”. Tio estas eraro simila al la aserto, ke superflue estas esperimi dankon aŭ fari etiketon inter amikoj, kiuj jam havas plenan simpation inter si.
Kiam oni en la koro volas danki kaj preĝi, tiu volo devas nepre esprimiĝi en konforman agon. Ne sufiĉas, se oni ĉiam dankas kaj preĝas en la koro. Danko kaj preĝo en la koro devas tuj esti danko kaj preĝo en ago.
Escepte de sanktuloj aŭ saĝuloj, ni, ordinaruloj ne povas havi vivon de konstanta dankado kaj preĝado, seninterrompe de mateno ĝis nokto, sendemande, ĉu dum manĝado, laborado, ripozado aŭ farado de io ajn. Tia povas esti idealo, sed ĉe la komenco laŭ la natura ordo, ni aliradu iom post iom al la vera kredo, helpate de tiel nomataj formalaj kultoj.
Fari diservon antaŭ la altaro de sanktejo, matene kaj vespere, recitante preĝvortojn kaj oferante ekz. rizon, akvon, legomon, frukton k.a. – tia formala kulto kontribuas, ke la homoj nature intimiĝu al Dia spirito kaj lernu la veran servon al Dio.

Ne valoras Dikredo, se ne hardita.
Kiu stumblas multfoje, tiu jam ne stumblas facile.

Se oni havas kredon en Dio, tio devas manifestiĝi en lia ĉiutaga vivo. Se li progresas en la kredo, tio devas signifi, ke lia vivo tiom pli boniĝas tiel interne, kiel ankaŭ ekstere.

Kiam oni ŝanĝas sian vivon de ricevado en vivon de donado, nur tiam oni povas elkompreni la grandan favoron de Dia protektado.

La emo preĝi naskiĝas nur al homo, kiu estas tute konvinkita pri sia senkapableco.

Preĝu, kaj vi eklumiĝos!
Kaj videbliĝos vojo, kiun vi ne vidis antaŭe.
Marŝu tiun vojon,
per viaj propraj piedoj!
Se vi perdos vojon, denove preĝu.
Kaj nepre vi eklumiĝos!

Vertikale, ju pli sincere homo preĝas, des pli multe da Dia amo, Dia saĝo kaj Dia forto li ricevas; nun horizontale, li praktiku plejeble la ricevitajn elementojn menciitajn por la bono de la mondo, kaj tiom pli vaste li povos disentendi sian memon, hardante ĝin, kiel ujon de Dio.
Preĝo rilatas al praktiko, kiel animo al korpo.
Se oni respektas iun, sen kompreni lin, tio estas sama al tio, ke oni adoras ŝtonon aŭ arbon.
Adori Dion, sen kompreni Dion, estas superstiĉo. Do, adoru Dion tiel kaj tiom, kiel kaj kiom oni Lin komprenas.
Ol tia homo, kiu dediĉas varmegan preĝon al Dio ekskluzive pro sia egoisma deziro, multe pli laŭdinda estas homo kun senafekta pura animo, kiu kondutas senrespekte antaŭ sanktaĵo.

Rilate la agon de homo, unuavice naskiĝas en lia koro la emo fari ion aŭ direkto de deziro (amo), due estiĝas la plano kiamaniere ĝin plenumi (saĝo) kaj fine konkretiĝas la volo ekagi (kuraĝo).
Amon diecan oni povas akiri nur per komunikiĝo kun Dio; kaj komukiĝo kun Dio estas ebla nur per senerara, sincera preĝo.
Preĝo, amo, saĝo kaj kuraĝo ne devas esti ĉiu aparte unu de aliaj. Ni devas praktiki vivon, en kiu la nomiaj kvar elementoj estas harmonie unuiĝintaj.
Por mortokondamnito la kvanto de sufero pro morto povas esti tre granda, ĉar ĝi daŭras longan tempon ĝis la tago de la ekzekuto, kvankam la efektiva sufero pro mortigo estas nur momenta. Estas granda diferenco inter gradoj de sufero laŭ la korpreteco de l’ kondamnito, de minimumo ĝis maksimumo.
La menciita afero kun mortokondamnito estas nur unu ekzemplo; ankaŭ ĝenerale estas tute same: oni neniel povas ĝuste mezuri la esencajn kavanton kaj kvaliton de la ĝojo kaj sufero nur laŭ iliaj objektivaj statoj.
Laŭ antaŭvido aŭ atendo kiom ajn multobliĝas la ĝojo kaj sufero.
Do ni devas havi firman korteniĝon ĉiam vidi suferojn, kiel eble pli bagatelaj, kaj ĝojojn, kel eble pli grandaj. Tia korteniĝo devas esti bazita sur la kredo por ke ĝi estu vere stabila kaj konstanta.
Sed aliflanke, kiam oni tro multe atendas la ĝojon, ĝi povas aperi al li tre malgranda kaj tio kaŭzas senton de perfidiĝo; kiam oni estas tro senatenda t.e. sen korpreteco, ia ne tro grava sufero, abrupte okazinta, povas estigi al li teruran embarasiĝon, depremiĝon kaj fine eĉ enfalon en abismon.
Ni bone studu la aferojn de la mondo kaj estu liberigitaj de facilanimeco tuj fieri pro ia sukceso kaj tuj senesperiĝi pro hazarda fiasko. Ni vivu tankvile en pura ĝojo, starante tute super ĉiuj mondecaj prizorgoj, kaj ĉiam travidante la esencon de la aferoj. Tia estas la stato, kun la budhanoj nomas “nirvano”, aŭ ni “vivĝuo en la plejsupra regiono de la ĉielregno”.


3. La eterna mondo

La eterna vivo
La plej mizera homo estas tia, kiu ne havas lokon, homon, nek objekton, kiuj donas al li veran trankvilecon. Precipe gravas vere posedi unu homon, kiu trankviligas lin. Unu homo estas unu mondo; do posedi unu homojn signifas posedi unu mondon por eterne.
Havi veran amikon estas krei veran ĉielregnon.

Estas pli malfacile vere akiri unu homon, ol akiri unu mondon.
Por homo la vera proprieto estas fidindeco. Al kiu mankas fido de aliaj, tiu estas homo sen posedaĵo.
Por ricevi eternan fidon, oni devas oferi eternan amon.

Estas relative malfacile, sed tre grave utiligi bagatelajn. Ĉar ĉio estas afero survoja al la kompletiĝo, oni devas kaj povas utiligi ĉiun hazardan sukceson kaj malsukceson, kiel ŝtupon por supreniri al la vera kompletiĝo. Tiel, ĉio estas en ordo!

Rigardante la kalejdoskopon de la konstanta ŝanĝiĝado de la aferoj de la mondo, ni estas konvinkitaj pri la vanteco de la honoro, pozicio, vivo kaj riĉeco de la fizika mondo. Ni devas akiri la menciitajn kvar trezorojn laŭ la interna senco, kiuj valoras por eterne.
La eterneco estas apartaĵo al Dio. Nur la vivo kiu konas, respektas kaj obeas Dion, ja povas havi eternecon. Vivo sen kredo montriĝas nur kastelo sur sablo. Kaj neŝancelebla kredo estas akirebla nur per preĝado kaj praktika agado.
Benata estu preĝado, benata estu praktika agado!

Starigita sur saktrato senelireja, post spertado de diversaj malfacilaĵoj, homo nur tiam povas voki dion kaj kompreni pri homo. Nur post multfoja ripetado de malsukceso, oni proprigas al si la kapablon ne malsukcesi. Post amaso da ŝanĝiĝoj eblas ke oni jam ne estu ŝanĝebla.
Plejparto da nuntempaj homoj estas tiel etanima, ke ili hezitadas pasi eĉ plej necesajn ŝtupojn por progreso, ekstreme timigitaj pri eventuala fiasko aŭ nervozigitaj pri provizora aspekto. Al ili ankoraŭ mankas iom da fojoj de metamorfozo.
Preskaŭ ĉiuj ignoras aferojn, kiuj havas valoron laŭ eterna kaj tuteca vidpunkto, alkroĉitaj al aferoj momentaj kaj partetaj.
Profunda kaŭzo de tio kaŝas en la fakto, ke la nuntempaj homoj, katenitaj nur de la materia mondo, forgesas la ekziston de la spirita mondo kaj ne scias la postmortan vivon individuan, nek la eternecon de la animo.

Homo devas senlime progresi kaj senlime iluminiĝi, portante al la spirita mondo ĉion, kion li alproprigis al si.
Homo, kiu alproprigis al si bonajn “aferojn”, povas loĝi postmorte en homa regiono, dum homo, akirinta malbonajn “aferojn”, estas devigata loĝi en malbona regiono. La “aferoj” alproprigitaj signifas ne iajn efektivajn aferojn lernitajn en scienca studado, en pensado, arto, kutimo ktp, sed la spiritajn elementojn akiritajn dum okupiĝo pri ili.
Anstataŭ pasigi eĉ unu tagon per sensencaĵo, homo devas ĉiam pensadi por akiri ion valoran, precipe spiritan iluminiĝon alivorte vastan, profundan saĝon kaj ardan amon por savi ĉiunestaĵojn. Se li sukcesas esti riĉa je ĉi tiuj spiritaj trezoroj, li estas komplete garantiita pri enpermeso al Ĉielregno postmorte, eĉ se li estu malriĉa je aliaj aferoj.
Estas memkompreneble, ĉar ĉu homo iras al Ĉielregno aŭ falas en Inferon postmorte, tio okazas severe laŭ la teorio de korespondeco: se lia animo estas malpurigita kaj senluma, ĝi nature iras al regiono malpura kaj senluma; se lia animo estas pura kaj tute serena, ĝi per si mem altiriĝas al pura kaj tute serena regiono. Jes, ĝuse laŭ la koloro de la koro, homo iras postmorte en la mondon, precize samkoloran.
Do, vivante en la fizika mondo, ni devas senĉese kaj senlace purigadi kaj poluradi nian animon, introspektante je la konscienco.

La temo, kiu pasas laŭ la turniĝo de la sezonoj, ne permesas intervenon de homo, sed estas alia “tempo” de homo. Ekzemple estas granda diferenco inter la tempoj, kiuj homo bezonas por elpasi la stadion de la anima infaneco laŭ lia grado de penado.
Laŭ materia vidpunkto la turniĝo de natura ordo prezentas la tempon, dum laŭ la spirita vidpunkto la multeco de la turniĝo aŭ ŝanĝiĝo de la aferoj ne koincidas la longecon de la tempo. Per konvena peno oni povas fari multan ŝanĝon en unu momento, kaj aliokaze oni bezonas senliman temon por plenumi unu solan ŝanĝon aŭ progreson. Ezemple vera longviveco ne signifas simplan amasigon de la jaroj de la korpa aĝo; homo longe vivis, se li grimpis grandan ŝtuparon de progreso, vasta kaj profunda laŭ spirita senco, eĉ se lia korpa vivo estu ne tiel longa. Nur laŭ tia maniero de longviveco homo povas fariĝi grandulo.
Bedaŭrinda tendenco estas ke ĉiam pli multiĝas tiaj junuloj, kiuj ne faras seriozan penadon, simple plendante sian malfavoran sorton, anstataŭ rimarki, ke senlime troviĝas la materialoj kaj la rimedoj, utiligeblaj por plenumo de iliaj deziroj.
Ve al tiaj homoj, kiuj ne vidas la eternecon de animo, alkroĉitaj al provizoraj kaj vantaj aferoj.
Kiel la homa korpo kreiĝas kaj kreskas, alprenante al si diversajn materialojn, kiel nutraĵon, tiel same la homa animo maturiĝas, sin nutrante per diversaj pensoj kaj sentoj.
Kvankam ĉio estas trovebla en la granda Universo kaj estas allasita al libera elekto kaj alpreno, tamen al la homaj korpo kaj animo, jam tiel formitaj, estas limoj de elektebleco. Ili povas elekti kaj alpreni al si nur aferojn limigitajn.
Kaj nature, laŭ maturiĝado de la korpo kaj la animo ŝanĝiĝas la speco de iliaj nutraĵoj.
Se niaj korpoj kaj animoj povas ŝanĝiĝi senlime, tio atestas ke la mondo estas senlima. Kvankam ni, homoj, tute ne kapablas elstudi la Infiniton, la Absoluton aŭ Jehovon, partojn de ili ni nun reale vidas kaj ĝuas.
Kvankam la mondo estas unu sola, ĝi samtempe estas senlima.
La ŝanĝiĝo de la homaj korpo kaj animo okazas laŭ la volo aŭ ordono de Dio, ne oni rigardas de plej vasta vidpunkto; sed oni ankaŭ povas diri laŭ malvasta vidpunkto, ke ĝi okazas laŭ volo kaj peno de homo.
La Volo de la Absoluta Dio estas entenata en ĉiuj estaĵoj de la universo, do kompreneble la unuigita kuniĝo de la voloj de ĉiuj estaĵoj estas la Volo de Dio.
La homo povas senlime kulturi la mondon kaj senlime ĝin progresigi per sia volo, peno kaj sinhardado. Ĉi tie la “volo” signifas la decidon de la unuigita memo de homo.

Kia la koro de homo, tia aperas la mondo al li.
Dio ests senlima kaj eterna.
Do ankaŭ la homo devas esti senlima kaj eterna.

La homoj jam havas sufiĉe multe da eksplikoj pri profunda filozofio; oni jam eldiskutis pri la problemo, kiel vivi; kaj preskaŭ ĉiuj homoj scias, kio estas la plejbono, kion ili devas fari.
Kaj tamen ili vivas vivon tute kontraŭan al ĉio ĉi tio. Kial?
Ĉar al ili mankas kredo je vera Dio kaj kuraĝo marŝi al la Vero.
Ĉar ili estas tro katenitaj per la mondecaj deziroj kaj la korpa egoismo.
Ĉar ili ankoraŭ ne vekiĝas pri la eterneco, blindigitaj de momentoj.
Ĉar fine ili ne havas okulojn trarigardi la tutan horizonton, malhelpataj de la atentemo nur pri partetoj.

Kion utilus, se oni akiras nur materion?
Kio neniel anstataŭigebla per materio, tio estas animo.
Unu animo estas unu mondo. Se homo komplete proprigas al si unu animon, tio signifas, ke li posedas unu mondon por eterne, kiel sian proprietaĵon.


La universo kaj la homa vivo
La mondo estas senlime vasta, kaj la materialo estas senllime abunda. Se homo pensas tiun vastan mondon malvasta kaj tiun abundan materialon mizera, tio venas de lia koro. Nur se lia koro fariĝas tiel vasta kaj trankvila, kiel la ĉielo kaj la tero, la mondo per si mem montriĝas al li Paradizo plena de ekstremaj bono kaj belo.
Ne pelu tiun, kiu volas foriri; akceptu tiun, kiu nur volas veni. Forigu la etan memon kaj obeu al la granda memo.

Levu la okulojn por vidi la ĉielon.
Kaj pensu pri la mistero de la sennombraj steloj brilantaj.
Kaj pensu ankaŭ pri la grandioza potenco de la suno kaj la luno, kiuj eterne lumigas.
Turnu la okulojn suben por rigardi la teron.
Jen kreskas arboj, kantas birdoj;
Multiĝas bestoj, prosperas homoj.
La sezonoj turniĝas senerare.
La maroj dancas, dum ventoj muzikas;
La montoj elegante sin vestas, dum la nuboj petolas.
Estas Dio, estas reganto, estas gepatroj…
Ĉiuj min amas kaj vartas.
Amatino, amikoj kaj popolo de la mondo…
Ĉiuj prizorgas kaj oferas al mi.
Se oni volas plendi, ankaŭ estas senlime multe da materialoj priplendi.
Eĉ falo de unu folio surteren povas esti motivo de ekkolero.
Zumado dekulo, ĉirkaŭflugo de muŝo, homa momenta mieno, vetera aspekto de l’ ĉielo –
Ĉio ĉi tio bagatelega povas fariĝi kialo de ofendiĝo.

Laŭdu la mirindan universon, kiu entenas ĉion de minimumo ĝis maksimumo.
Forĵetu malvastajn, malpurajn aferojn kaj alprenu nur la vastajn, belajn.
Estas Dio, kiu donas ĉion en ĉiu okazo; estas homo, kiu elektas unu plej konvenan siatempe.

Ne perdu grandan valoraĵon eternan, blindigite per la momenta bagatelaĵo.
Ne tro hastu, sed iru paŝon post paŝo trankvile.
Kaptu objektojn nur en la limo.
Kiom oni povas etendi la manon;
marŝu nur ĝis la loko, kien la piedoj toleras.
Laŭdu la florojn, kiujn oni donacis al vi,
Gustumu la fruktojn, kiuj jam maturiĝis.
Se laca, ripozu; trinku, kiam vi soifas.
Marŝu dum la tago, kaj dormu en la nokto.
Jen senlime sin etendas la glata Vojo de Spontaneco.

Ĉio ekzistas en la mondo per la permeso de Dio.
La malamiko de A estas amiko de B.
La malamiko de B estas amiko de C.
A, B, C, Ĉ…ĉiuj estas filoj de Dio.
Pardonu la malamikon; sin oferu homoj unu al la alia.

Revenu al Dio, revenu al Lia koro!

Se homo en la koro volas ion fari, plenumu la volon nepre en efektiva formo, anstataŭ teni ĝin enfermita en la koro. Ĉar la ekvolo estas kaŭzita de la nedetenebla elfluo el la spirita mondo, estas bone kaj vere, ke oni efektivigu ĝin, eĉ tre bagatelan. Eĉ malbonan konduton oni prefere efektivigu, anstataŭ ĉiam teni malican volon en la korprofundo. Tia lia peko estas multe malpli peza, ol tiu de hipokritulo, kiu faras agon tute kontraŭan al la koro.
Ĉion faru, kion oni volas. Nur post efektiva spertado oni povas elkompreni ekzemple ke io esas vere malbona; alternaco aŭ unueco de bono kaj malbono estas la vero de la universo. Homo perdas liberecon, se li jam en la komenco estas tro alkroĉita per la deziro fari nur la bono. La mondo, por tiel diri, konsistas el malbono, kiel la homa naturo estas egoisma. Elirante iom post iom el la malbono, kaj enirante pli kaj pli en la bonon, homo povas elkompreni la misteran veron de la unueco de bono kaj malbono, kaj fine alproprigi al si la absolutan amon, ĉirkaŭbraki ĉiun, ĉu bonan aŭ malbona, ĉu puran aŭ malpuran.
Estas eraro simple forĵeti ion, pro tio, ke ĝi estas malbona. Ankaŭ homo saviĝas, pro tio, ke li estas malbona.

La tuto estas entenata en ĉiu parto; dum ĉiu parto estas la modelo aŭ reprezentanto de la tuto.
En sama senco, la homo estas la mikrokosmo kaj ĉi tiu fizika mondo estas la imita etmodelo de la granda spirita mondo.
Ni pripensu pri la tri fundamentaj elementoj de la universo.
La spirito kaj la korpo ne povas ekzisti nek ion naski ĉiu aparte. Nur per kuniĝo de la spirito kaj la koro ĉiu aparte. Nur per kuniĝo de la spirito kaj la korpo naskiĝas la forto tute same, kiel naskiĝas ido dank’ al kuniĝo de la geedzoj.
Iu ajn ekzisto en la mondo naskiĝas per kuniĝo aŭ kunesto de du elementoj, reciproke kontraŭstarantaj (alivorte batalantaj inter si). Dank’ al kunesto de tago kaj nokto, varmo kaj malvarmo, naskiĝas kaj kreskas la bestoj kaj vegetaĵoj; dank’ al kunesto de la buŝo kaj la anuso vivas la homo; kaj dank’ al kunesto de bono kaj malbono, de belo kaj malbelo, naskiĝas la vivkonscio. Se ne kunestus la kontraŭstarantaj aferoj, kiel la menciitaj, la homo ne povus konscii, ĉu li efektive vivas aŭ ne.
Ĉi tie tamen ni ne devas erari la ordon: kiu movas la korpon, tiu estas la spirito neniel estas regatta de la korpo. Se iafoje aspektas, ke la spirito estas influata de la korpo, tio okazas pro tio ke la spirito, enirinta en la korpon, rivevas sian propran reflekton.
Ĉar estas buŝo, sekve estas anuso; neniel estas buŝo, ĉar estas anuso. Alivorte, por la bono ekzistas malbono; por la belo malbelo; por la jeso nego. Por la spirito estas la korpo; neniel por la korpo estas la spirito.
Ĉio ĉi tio estas fundamenta ordo de la universo.

Estas tre severa Dia leĝo, ke la mondo estas devigata senlime ripeti en pli aŭ malpli granda formo la saman tipon, kiun ĝi iam longantaŭe spertis. Tiel, ĉio, kion faras la nuntemaj homoj, estas nur ripetaxjo de antiikvuloj, en iu senco.
La mondo aspektas ĉiam pli kaj pli progresadi senĉese. Sed tia aspekto okazas, ĉar oni rigardas la mondon surbaze de tiuj difinitaj temo kaj spaco. De la vidpunkto alte super la konsidero pri tempo kaj spaco, la mondo faras nek progreson nek regreson, ĝi faras nur sinmovadon. Estas tute same kun marŝanto sur la rando de cirklo. En la okuloj kiuj kapablas vidi nur la limigitan parton de L’ cirklo, la marŝanto vere aspektas progresadi; sed en la okuloj, superrigardantaj la tutan cirklon, li nur moviĝadas, antataŭ fari progreson aŭ malprogreson.
Kvankam la universo, kiel esenco estas Dio mem, estas perfekta kaj senmanka per si mem, la mondo aspektas, kiel io tre malperfekta. Sed tio okazas, ĉar ni kapablas nin turni nur al parto de la universo. En la tago, kiam ni akiros al ni la senlimecon kaj la eternecon, la mondon ni sentos kiel senmankan perfektaĵon.
Se iu demandos, ĉu iam venos al ni tia tago, mi respondos, ke jes, ĉar la plej alta celo de la homo estas reveni en Dion t.e. unuiĝi en Dion, sen perdi sian propran memon.
Laŭ materia vidpunkto, la parto restas ĉiam parto kaj ĝi ne povas fariĝi la tuto. Sed de alia vidpunkto, liberigita de la materia konsidero, oni povas imagi, ke la parto sin etendos senlime kaj fine fariĝos tute sama kun la tuto.
Kvankam la disetendebleco de la homa korpo estas limigita, tiu de la animo ne scias la limon, tiel ke ĝi fine fariĝus tute sama kun dio aŭ unuigus en Dion.
Nu, revenante al la senfina ripetado de la sama tipo, ni prenu unu semon de la arbo, kiel ekzemplon. Vi scias, kiom grandan potencialon ĝi entenas en si. De kio venis tiu potencialo? Ĝi estas nenio alia ol la rezultato de la vivspertado de la arbo en la pasinteco. La tuta pasinta vivo de la arbo estas entenata en la semo, ekstreme kondensite.
La periodo de semo estas nokto de ripozo, dum tiu de arbo estas tago de aktiveco. Kiel senlime ripetiĝas la alterno de tago kaj nokto, tiel ankaŭ senfine ripetiĝas la alternado de semo kaj arbo.
Similas nakaŭ la historio de la mondo. Kun diversaj sukcesoj kaj malsukcesoj, feliĉoj kaj malfeliĉoj, la homa historio nur sin ripetas laŭ certa ciklo por eterne.
Unu ciklo de homa vivo konsistas el tridek jaroj; kaj tiu de Dia mondo konsitas el trimil jaroj. Tri (3) estas la plej malgranda unuo rilate la cikladon. En Genezo estas skribite ke Dio kreis la mondon en ses tagoj. Tio signifas, ke la mondo kompletiĝas per dufojaj rekonstuadoj t.e. du cikloj. La dimanĉo, la sepa tago de ripozo, simbolas la alvenon de eterna Dia regno surtera, post la rekonstruadoj.
La japanoj ĝenerale jubileas la sesdekjarĝiĝon, kaj tio havas profundan signifon: tridek jaro formas unu ciklon de homa vivo kaj markas la unuan maturiĝon: denove pasas tridek jaroj kaj en la aĝo de sesdek jaroj la homo finas la duan maturiĝon.
Ĉiuokaze, ĉio en la mondo havas sian propran ciklon; kaj tial, se oni ekscios la unuojn de la cikloj de respektivaj fenomenoj, oni povos facile antaŭvidi la estontecon de la mondo.
Ankaŭ rilate la sorton de iu homo, oni povas relative facile profeti, se oni informiĝos precize pri la estinteco.

Oh, ĉion tenanna universo, senmanka!
Kiom vi volas, kian vi ŝatas.
tiom kaj tian vi povas akiri.
Nenio tie troviĝas, kio sin trudas.
Kiom vi malamas, kian vi evitas,
tiom kaj tia nepre malaperas de vi.
Kiel mirinda la universo!
Misteraj la ĉielo kaj la tero!
Ĉion donanta, kaj nenion trudanta!
Ekzistas io, se oni volas.
Ekster tio ne estas ia mistero.


3. Vera religio
Por gvidi homon, oni dvas klopodi tiel ke li mem kaptu la sekreton de la afero. Kiel ajn forte oni asertu, la aserto ne ĉiam akceptiĝas ĝuste kiel oni deziras. Aliflanke tute bagatela afero por aliaj personoj ofte povas esti por li tre grava sugesto.
Oni diras, ke Ŝakjamunio ricevis la absolutan iluminiĝon, dum li rigardis Venuson, la brilan stelon ĉe la tagiĝo. Ni ne povas ricevi la saman iluminiĝon, kiom ajn fikse ni rigardadu la saman stelon.
Ne Venuso, la stelo mem havas ian forton doni iluminiĝon al homo; nur okazis ia, nepriskribebla harmoniiĝo inter la interno de Ŝakjamunio kaj la stelo.

Jam de la antikveco la necesaj kondiĉoj kiuj ebligis al homoj fari vere grandiozan laboron, etas ne la kapablo de la cerbo, nek forto de la brakoj, sed ja la “fido” kaj la kuraĝo bataladi kontraŭ la mondo, vere sin oferante. El kio venis tiuj fido kaj kuraĝo? Neniel el la instuiteco, nek el la intelekto, sed nur el la religia iluminiĝo atingita post iliaj propraj karakterizaj spertoj. Kiam oni ankoraŭ ne atingis vere religian iluminiĝon, oni neniel povas ellabori gravan aferon, animitan. Nur post efektiva sperto de interrilatiĝo kun Dio kaj penetrado en la spiritan mondon, senluman kaj eternan, homo povas sukcesi en tia laboro, kiu neniam perdos la valoron.

Kiel la intruojn oni akiras ne nur en la lernejoj; kaj kiel la vero de la universo troveblas ne nur en la libroj, tiel same ankaŭ la religio kuŝas ne nur en la kanonoj, nek en la predikoj de la misiistoj.
Kaj tamen, kiel oni lernias la belskribadon laŭ la modeloj kaj kiel oni ricevas elementjn lecionojn de la instruistoj, tiel same ankaŭ estas necese ke oni lernu la elementajn aferojn de religo el la kanonoj kaj laŭ la gvido de la misiistoj.
Sed samtempe oni devas sin gardi por ne forgesi la esencon de religio, tro katenite per la formalaĵoj kaj bagatelaj detalaĵoj. Kio donas la plej gravan influon al la adeptoj, tio estas la personeco kaj fido de la gvidantoj kaj misiistoj de la religia organizo. Nur tiuj, kiuj mem havas abundan sperton de vivo de Dikredo, anstataŭ simpla kono pri teorio, povas bone konverti homojn aŭ gvidi novicojn konvene laŭokaze.
Kio la plej grave mankas en la nuna religia sfero, tio ja estas la vivspertoj en kredo.

La kialoj de la stagno de la religia sfero de la moderna tempo:
1 e Mankas bonaj gvidantoj en malnovaj religioj kaj sektoj.
2 e Ili (religioj kaj sektoj) forgesas la gravan fakton, ke la universo mem ests kreita de Dio kaj evoluanta laŭ Dia plano. Ili tro gravigas instruojn akcepteblajn al la homa intelekto.
3 e Ili ignoras la ordon progresi el kredo de Hinajano “malgranda veturilo” al tiu de Mahajano: “granda veturilo”, el parteta vidpunkto al tutamplesa vidpunkto, el korpo kaj formalo al spirito kaj universala libereco. Ili mem sin arestas per rezonumo, anstataŭ respekti liberan spertadon, kiel la plej gravan aferon.
4 e Ili forgesas la veron, ke la universala amo mem entenas distingan amon. Ili estas dronantaj en malgranda sentimentala amo, kaj blasfemas la grandan amon de Dio.

* Laŭ la budhismo, instruo kiu taŭgas savi individulojn estas komparata kun “malgranda veturilo”, kiu veturigas malgrandan nombron da homoj, kaj insturo, kiu taŭgas savi la tutan socion estas komparata kun “granda veturilo”, kiu portas la tutan socion al la lando de elsaviĝo. La instruo de “malgranda veturilo” severe admonas la disciplinon de formala konduto, dum tiu de la “granda veturilo” estas tolerema pri la formalaj detaloj, sed asertas la gravecon de la esenco de la prediko.

Religio, kiu ne povas ĉirkaŭbraki eĉ la nuntempan sciencon, estas nur superstiĉo, laŭ mia konvinko. Kompreneble la scienco ankoraŭ ne estas maturiĝinta; ĝi estas plena de hipotezoj. Religio, se ĝi estas baita sur la vera Dio, alivorte, gvidata de anĝelo sendita de Dio, devas havi kapablon juĝi la asertojn de la scienco, ĉu ili pravas aŭ ne. Ĉar la scienco estas post ĉio nur produktaĵo de homa cerbo.
Se religio estas vera peranto de Dio, ĝi devas esti kapabla juĝi kaj gvidi la diversajn fenomenojn de la nuna tempo. Se religio estas por la bono de la homo, ĝi devas bone kompreni pri la homo; se ĝi estas por la bono de la nuna tempo, ĝi devas havi sufiĉan komprenon pri la nuna temopo. Sen bona kompreno pri la homo kaj la nuna tempo. Kiel la religio povus savi la nunempajn homojn kaj la nuntempan mondon?
Ĉiuokaze post longa cerbumado de homoj elfariĝis la nuntempa scienco, se ne perfekta. Ĝi estas ne io farita hazarde en ununokto, sed la kristaliĝo de la senĉesa penado de la homoj, krom nevidebla helpo de dio Se religio predikas pri dio kaj la mondo, havante nenian rilaton kun la scienco, ĝi naure ne povas ne esti malfacile komprenebla por la homoj.
Ĝis nun la homaro, dum longa daŭro de la historio, estis venenata de la religiaj superstiĉoj, kaj nur nun, post la dolora spertado, ĝi komencis sin apogi sur sia propra kapablo. La scienco estas Dia donaco, kiel rimedo, per kiu sin mem konvinku la homoj sur la tero.
Vera religiisto devas esti kompetenta sciencisto. Homoj, kiuj povas elkompreni sen helpo de surtera afero, kiel scienco, estas jam registritaj loĝantoj de Ĉielregno. Al tiaj homoj simple donu la evangelion pri l’ Ĉielregno.
Lasu homon esti tia, kia li eestas. Lasu lin fariĝi tia, kia li fariĝas. Jen vera religio.
Ne povas esti religia vivo, ekster danko kaj preĝo al Dio.
Vera religio estas nenio alia ol vera filozofio.
La regilio manifestiĝas en arto (literaturo, muziko, dando, pentraĵo, skulptaĵo, arkitekturo ktp).

La tornado kreas ritmon.
La terglobo sin turnadas, kaj tial ĝi kreas ritmon.
Kaj tial ĉiuj elementoj en la terglobo havas ritmon.
Kaj tial ankaŭ la sorto de homo estas ritmo.

Mi povas jesi ĉion, ĉu belan, ĉu malbelan, ĉu bonan, ĉu malbona. Sed mi mem nepre iras al la bona kaj preferas la belan.
Mi neniel negas la ekziston de anuso; mi eĉ bone komprenas la signifon de ĝia ekzisto; sed mi tute ne pensas ke ĝi estas bela aŭ pura, taŭga por esti metita apud la buŝo.

La homa ago devas esti utila por la homoj. En tiu ĉi senco, la celo de la literaturo, la belarto, artometio k.a. devas esti purigo de la ĝenerala homaro.

La literaturo kondensigas la kvaliton de la homa animo, dum la lukarto donas al ĝi elasteco kaj kuraĝon decidi.

Vere bonkvalitaj estas tiaj, ĉu pentraĵoj, belskribaĵoj aŭ personoj, kiuj ĉiam tenas ian ĉarmon neniam donante enuon.

Kio plej facile kaj rekte penetriĝas en la internon de la homa animo,tio ja estas la belo. Do ni devas prosperigi la muzikon, la belarto, teatraĵojn ktp.

Kio plej facile sorĉas homon en Ĉielregnon, tio estas la muziko.


Ĉe la fino
Amiko, mi scias ke vi suferas solecon. Certe via koro doloras.
Sed volu elteni, mi petas,
dum nur iom da tempo.
Ne estas nokto, kiu ne tagiĝas;
Nek vintro kiu ne finiĝas.
Transiru nur ĉi tiun krutaĵon,
per viaj ĉiuj fortoj, eĉ grincigante la dentojn,
eĉ rampante per manoj kaj piedoj.
Neniam eldiru: “jam nenio helpas”.
Se vi renkontos muron ĉe la oriento, vi vin turnu al okcidento.
Se la sudo vin baras, forkuru al la nordo.
Se ĉiuj direktoj, oriento, okcidento, sudo kaj nordo, baras kontraŭ vi, kuŝu vi tie dum iom da tempo.

La vetero ĉiutage ŝanĝiĝas.
Jen serena, jen nuba,
Jen varma, jen frosta.
Aperas la suno, anstataŭas la luno.
Senluma nokto kaj sunbrila mateno.
Volu ne pensi, ke la malfacilega situacio daŭros eterne.
Kiam vi estas soleca, tiam estas bona okazo preĝi Dion.
Kiam vi kruele turmentiĝs, tiam vi petu helpon.
Preĝon kaj peton nur turnu al Dio, kiu estas la sola apogilo.

Vi mem preĝu.
Mi ankaŭ preĝas.
Oh, Dio!
Malfermu la pordon de mia malluma koro.
Lasu mian pekon kompensiĝi en kiel eble plej malgranda formo.
Mi dediĉas al Vi miajn tutan korpon kaj tutan animon.
Al mi, kiu havas nur supraĵan saĝon kaj malfortan animon.
Oh dio, donu viajn Lumon kaj Forton!